Articles by MIKELO (Michel Dereyger)

About...

"La Terre est bleue comme une orange" (Paul Eluard) "La Terglobo estas blua kiel oranĝo" (franca poeto Paul Eluard)
MIKELO (Michel Dereyger)
Translate into English

Archives

  • "Ĝi kantas" ... kantas PATRIC

    - 23 Dec 2012
    Jen fama kanto, kiun mi ĵus rete eltrovis. Gratulon al PATRIC pro tiu belega interpretado. Oni povas aĉeti la KD-on de PATRIC ĉe www.vinilkosmo.com aŭ www.vinilkosmo-mp3.com

  • Tre bona traduko de kristnaska kanto!

    - 22 Dec 2012
    Dank'al nia amiko CEZAR ( www.ipernity.com/blog/cezar/212488 ) , jen tre bela traduko de la fama germana kristnaska kanto "O Tannenbaum" (en la franca : "Mon beau sapin")... FELIĈAN KRISTSNASKON mi tutkore deziras al vi kaj via familio !!!

  • ADMIRINDA LABORO POR NIA BELA LINGVO !!!

    - 10 Dec 2012 - 3 comments
    Karaj geamikoj, karaj samideanoj... Certe ekzistas multaj retejoj kaj retpaĝaroj pri Esperanto... Certe, ne estas facile elekti... Tamen, mi deziras informi vin pri la admirinda kaj nepre leginda laboro de nia amiko kaj ipernitiano CEZAR. Elkore mi invitas vin malkovri, legi kaj komenti la verkojn de KLUBO KARAPACO :

  • FILMO en ESPERANTO (1964) : la Pulbazaro de St-Ouen/ Le Marché aux Puces de St-Ouen

    - 08 Dec 2012 - 9 comments
    Jen tre interesa dokumento, kiun mi ĵus malkovris. Temas pri la komenco de "ANGOROJ" (1964) , la unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto. Oni povas ne nur vidi kiel aspektis la tiama pulbazaro de Saint-Ouen (Parizo) sed ankaŭ aŭdi la faman Esperantiston GASTON WARINGHIEN (=VARINGJENO) : eo.wikipedia.org/wiki/Gaston_Waringhien

  • ZORBA SIRTAKI-DANCO ("Flash mob")

    - 05 Dec 2012 - 3 comments
    Tiu ĉi evento ne okazis en Grekio sed en Otavo (Kanado). Belege, ĉu ne?!!

  • "Mia Bohema Vivo", de Arthur RIMBAUD - Esperanta traduko de Kalman KALOCSAY

    - 04 Dec 2012
    Unu el miaj plej ŝatataj poemoj en la franca... Jen la admirinda esperanta versio de KOLOMANO (Kalman KALOCSAY) ( eo.wikipedia.org/wiki/Kalomano_Kalocsay )

  • Tre bela poemo de JULIO BAGHY : "Al nia Lingvo"

    - 23 Nov 2012 - 18 comments
    Plaĉas al mi tiu poemo rilate al nia bela lingvo ESPERANTO! ... ĉu ankaŭ al vi???

  • "FLUGI KUN KAKATUOJ" de TREVOR STEELE (Resumo kaj recenzo)

    - 09 Nov 2012
    Antaŭ pluraj monatoj, kun grandega plezuro mi legis tiun belegan romanon de la fama aŭstralia verkisto, kiun mi renkontis kaj fotis dum lia vizito en Lille (Francio, Nordo). ( www.ipernity.com/doc/mike59/album/252561 ). Tre plaĉis al mi tiu fascina rakonto, kies legado estas vere tre agrabla dank'al la flua stilo kaj glata lingvaĵo de Trevor Steele. Mi tutkore invitas vin malkovri "Flugi kun Kakatuoj"... Kontentigon oni tutcerte povas garantii! (mi mem intencas relegi tiun ĉi romanon - kvazaŭ frandaĵo - kaj pasigi pluan tempon kun Jangabara kaj Billy Dixon ...) Jen artikolo de STEFAN MC GILL el "MONATO" pri la romano de TREVOR STEELE :

  • Neil Blonstein raportas el Novjorko

    - 02 Nov 2012
    Ĉiuj ni certe estis tre atentaj kaj malkvietaj pri la freŝdata uragano Sandi, kiu kruele frapis Haition kaj la orientajn regionojn de Usono. De novjorka Esperantisto NEIL BLONSTEIN jen la raporto (iomete korektita), kiun mi ĵus legis ĉe "Facebook". ( www.facebook.com/groups/esperanto.grupo/permalink/10151278874070289 ) Nepre legu tiun artikolon pri pli grava katastrofo en HAITIO : neniammilitointerni.over-blog.com/article-haitio-sandi-malegala-traktado-inter-haitio-kaj-usono-112046081.html

  • KAPRIOL' : Dancu kaj kantu

    - 02 Nov 2012
    Tre belan videon de tiu ĉi vigla kanto mi ĵus eltrovis ĉe U-Tubo. Dank'al la aldonita teksto, kantu esperante kun la nederlanda grupo KAPRIOL'... Ankaŭ ĝuu spekti multajn bonege kunmetitajn dancojn el la tuta mondo. Se vi deziras scii pli pri KAPRIOL', nepre vizitu tiujn ĉi paĝojn: www.kapriol.org esperanto-jeunes.org/Kapriol ... kaj, kompreneble, la blogaron de nia amiko FLO' ĉe "VINILKOSMO" : www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/249356 www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/343606

  • Tristega novaĵo : forpasis DONALD BROADRIBB...

