Fakte, ĉiuj ŝajne aŭdis ĉifecan susuron malantaŭ la pordo - neniun paŝobruon - kvazaŭ malpeza silko glitus sur la pordotabulo. Kaj poste estis silento. Sinjorino Sorelli provis montri sin malpli timema ol siaj akompanantinoj. Ŝi alproksimiĝis la pordon kaj tremvoĉe demandis:

"Kiu estas tie?“

Sed neniu respondis al ŝi.

Tion skribis fame konata kronikisto pri la stelulino Sorelli:
"Ŝi estas bela altstatura baletistino, kun digna kaj volupta vizaĝo, kun talio tiel fleksebla kiel salikobranĉo. Oni komune diras, ke ŝi estas "bela estaĵo". Pura kiel oro, ŝia blonda hararo kronas malbrilan frunton, kiu superas smeraldajn okulojn. Ŝia kapo milde balanciĝas kvazaŭ plumfasketo super longa kolo, eleganta kaj fiera. Dancante ŝi faras certan nepriskribeblan koksomovon, kiu tremetigas ŝian korpon per neesprimebla langvoro. Kiam ŝi levas la brakojn kaj kliniĝas antaŭ ol pirueti, tiel substrekante la formon de sia brusto, ŝia korpa kliniĝo bele montras la konturon de la koksoj. Tia bildo de rava virino laŭdire povus instigi kiun ajn viron pafi sin en la cerbon."

Se temas pri la cerbo, ŝajnas vere, ke cerbe dotita ŝi tute ne estis... sed tion neniu riproĉis al ŝi.

Ŝi plu diris al la baletistinoj:

" Karaj infanoj, necesas, ke vi trankviliĝu!.. La fantomo? Eble neniu fakte vidis lin, ĉu ne?"
"Sed jes ja! Lin ni ja vidis!.. Antaŭ momento ni vidis lin!" denove kaj denove diris la knabinoj. "Li havis mortokapon kaj la samajn vestojn de tiu vespero, kiam li aperis al Jozef Buket".
"Ankaŭ Gabrielo vidis lin hieraŭ posttagmeze!", diris Jammes.
"Ĉu Gabrielo, la kanta instruisto?"
"Jes ja!.. Nu, ĉu tion vi ne scias?"
"Kaj ĉu li surhavis sian veston posttagmeze?"
"Kiu? Ĉu Gabrielo?"
"Neee! .. La fantomo!!!"
"Kompreneble, li surhavis sian veston!" asertis Jammes. "Tion, Gabrielo mem rakontis al mi... Eĉ pro tio li rekonis lin. Jen kiel tio okazis. Gabrielo estis en la reĝisora oficejo. Subite la pordo malfermiĝis kaj la perso eniris. Vi ja scias, ke la perso havas "la sorĉan rigardon"."
"Ho jes!" ĥore respondis la malgrandaj baletistinoj.

Tuj post la mencio de tiu perso, ili faris kornsignon al la destino per streĉitaj montrofingro kaj orelfingro, dum la mez- kaj ringofingroj estis refalditaj polme kaj firmtenitaj per la polekso.


(Polurita versio)
------------------------------------DAURIGOTA------------------------------------------------