LA FANTOMO DE L' OPEREJO (29)

Kio do okazis ? Kelkajn semajnojn poste, kiam la dramo okazinta en la operejo kaŭzis la proceson de la prokureco, sinjoro komisaro Mifroid* pridemandis la vicgrafon de Chagny pri la eventoj de tiu nokto en Perros. Jen kiel tiuj ĉi estis transkribitaj sur la folioj de l' enketdosiero (kodnumero 150) :

Demando : Ĉu fraŭlino Daae ne vidis vin malsupreniri el via ĉambro per la nekutima vojo, kiun vi elektis ?
Respondo : Ne, sinjoro, ne ! Tamen, mi alvenis malantaŭ ŝi, kvankam mi ne mallaŭtigis miajn paŝbruojn. Por mi, tiam gravis nur unu afero : ke ŝi rigardu returne, min vidu kaj rekonu. Fakte mi ĵus diris al mi, ke tiu postkurado estas tute nedeca, tia spionado nedigna je mi. Sed ŝajne ŝi ne aŭdis min kaj eĉ agis kvazaŭ mi ne ĉeestus. Ŝi kviete forlasis la kajon kaj subite haste resupreniris la vojon. La preĝejhorloĝo ĵus sonorigis kvaronon antaŭ noktomezo, kaj ŝajnis al mi, ke tiu horsono kaŭzis la rapidecon de ŝia irado, ĉar ŝi preskaŭ ekkuris. Tiel ŝi atingis la pordon de la tombejo.
D : Ĉu la tombejpordo estis malfermita ?
R : Jes, sinjoro, kaj tio mirigis min, sed ŝajne tute ne mirigis fraŭlinon Daae.
D : Ĉu estis neniu en la tombejo ?
R : Neniun mi vidis. Se iu estus estinta interne, mi vidus. La lunlumo estis blinduma, kaj la neĝo, kiu kovris la teron, reflektante siajn radiojn, eĉ pli lumis la nokton.
D : Ĉu oni ne povis kaŝi sin malantaŭ la tomboj ?
R : Ne, sinjoro. Ili estas nur simplaj tombaj ŝtonoj, kiuj malaperis sub la neĝtavolo, kaj vicigis siajn krucojn ternivele. La nuraj ombroj estis ties de la krucoj kaj de ambaŭ ni. La preĝejo estis tute blinduma pro heleco. Neniam mi vidis tian noktan lumon. Estis bele, tute travideble kaj tre malvarme. Mi neniam nokte iris en tombejojn, kaj ne sciis, ke tie estas videbla tia lumo, senpeza lumo.
D : Ĉu vi estas superstiĉa ?
R : Ne, sinjoro, mi estas kredanto.
D : Kia estis via spiritostato ?
R : Fakte, tre sana kaj trankvila. Certe, la stranga eliro de fraŭlino Daae unue min konfuzegis. Sed de kiam mi vidis la junulinon eniri la tombejon, mi pensis, ke ŝi venis plenumi ian promeson sur la patra tombo. Tion mi opiniis tiel natura, ke mi tute retrankviliĝis. Nur mirigis min, ke ŝi jam ne aŭdis min paŝi malantaŭ ŝin, ĉar la neĝo krakadis sub miaj piedoj. Sed ŝia menso eble estis tute okupita de ŝia pia penso. Fakte mi decidis ne ĝeni ŝin kaj, kiam ŝi atingis la patran tombon, mi restis je kelkaj paŝoj malantaŭ ŝi. Ŝi genuiĝis sur la neĝon, krucosignis sin kaj ekpreĝis. Tiam sonis noktomezo. La dekdua bato ankoraŭ sonoretis en miaj oreloj, kiam subite mi vidis la junulinon relevi la kapon. Ŝi fikse rigardis la ĉielvolbon, etendis siajn brakojn al la noktastro. Ŝi aspektis ekstaziĝema. Mi ankoraŭ meditis pri la subita kaŭzo de tiu ekztazo, kiam mi mem relevis la kapon. Mi ĵetis konfuzegitan rigardon ĉirkaŭ mi, kaj mia tuta estulo sin streĉis al la nevideblo... la nevideblo, kiu ludis muzikon por ni. Kaj kia muziko ! Ĝin ni jam konis. Kristina kaj mi jam aŭdis ĝin dum nia infanaĝo. Sed neniam per la violono de la patro Daae ĝi esprimiĝis kun