Irana registaro faris renverson kotraŭ sia popolo. La balotadon oni fraŭdis kaj nomumis laŭ la kordeziro de Ajatollaho Ĥamenei tiun kiun li preferas s-ro Ahmadineĵad. Sed Ahmadineĵad estis forte rifuzita de la granda plimulto. Nun sur la stratoj de ĉiuj grandaj urboj tra la lando la popolo manifestacias kontraŭ la registaro. Multaj homoj estis kaptitaj flanke de la polico kaj miloj da homoj nun en prizono estas kelkaj estis mortigitaj kaj miloj estis/as vunditaj. Estas mia deziro ke ekstera mondo ne rekonu la falsan rezulton de la hontinda balotado kiun faris la registaro. Ĉiuj liberaj homoj tra la mondo nun taskas subteni la iranan popolo kaj ilian en pace elektitan kandidaton al prezidenteco s-ro Mir Hosejn Musavi. Nun la interreto paneas tra la lando kaj nur iomete funkcias retpoŝta servo do mi kaptas la okazon kaj petas vin informigi la aliajn pri la aktualaj aferoj en mia lando. Atenton: Pro teknikaj kialoj nun al mi ne eblas respondi al viaj komentoj, pardonon!