Grafino de Chagny (naskita "de Moerogis de la Martinière") forpasis post akuŝo de Raŭl, dudek jarojn post la nasko de la pli aĝa filo. Kiam mortis la maljuna grafo, Raŭl havis dekdu jarojn. Filipo tre atente zorgis pri la edukado de l' infano. Ĉe tiu tasko, lin admirinde helpis en la komenco liaj fratinoj, kaj poste maljuna onklino. Tiu loĝis en Brest* kaj estis vidvino de maristo - tial Raŭl interesiĝis pri maraferoj. La junulo frekventis la mararmean lernejon "Borda", kaj eliris kiel unu el ties plej bonaj lernantoj, kaj trankvile vojaĝis tra la oceanoj ĉirkaŭ la mondon. Danke al la apogo de iuj potenculoj, li ĵus fariĝis partoprenanto en la oficiala ekspedicio "Ŝarko". Ties misio estis serĉi tra la vasto de polusaj glacioj postvivantojn de l' ekspedicio de l' "Arteso", pri kiu, de tri jaroj, neniu plu havis informojn. Dum la atendado, li ĝuis longan libertempon de ses monatoj. Kiam la virinoj de la nobela kvartalo vidis tiun beletan junulon kun tiel fragila aspekto, ili jam plende bedaŭris lin pro liaj estontaj malfacilaj taskoj.

Estis rimarkinda la timemo, mi preskaŭ dirus la naiveco, de tiu maristo. Ŝajnis kvazaŭ li ĵus eliris el virinaj manoj. Fakte, dorlotite de la du fratinoj kaj maljuna onklino, pro ties ina edukado li konservis ĉarmajn manierojn preskaŭ simplanimajn, kiujn ĝis tiam makulis nenio. Li aĝis iom pli ol dudek unu jarojn, sed aspektis dekokjaraĝa. Li havis blondajn lipharojn, belajn bluajn okulojn, kaj knabinecan vizaĝkoloron.

Filipo tro dorlotis lin. Li precipe multe fieris pri sia juna frato, por kiu li ĝoje antaŭvidis gloran karieron en tiu maristaro, kie unu el liaj praavoj - la fama Chagny de la Roche - ricevis rangon de admiralo. Li profitis la ferian tagon de la junulo por montri al li Parizon, ĉar Raŭl preskaŭ ne konis la luksan ĝojon nek la artajn plezurojn, kiujn proponas la ĉefurbo.

La grafo opiniis, ke en la aĝo de Raŭl tro da saĝeco ne estas plu tute saĝa. Filipo havis tre ekvilibran karakteron: dum siaj laboroj kaj plezuroj li estis same modera. Li ĉiam prezentis perfektan sintenon kaj neniam montris sin malbona modelo por sia frato. Ĉien li kunprenis lin kaj eĉ konatigis al li la dancsalonon de l' Operejo. Mi ja scias, ke oni klaĉis pri la "intima rilato" inter la grafo kaj sinjorino Sorelli. Sed nu!.. Al tiu nobelo, daŭra fraŭlo, kiu havis multe da libertempo, precipe nun kiam liaj du fratinoj edziniĝis, ĉu tiun iu povus riproĉi ĉar li, post vespermanĝo, pasigas unu aŭ du horojn kune kun baletistino? Certe, tre spirita ŝi ne estis, sed ŝi havis la plej belajn okulojn en la mondo! Kaj ekzistas lokoj, kie aŭtenta Parizano kun tia rango kia "Grafo de Chagny" ne povas ne aperi. Tiutempe la dancsalono de l' Operejo estis unu el tiaj lokoj.

Tamen, sian fraton Filipo eble ne kunprenus en la kulison de la nacia muzikakademio, se tion Raŭl mem ne plurfoje petus kun certa milda obstino, kiun la grafo memorigos pli poste...


* Brest : grava haveno en Bretonio.


(Polurita versio)
----------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------