Hodiaŭ, mi skanis kaj aldonis la 100-an version de La Eta Princo en mian kolekton, cetere pri lingvo tre kara al mi, la ĵudhispana aŭ ladina, la lingvo, kiun konservis la judoj forpelitaj el Hispanio en 1492. Fakte, "sefardo (sefaradim)" signifas nenion alian ol hispano ("Sefarad = Hispanio"). La lingvo, evoluinta dise de la kastilia hispaba dum 500 jaroj, estas belega. Kiam oni aŭskultas ĝin, oni sentas sin en la Hispanio de la 15-a jarcento...

https://www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/9178956

Mi havas peton al ĉiuj, kiuj legas ĉi tiun blogeron: se vi rimarkas, ke en mia kolekto mankas via lingvo (mankas ankoraŭ multaj versioj, ĉefe aziaj), kaj volas helpi min por havigi la version en via lingvo, aŭ en lingvo, iel proksima al vi, mi estos ege danka.

Jen la tuta kolekto:

https://www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/album/128355