Funde de la scenejo, post duobla pordo, kiu malfermiĝas sur ŝtuparoj al la dancsalono kaj al la maldekstraj teretaĝaj loĝioj, Raŭl devis halti antaŭ aro da junaj baletistinoj. Ili ĵus malsuprenvenis el sia "subtegmento", blokante la pasejon, kien li volis iri. En liaj oreloj alvenis multaj agrablaj paroloj de la etaj ŝminkitaj lipoj, sed li ne respondis.

Fine li sukcesis pasi kaj eniris malhelan koridoron, kie bruegis entuziasmaj admirantoj. Ili ĉiuj kriis ununuran nomon: "Daae! Daae!" Malantaŭ Raŭl, la grafo grumblis al si: "Tiu fripono ja konas sian vojon!", kaj demandis sin, kiel do Raŭl ekkonis ĝin. Sian fraton li neniam kondukis al Kristina. Kredeble li iris sola dum la grafo kutime restis en la dancsalono por babili kun sinjorino Sorelli. Ofte, antaŭ ol iri sur la scenejon, ŝi petis, ke li restu kun ŝi. Ŝi kelkfoje havis tiranan manion: ŝi petis, ke li zorgu pri la etaj gamaŝoj, kiujn ŝi surmetis por malsupreniri kun ili el sia tualetejo, ĉar ŝi timis makulojn sur siaj ŝuoj el sateno aŭ karnkolora dancvestaĵo. Sinjorino Sorelli pretekstis, ke forpasis ŝia patrino.

La grafo prokrastis je kelkaj minutoj sian viziton al sinjorino Sorelli kaj laŭiris la galerion al la Daae. Li miregis ĉar ankoraŭ neniam tiu koridoro estis tiel homplena kiel tiun vesperon. La triumfo de l' artistino kaj ankaŭ ŝia sveno ŝajne emociis ĉiujn en la teatro. Ĉar la belulino ankoraŭ ne rekonsciiĝis, oni estis alvokinta la kuraciston de l' Operejo. Pelante la grupojn, li alvenis tiam kaj Raŭl sekvis ĉe liaj kalkanoj.

Tiel okazis, ke samtempe la kuracisto kaj la amanto ĉeestis apud Kristina, kiun ekkuracis la unua, kaj kiu malfermis la okulojn inter la brakoj de la dua. Kune kun multaj aliaj homoj, la grafo staris sur la pordosojlo, kie ĉiuj kvazaŭ sufokiĝis.

"Ĉu vi ne samopinias, ke tiuj sinjoroj foriru de la tualetejo?" kun nekredebla aŭdaco demandis Raŭl la kuraciston.
"Vi tute pravas," konsentis la kuracisto.

Kaj li forpelis ĉiujn krom Raŭl kaj la ĉambristino.

Tiu rigardis Raŭl-on per mire konsternitaj okuloj. Neniam ŝi vidis lin. Tamen ŝi ne aŭdacis lin pridemandi.

Laŭ tiu memfida sinteno de la junulo, la kuracisto konjektis, ke li havas ja tian rajton. La vicgrafo tial restis en la tualetejo por admiri Daae-n, kiu rekonsciiĝis. Dume ambaŭ estroj sinjoroj Debienne kaj Poligny, kiuj mem venis por gratuli la kantistinon, estis retropuŝitaj en la koridoron, same kiel la homoj en nigraj vestoj. Laŭte ridegis grafo de Chagny, ankaŭ forpelita kiel la aliaj.

"Ha! Kia fripono! Kia fripono!"

Kaj li aldonis en si: "Nu! Fidu tiujn junuletojn, kiuj mienas kiel knabinoj! "

Li ĝoje radiis pro tiu konkludo: "Aŭtentika Chagny li estas!", kaj ekiris direkte al la tualetejo de sinjorino Sorelli.

Sed nun la ino, kune kun sia grupeto el tre timemaj dancistinoj, malsupreniris la dancsalonon. Tiam la grafo survoje renkontis ilin - sed tion mi jam rakontis al vi.


----------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------------