LA DOMO INTER LA DUNOJ – Ĉapitro 20 (1/2)

Tiom longe, kiom li povis kuri sen ekspiri, Silvano kuradis. Li transiris fosaĵojn, rekte trairis la kampojn, hazarde, nur serĉante malproksimiĝi de la franca landlimo. Li tiel iradis dum longa tempo, ŝajnis al li. Komence sendolora, la vundo nun suferigis lin.

Varma likvo elfluis el lia ventro laŭ la kruroj. Tamen, li plu paŝis, kun mallevita kapo, kiel oni rapidiras kontraŭ la venton. Liaj oreloj zumis, sed li ne sciis, ĉu estas pro la rapideco de la kurado aŭ pro la progresiva senforteco, kiu invadis lin. Kaj, ne konsciinte pri tio, li alvenis al la bordo de la kanalo inter Dunkirko kaj Furnes. Unuafoje, li tiam falis.
Li flanke kuŝis dum longa tempo. La doloro kreskis en li kune kun lia malforto. Liaj pensoj ne estis plu tiel klaraj kiel kutime. Li iom sentis sin, kvazaŭ en sonĝo.

Per granda peno, li koncentrigis sian atenton. Li troviĝis ĉe la bordo de la kanalo, en tute senviva loko. La ununura domo, kiun li konis, meze de tiu erikejo, tio estas ...
Silvano eksaltis. En la estiĝanta brumo, kiu invadis lian cerbon, la nomo Paskalina stariĝis kvazaŭ savlumturo. Abunde revenis lia kuraĝo. Nova forto entuziasmigis lin. Kaj li genuiĝis, relevis sin, iomete atendis, kaj poste li denove ekiris.

Li paŝis pli malrapide. Nun, li tute ne kapablis kuri. Li plu iris nur per granda volopeno. Ĉiu paŝo kostis al li suferado. Li subpremis ekkrion pro doloraj reagoj en la ventro, kiam li stumblis en la herbo. Sed en la tenebro, sur la akvo li vidis la malhelan speguliĝon de ponto, kiu strekis la kanalon. Tion li rekonis. Espereksalto rekuraĝigis lin. Kaj li denove antaŭeniris, nun pli rapide ĉar alproksimiĝis lia celo.

Sur la senhoma kaj nigra ponto, li devis apogi sin sur la parapeto. Malvarma ŝvito kovris lin. Frostaj ondoj kuris tra lia korpo, elĉerpis liajn fortojn, forprenis lian tutan energion. Ŝajnis , ke liaj kruroj ne apartenas plu al li. Ili estis pezaj kaj moviĝis kun mallerta malrapideco.

Dum momento, li profunde spiris. Fulmdoloro boris lian ventron je ĉiu spiro. Sed malgraŭ la suferado, li daŭrigis, kontenta pro tiu doloro, kiu certigis lin, ke li ankoraŭ vivas.

Iom poste, li rektiĝis. Per sia tuta volo, per sia tuta energio, li deziris denove ekiri, fari unu paŝon. La rigido de liajn muskolojn kaŭzis al li terurajn ŝirdolorojn. Li subite rimarkis, ke li ŝanceliĝas. Li timis fali sen konscii pri tio. Kaj li antaŭen kliniĝis, apogis sian manon sur la balustrado kaj iris plu. Li havis la impreson, ke li paŝas per mortaj kruroj, pezaj masoj, kiujn li ne regas plu.

Trapasinte la ponton, li paŝis pluajn cent metrojn. Li fermis la okulojn, timigita ĉar li vidis la kamparon kaj la ĉielon kirliĝi ĉirkaŭ li. La sango alfluis al lia kapo per grandaj doloraj ŝprucoj, kiuj resonis en li, kvazaŭ martelbatoj. Flamoj, sangaj lumbriletoj dancis antaŭ liaj fermitaj okuloj. Li trovis sin surtere, falinte sen rimarki tion. Kaj li kredis, ke ĉio finiĝas, ke li tuj mortos tie. Li tuŝis sian vizaĝon kaj sensis, ke ĝi ŝvitegas ; li ne povis konscii, ĉu temas pri larmoj aŭ ŝvito. Tiam li teruriĝis, ĉar lin timis la morto.

Longatempe, li restis tie, kuŝante sur la grundo, kunigante siajn fortojn, regante la nekontroleblan vertiĝon, en kiu lia kapo estis kunprenata. Poste, li malrapide reprenis sian memregon ; li ankoraŭ retrovis sian lucidan konscion. En lian menson revenis penso, kiu trankviligis lin. Li rememoris, kion iam diris al li maristo, kiun oni elmariĝis, senkonscia : « Mi scias kio estas, kiam oni estas mortinta. Kaj estas tute ne grave. Kiam oni tuj mortos, kiam oni estas vere elĉerpita, tio tute ne gravas por vi. Oni estas sufiĉe kontenta, ĉar ĉio estas finiĝonta. » Silvano pripensis ; en sia tuta estaĵo li sentis indignon, ribelon, nenomeblan hororon fronte al la neniigo. Kaj li ĝojis pri tiu vivdeziro, daŭre firma en si.

Malrapide, celante ne veki tro akran doloron, li ŝovis unu manon sub sian jakon, malfermis la bukon de sia pantalono, pasigis la fingrojn sub sia ĉemizo kaj, kun ega singardo, palpis sian sangogluecan ventron. Trafinte la vundon, li tremetis sensante, ke la sango daŭre elfluetis inter liajn fingrojn. De tie foriris lia vivo. Li premis sian manon sur la truon, retenis tiun elflueton. Kaj post plua ripozo, li sukcesis releviĝi, unue surgenue, poste stare.

Li denove ekpaŝis.

« Necesas... Necesas... » li flustris al si mem.

-------------------------------------------DORIGOTE------------------------------------------------