Kiam mi estis eta infano, ankoraŭ dum la diktaturo de Franco, mia patro, unu-du foje portis min spekti la armean defiladon en la tago de la nacia festo. Mi supozas, ke mia patro pensis, ke mi ĝuus vidi la soldatojn, la tankojn... kompreneble, mi kiel ĉiuj infanoj, gapis entuziasme.

Tiam mi ne multe konis pri la historio de mia patro, pri lia sufero, pri lia ĉiutaga timo esti malliberigita de la politika polico de Franco... 40 jarojn da angoro, da silento, da deprimoj... Bonŝance, mia patro ne estis unu el la centoj da miloj da hispanoj, murditaj post la milito en nia lando, kies korpoj ĝis nun kuŝas en anonimaj fosoj rande de la vojoj, kaj kies idoj ankoraŭ nun, je supozebla demokratio, trovas ĉiujn eblajn barilojn de la dekstraj politikistoj, de la plejmulto de la juĝistoj, kiuj, se ne estas la samaj juĝistoj nonumitaj de Franco, estas iliaj idoj, por retrovi iliajn parencon kaj enterigi ilin kun la tuta amo, je kiu rajtas ĉiuj homoj enterigi siajn parencojn

Ĉu vi imagas, ke en Germanio eblus persekuti juĝiston pro lia strebo esplori la krimojn de la naziuloj? En mia kompatinda lando, tio okazas, verŝajne ĉiuj aŭdis pri la hispana juĝisto Garzón...

Pasis jam tridek jaroj post la morto de Franco. Kaj restas ankoraŭ multaj aferoj de la diktaturo. La reĝo, kiun Franco nonumis por ĉefi la ŝtaton, kiu proklamis sin respubliko en la jaro 1931. La tutpova katolika eklezio, kiu subtenis la diktaturon kaj helpegis al ĝi plenigi per hispanoj tiujn apudvojajn fosojn supre menciitajn. Armeo, kies valoroj ne tiom ŝanĝiĝis kiel oni proklamas.

La 12-an de oktobro, profitante la festotagon, mi profitis por iri viziti mian 88-jaran patron en maljunulejo kun mia filino. Mia 7-jara filino tre amas sian avon, kaj konscias, ke ne daŭros multe. Sur rulseĝo, preskaŭ nemoviĝkapabla, ne kapablas memstare manĝi. Kion pensis, silente mia patro, kiam ni iam kune spektis la defiladon, silente... Verŝajne, mi neniam scios.

Survoje al maljunulejo, plurfoje ni audis bruon en la ĉielo. Grupoj da militaviadiloj superflugis nin, revenante el la defilado. Modernaj militaviadiloj, kies kosto sufiĉintus por solvi la problemojn de miloj da malriĉaj familioj en mia kvartalo, laborista kvartalo, forte batitaj de la krizo. Tutaj familioj kiuj devas iri al karitataj manĝejoj por manĝi, ĉar aĉeti manĝaĵojn signifas ne povi pagi la loĝejon, la hipotekon...

Mi ne vidis, ke homoj en mia kvartalo entuziasmis pri la aviadiloj. Ĉu eble en alia kvartaloj?

Dum ni rakontadis novaĵojn al la avo, la televidilo estis enŝaltita. Kelkaj maljunuloj rigardadis la defiladon. Aŭ eble ne, simple la flegistinoj sidigis ilin vidalvide de la televido, ĉar estis tie liberaj foteloj.

Mi vidis la hispanan legionon, tiujn malklerajn, friponaĉaspektajn soldataĉojn, orgojlo de la hispana armeo, kapablaj kiel neniu defendi la koloniojn hispanajn kontraŭ la marokanojn, ne respektante ion ajn, virinojn, infanojn...aspektantaj kiel antaŭ cent jaroj. Poste venis la "arabaj trupoj", kun blankaj manteloj, kiel tiuj kiujn rajtigis Franco dum la miltio ŝteli, murdi, torturi, perforti virinojn, hispaninojn, sen iu ajn limo, por terurigi miajn samlandanojn. Dume, la homamaso, levigante fojfoje faŝisme la brakon, insultadis la ĉefministron Zapatero, ne pro la ekonomiaj decidoj, kiuj portas milionojn da homoj al la mizero, sed ĉar por tiu faŝisma kanajlaro, li, "ruĝulo" laŭ ili, ne rajtas partopreni la defiladon kiu apartenas al ili, la idoj de Franco, la venkintoj de la milito...

Mi nauzis, mi sentis fortegan naŭzon kaj abomenon kontraŭ la oficiala bildo de Hispanio, kontraŭ tiu damninda sangavida armeo, kiu jam provis revenigi nin al la diktaturo en 1981, kontraŭ tiu flago, altrudita de Franco, kontraŭ tiu damninda eklezio, kiu strebas bari iun ajn liberon, antauenigon, klerigadon de la nacio....

Alvenos alia tago, la 14-a de aprilo. Tiam, ni denove memoros kaj pli kaj pli forte memorigos al la povuloj de ĉi tiu lando, al la armeo, al la reĝo, al la pastroj, al la bankiroj... ke ne estas tiu la lando, kiun ni, la popolo, demokratie decidis krei en 1931, kaj kiun ili dronis en sango dum jardekoj.

Dume, homaĝe al la patrujo, al la tiel finomata "Tago de la Hispaneco", mi lasas al vi tiun kanton...