Kaj estis vere, ke jam de pluraj monatoj en la Operejo oni parolis nur pri tiu nigre vestita fantomo, kiu promenadis kvazaŭ ombro de la supro ĝis la malsupro de la konstruaĵo. Al neniu li parolis, kaj neniu aŭdacis paroli al li; cetere, tuj post kiam iu vidis lin, li malaperis, kaj eblis scii nek kien nek kiel. Li paŝis senbrue, kiel konvenas al vera fantomo. En la komenco oni ridis kaj primokis pri tiu ulo vestita kiel mondumano aŭ tombofosisto, sed la legendo de l' fantomo baldaŭ fariĝis fama en la baletistaro. Ĉiuj asertis, ke ili iel renkontiĝis kun tiu eksternatura figuro kaj iĝis viktimoj de liaj sortobatoj. Kaj tiuj, kiuj plej forte ridis, ne estis la plej trankvilaj. Kiam li ne estis videbla, li malkaŝis sian ĉeeston aŭ trapasadon per amuzaj aŭ fatalaj eventoj, pri kiuj li kulpis laŭ la ĝenerala superstiĉo. Ĉu okazis bedaŭrinda akcidento, ĉu iu kamaradino faris ŝercon al iu ajn fraŭlino de la baletistaro, ĉu oni perdis ŝmirhupeton por tualetpudro... Ĉiam kulpis la fantomo, la fantomo de l' Operejo !

Fakte, kiu ja vidis lin? En la Operejo, oni povas renkonti tiom da nigraj vestoj, kiuj ne estas fantomoj. Sed tiuj havis apartaĵon, kiun ne havas ĉiuj nigraj vestoj : ili vestis skeleton.

Almenaŭ tion asertis tiuj fraŭlinoj.
Kaj kompreneble li havis kranion de mortinto.

Ĉu ĉi tio do estis serioza? La vero estas, ke la skeleta bildo ekestis per la priskribo de l' fantomo, kiun faris Jozef Buket la ĉefmaŝinisto, kiu vere vidis lin. Li koliziis kun la mistera ulo - oni ne povus diri "naz-ĉe-naze", ĉar nazon la fantomo ne havis - en la eta ŝtuparejo apud la planka lumaro, kiu malsupreniras rekte al la subaj etaĝoj. Dum unu sekundo li havis la tempon por ekvidi lin ĉar la fantomo fuĝis, kaj de tiu apero li konservis neforviŝeblan memoron.

Jen kion Jozef Buket diris pri la fantomo al kiu ajn deziris aŭskulti lin:

"Li estas terure malgrasa, kaj lia nigra vesto estas loza sur skeleta ostaro. Liaj okuloj ŝajnas tiel profundaj, ke oni ne bone vidas ties senmovajn pupilojn. Fakte videblas nur du grandaj nigraj truoj, same kiel sur mortulokranioj. Lia haŭto, streĉita sur la vizaĝostoj kvazaŭ tambura haŭto, ne aspektas blanka sed malbele flava. Lia nazo estas tiel apenaŭa, ke ĝi videblas nur profile, kaj ties preskaŭa malĉeesto estas abomenaĵo. Tri aŭ kvar longaj brunaj hartufoj sur la frunto kaj malantaŭ la oreloj: tia estas lia hararo."

Kaj vane Jozef Buket postkuris tiun strangan aperaĵon. Ĝi malaperis kvazaŭ magie, kaj li ne sukcesis retrovi ĝian spuron.

Tiu ĉefmaŝinisto estis viro serioza, bonkonduta, kun malrapida imagopovo, kaj li estis sobra. Liajn parolojn oni aŭskultis kun konsterno kaj intereso. Kaj tuj poste aliaj homoj rakontis, ke ankaŭ ili jam renkontis nigran veston kun kranio de mortinto.

La saĝaj personoj, kiuj aŭdis pri tiu rakonto unue asertis, ke Jozef Buket fariĝis viktimo de ŝerco fare de unu el siaj subuloj. Kaj tiam okazis sinsekvaj incidentoj tiel strangaj kaj neklarigeblaj, ke eĉ la plej petolaj komencis maltrankviliĝi.

(Polurita versio)
--------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------