    - 26 Oct 2012 - 1 comment
    Ricevinte la lastan bultenon de la Gazetaraj Komunikoj de UEA, kun granda tristeco mi ĵus legis pri la forpaso de la fama kaj tre grava aŭstralia Esperantisto... Mi sincere kondolencas kun lia familio kaj liaj multegaj geamikoj en Esperantio... Nur antaŭ kelkaj tagoj, mi aldonis la oktobran numeron de lia rimarkinda retrevuo "Mirmekobo" al mia albumo "Magazinoj en Esperanto" - la tutan kolektadon (21 numerojn) vi povas elŝuti ĉi tie : www.ipernity.com/doc/mike59/album/114200 . Plurajn el la verkoj, kiujn li esperantigis, vi povos ankaŭ elŝuti el la albumo: www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911

  • KAJTO - Melankolia Trajno

    - 07 Oct 2012
    Mi ŝatas tiun ĉi kanton de la fama grupo KAJTO. Ĉu ankaŭ vi? ... Jen video kun ties teskto... (el "U-Tube") : ... Kun speciala dediĉo al mia tuluza amiko Noel, kiu stiris trajnojn antaŭ sia emeriteco.

  • NOVAĴOJ EN ESPERANTO... Bonega retejo!

    - 30 Sep 2012 - 9 comments
    NOVAĴOJ NOVAĴOJ estas aktuala kaj mojosa novaĵ-stacio en la Internacia Lingvo Esperanto kie vi trovas ĉiutagajn novaĵojn de la plej elstaraj novaĵ-agentejoj en Esperantio, kiel Ĉina Radio Internacia - Monato: la Internacia Magazino Sendependa - Muzaiko - la retejo de Neniam Milito Inter Ni, Eŭropa Civitano, Le Monde diplomatique en Esperanto, kaj tiel plu. NOVAĴOJ ankaŭ prezentas raportojn de video-ĵurnalistoj Maximiliano Catania, Fábio Monteiro, kaj Wilson Foo. Respondecas pri NOVAĴ…

  • Forpasis nia amikino Suzanne (=Picxuneta) / Notre amie Suzanne (=Picxuneta) nous a quittés...

    - 22 Sep 2012 - 6 comments
    Tristegan novaĵon ni ricevis de Bojana ( www.ipernity.com/blog/fulmobojana/415314 ) kaj Noel pri la forpaso de nia amikino Suzanne (Picxuneta ĉe Ipernitio). Bonvolu aldoni viajn kondolencojn ĉe www.ipernity.com/home/rigollet-suzanne Une bien triste nouvelle nous est parvenue de Bojana et de Noël annonçant la disparition de notre amie Suzanne (Picxuneta sur Ipernity). Merci d'ajouter vos condoléances chez www.ipernity.com/home/rigollet-suzanne

  • La 125a datreveno de Esperanto / 125 cumpleaños del idioma esperanto

    - 22 Sep 2012 - 1 comment
    En la hispana, jen la televida raporto ĉe TVE (Hispana Televido) pri la 125a datreveno de nia kara lingvo. Korajn gratulojn al la hispanaj samideanoj por sia altvalora agado!

  • NOVAĴOJ EN ESPERANTO (eĉ kun veterprognozo!)

    - 15 Sep 2012
    Jen bonega ligilo por ekscii, kio okazas en la mondo : novajhoj.weebly.com Mi eĉ sukcesis ekscii la veterprognozon pri mia regiono! (sed restas kelkaj disaj klarigoj en la angla). Jen tiu ekzemplo por LILLE : (... nekredeble, ĉu ne?)

  • Novaĵoj de TREVOR STEELE

    - 13 Sep 2012
    Kun granda plezuro, mi ricevis hieraŭ tiun ĉi personan amikan respondon al la retmesaĝo, kiun mi sendis al TREVOR STEELE por saluti lin. Memorinda momento estis la vizito de la fama aŭstralia verkisto en LILLE : unue ni kune vizitis la nordan urbegon kun la klubanoj de Lille-Villeneuve d'Ascq kaj de Araso; poste tre plaĉis al mi kaj al la ĉeestintoj lia prelego pri lia lando kaj lia tiama lasta romano "Flugi kun Kakatuoj". (Jen kortuŝa kaj belega rakonto, kiun mi senhezite konsilas al ĉiuj : vi tutcerte vore legos ĝin same kiel mi!) NB : Vidu la fotojn de mia albumo : www.ipernity.com/doc/mike59/album/252561 En la tie suba retletero de TREVOR STEELE, tre interesa estas la memprezento de lia nova romano, kiu tre baldaŭ aperos : "PARADIZO ŜTELITA"... ,kies provversion vi povas legi ĉi tie : www.ipernity.com/doc/mike59/13090596 )

540 articles in total