Ĉiu nova disko de Kaj Tiel Plu estas pli bela ol la antaua. Dum la IR en Almagro mi aĉetis la lastan, "Surplacen venu vi", kaj mi ŜATEGAS!!!!. Kiel specimeno, jen kanto, kvazaŭ dediĉita al la nudismemuloj (mi esperas ke ĉi-foje neniu pruda idioto akuzos nin pri mi ne scias kia torditmensa absurdaĵo).

Do, se vi ŝatas la kanton, ne piratumu, kaj aĉetu la diskon. Se ni, Esperanto-parolantoj piratumas kaj ne subtenas niajn esperantajn muzikistojn, ni detruos nian propran kulturon. Ni estas malmultaj, kaj neniu transnacia granda diskprodukta entrepreno staras malantau nia eta kulturo...

Kaj mi jam sopiras la venontan diskon de Kaj Tiel Plu.

PS. Ne mispensu, Farri ne pagas al mi pro la reklamado ;-)