5a ĉapitro:


Post tiu admono, sinjoro Rikardo tute ne plu zorgis pri la kontrolisto. Li okupiĝis pri diversaj aferoj kun sia administranto, kiu ĵus eniris. La subulo opiniis, ke li povas foriri, do li malrapide, eĉ tre malrapide retropaŝis. Jam li staris proksime al la pordo, kiam s-ro Rikardo ekkonsciis pri lia movo, kiun li abrupte haltigis per laŭtega : "Ne moviĝu !"

Laŭ la ordonoj de s-ro Remi, oni alvokis la lokigistinon. Ŝi ankaŭ laboris kiel
pordistino en la strato de Provenco apud la operejo. Fine ŝi eniris.

"Kiel vi nomiĝas ?"
"Sinjorino Giry, vi ja bone konas min, sinjoro direktoro ! Mi estas la patrino
de l' eta Giry, nu, la eta Meg !"

Tion ŝi diris per kruda kaj solena tono, kiu dum momento impresis sinjoron Rikardo. Li rigardis sinjorinon Giry (ties senkoloran ŝalon, eluzitajn ŝuojn, malnovan robon el tafto, fulgokoloran ĉapelon). Estis ja evidente, laŭ lia sinteno, ke la direktoro tute ne konas aŭ ne memoras sinjorinon Giry, nek la etan Giry, nek "la etan Meg". Sed tiom granda estis la orgoljo de s-ino Giry, ke tiu "fama" lokigistino imagis, ke ĉiuj konas ŝin. (Mi ja pensas, ke el ŝia nomo oni forĝis la vorton "girio" ofte uzitan en la kulisa ĵargono. Ekzemple, se iu artisto riproĉas al kamaradino ŝiajn klaĉojn, ŝi diros :" Ĉio tio estas nur girioj !")

"Mi ne konas ŝin !" fine anoncis sinjoro direktoro... "Tamen, sinjorino Giry, mi volus scii, kio okazis al vi hieraŭ vespere. Kial do sinjoro kontrolisto kaj vi nepre bezonis helpon de urbopoliciano ?"
"Mi ĝuste deziris paroli al vi pri tio, sinjoro direktoro. Por ke ne okazu al vi la samaj malagrablaĵoj, kiujn travivis la sinjoroj Debienne kaj Poligny... En la komenco, ankaŭ ili ne volis aŭskulti min !..."
"Ne temas pri tio. Mi demandas tion, kio okazis AL VI hieraŭ vespere".

S-ino Giry ruĝiĝis pro indigno. Neniam iu parolis al ŝi per tiu tono. Ŝi ekstariĝis kvazaŭ forironte, jam kunmetis la faldojn de sia robo, kaj digne svingis la plumojn de sia fulgokolora ĉapelo. Sed ŝi ŝanĝis la opinion, residiĝis kaj arogante diris :

"Okazis, ke oni denove incitis la fantomon !"

Ĉar s-ro Rikardo estis koleriĝonta, s-ro Moncharmin obĵetis por siavice konduki la pridemandadon. El tio rezultis, ke s-ino Giry opinias tute sobre, ke aŭdiĝis voĉo en la senhoma loĝio. Tiun fenomenon - al ŝi jam kutimiĝintan – ŝi povis klarigi nur per la interveno de l' fantomo.

Tiun fantomon neniu vidis en la loĝio, sed ĉiu povis aŭdi lin. Persone, ŝi ofte aŭdis lin... kaj oni kredu ŝin, ĉar ŝi mensogas neniam ! La sinjorojn Debienne kaj Poligny oni povas demandi. Kaj ĉiujn, kiuj konas ŝin. Kaj ankaŭ sinjoron Izidoro Saack, al kiu la fantomo rompis la kruron !

"Ĉu vere? interrompis s-ro Moncharmin. La fantomo rompis la kruron al tiu kompatinda Izidoro Saack, ĉu ?"

S-ino Giry larĝe malfermis la okulojn, kie vidiĝis ŝia mirego vidalvide al tiom da nesciado. Finfine ŝi bonvolis informi tiujn du kompatindajn naivulojn. La afero okazis en la tempo de la s-roj Debienne kaj Poligny, denove en la loĝio n-ro 5 kaj ankaŭ dum prezentado de Faŭsto.

S-ino Giry tusas por firmigi sian voĉon... Ŝi komencas... Ŝajnas, ke ŝi tuj kantos la tutan partituron de Gounod !