tiom da arto. En tiu momento mi povis nur rememori ĉion, kion Kristina diris al mi pri la Muzikanĝelo. Mi ne bone sciis, kion pensi pri tiuj neforgeseblaj sonoj, kiuj – se ili ne malsuprenvenis el la ĉielo – ne sciigis al la tero sian devenon. Tiam estis nek instrumento, nek mano por konduki la arĉon. Ho ! Mi memoris la admirindan melodion. Temis pri la Rezurekto de Lazaro**, kiun la patro Daae ludis por ni dum siaj momentoj de tristeco kaj kredo. Se tiun nokton ekzistus la Muzikanĝelo, li ne pli bele ludus la violonon de la forpasinta menestrelo. La alpreĝo al Jesuo laŭvorte ravis nin, kaj fakte mi antaŭvidis, ke leviĝos la tomba ŝtono de la patro de Kristina. Venis en mian kapon ideo, ke Daae estis enterigita kun sia violono. Kaj dum tiu funebra kaj radianta momento, funde en tiu provinca tombejeto, proksime al tiuj kranioj, kiuj ridis al ni per siaj senmovaj makzeloj, mi vere ne scias, ĝis kie fuĝis mia imago, nek kie ĝi haltis. Sed la muziko silentis, kaj mi retrovis miajn sensojn. Ŝajnis, ke mi aŭdis bruon apud la kranioj de l'ostarejo.
D : Ha ha ! Vi aŭdis bruon apud la ostarejo, ĉu ?
R : Jes. Ŝajnis al mi, ke la kranioj tiam ridaĉis, kaj mi ne povis ne tremeti.
D : Ĉu vi ne tuj opiniis, ke malantaŭ la ostarejo eble sin kaŝis la ĉiela muzikisto, kiu ĵus ĉarmis vin ?
R : Tion mi tiel forte opiniis, ke mi pensis nur pri tio, sinjoro komisaro. Tial mi forgesis sekvi fraŭlinon Daae, kiu ĵus restariĝis kaj kviete paŝis al la tombejpordo. Koncerne ŝin, mi ne miras, ke ŝi ne ekvidis min, ĉar ŝia menso tutcerte estis tre okupita.
Fikse rigardante la ostarejon, mi tute ne moviĝis, kaj decidis iri ĝis la lasta punkto de tiu nekredebla aventuro, kaj ekkoni ties veran kaŭzon.
D : Do, kio okazis, por ke, matene, mi trovis vin duonmortinta, kuŝanta sur la ŝtupoj de la ĉefaltaro ?
R : Ho ! Estis rapide ! … Unu kranio roliĝis al miaj piedoj, kaj unu alia... kaj alia... kvazaŭ mi estus la celo de tiu makabra buloludo. Kaj mi supozis, ke ia mismovo verŝajne detruis la harmonian amason, malantaŭ kiu sin kaŝis nia muzikisto. Tiu hipotezo ŝajnis al mi despli prava, ke unu ombro subite glitis sur la lumega sakristimuro. Mi postkuregis ... Puŝinte la pordon, la ombro jam eniris la preĝejon. Mi havis kvazaŭ flugilojn, la ombro mantelon. Mi sufiĉe rapidis por ekkapti la ekstremaĵon de la mantelo de l' ombro.
Tiam, la ombro kaj mi staris ĝuste antaŭ la ĉefaltaro, kaj la lunlumo trans la granda vitralo de l' absido falis rekte antaŭ ni. Ĉar mi ne deprenis la mantelon, la ombro returnis sin, kaj la mantelo, kiu envolvis lin, iom malfermiĝis. Mi vidis, sinjoro juĝisto, kiel mi vidas vin ... mi vidis timigan kranion, kiu ĵetis al mi rigardon, kie flamis inferfajro. Mi kredis rilati kun Satano mem, kaj fronte al tia transtomba aperaĵo, malgraŭ mia tuta kuraĝo, malfortiĝis mia koro. Kaj pri nenio mi memoras, ĝis tiu momento, kiam mi vekiĝis en mia eta dormoĉambro de la gastejo "Leviĝanta Suno".


*Mifroid : prononcu [mifro'a]
** Oratorio de Johann Christoph Friedrich Bach.

-----------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------------