"Jen, sinjoroj. Tiun vesperon, s-ro Maniera kaj lia edzino, la juvelistoj de la strato Mogador, sidis en la unua vico. Malantaŭ s-ino Maniera estis s-ro Izidoro Saack, ilia intima amiko. Mefistofelo kantis... (S-ino Giry kantas) :
"Vi ŝajnigas vin dormanta !"
Tiam en sia dekstra orelo (lia edzino sidas maldekstre), s-ro Maniera aŭdas voĉon, kiu flustras :
"Ha ha ! Ne Julia ŝajnigas sin dormanta !" (lia edzino ĝuste nomiĝas Julia)... S-ro
Maniera turnas sin dekstren por vidi tiun, kiu ĵus parolis. Jen neniu ! Li frotas sian orelon, dirante al si : "Nu ! Ĉu mi sonĝas ? " … Dume Mefistofelo daŭrigas sian kanton..."

"Sed mi eble tedas la sinjoroj direktoroj, ĉu ?..."
"Ne ! Ne ! Daŭrigu..."
"La sinjoroj direktoroj estas tro bonaj !" (Grimaco de s-ino Giry).

"Do Mefistofelo plu kantas (S-ino Giry kantas) :

« Amanto almozas
kaj petas Katrinan
Kiseton virinan,
kiun ŝi rifuzas... »

Kaj denove en sia dekstra orelo, s-ro Maniera aŭdas voĉon, kiu diras :
"Ha ! Ha ! Ĉu Julia rifuzus kiseton al Izidoro ?"

Li abrupte turnas sin, sed ĉi-foje la rigardo celas la edzinon kaj Izidoron... Nu ! kion li vidas ? …Preninte de malantaŭe la manon de la virino, Izidoro kovras ĝin per kisetoj! Iom supre de la ganto, kie aperas nuda karno... Tiel, miaj karaj sinjoroj ! (S-ino Giry kovras per kisetoj la nudan karnon super sia ganto el kruda silko).

Tiam, vi ja povas imagi, ke ĉio estis fuŝita... Pif ! Paf !... S-ro Maniera, kiu estas altstatura kaj fortika kiel vi, sinjoro Rikardo, vangofrapas s-ron Izidoro Saack, kiu estas malforta kaj maldika kiel sinjoro Moncharmin... Bonvolu pardoni pro la komparo !.. Jen okazas vera skandalo ! En la salonego, oni krias : "Sufiĉe ! Haltu !... Li mortigos lin !..." Finfine, s-ro Izidoro Saack sukcesis forkuri..."

"Do, la fantomo ne rompis lian kruron ?" demandis s-ro Moncharmin, iom ofendita pri tio, ke lia fizika flanko tiom malmulte impresis sinjorinon Giry.
"Jes !... Li rompis ĝin, sinjor' !" malhumile respondis s-ino Giry (ĉar ŝi ja sentis lian ofendiĝemon) "Sur la granda ŝtuparo, kiam Izidoro tro rapide malsupreniris, li rompis ĝin, sinjor' ! Tiel bele, ke li ne plu povos supreniri dum longa tempo! "
"Ĉu la fantomo mem diris al vi la vortojn, kiujn li flustris en la orelon de s-ro Maniera ?" demandis la "enketa juĝisto" kun amuza seriozemo.
"Ne, sinjor' !... Sinjoro Maniera mem rakontis. Tial...."
"Sed, mia kara sinjorino, vi jam parolis al la fantomo, ĉu ?"
"Same kiel mi parolas al vi, mia kara sinjor' !"
"Kaj, kiam li parolas al vi, kion li diras ?"
"Nu ! Li petas, ke mi alportu benketon !"

Post tiuj vortoj, kiujn ŝi solene diris, la vizaĝo de s-ino Giry aspektis kvazaŭ el marmoro, flava marmoro kun ruĝaj vejnoj - kiel tiu de la kolonoj, kiuj subtenas la grandan ŝtuparon (tion oni nomas "marmoro el Sarrancolin"*).

Tiam Rikardo ekridis kune kun Moncharmin kaj la sekretario Remi. Sed ĉi-foje, saĝiĝinta pro sia sperto, ne plu ridis la kontrolisto. Apogite kontraŭ la muro, li nervoze movis la ŝlosilojn en sia poŝo kaj sin demandis, kiel finiĝos tiu afero. Kaj ju pli s-ino Giry krude parolis, des pli li timis la venontan koleron de s-ro direktoro. Kaj jen, fronte al la direktora ridego, s-ino Giry aŭdacis fariĝi minaca, vere minaca !


* Sarrancolin : vilaĝo en la francaj Pireneoj, kie oni elfosas tiun marmoron.

----------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------------------