LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 15 (1/2)

La sekvan ĵaŭdon, tre frue antaŭ la kutima horo, Lurĵo alvenis al Henriko. Li daŭre renkontiĝis kun Ĵermena - ankaŭ tiun tagon. Ĉar li tre regule venis ĉiusemajne, ili fine kamaradis, familiare parolante kaj reciproke rakontante la semajnajn okazaĵetojn.

Lurĵo ne plu estis sekretema nun : li malkaŝe montris sin kvazaŭ ŝian amindumanton, insiste demandis al Ĵermena, ĉu ŝi « ankoraŭ ne decidiĝis por hodiaŭ ». Tion Ĵermena traktis kiel bagatelon, do frivole nee respondis, ke oni havas ja tempon, ke li ne sukcesos per tro urĝema sinteno.

Sed sub tia ŝercado, ŝi ja sentis, ke estas io profunda. Per sia virina antaŭflaro, duobligita de eksputina malvirto, ŝi konjektis violentan pasion malantaŭ la rideta mieno kaj afableco de Lurĵo. Tiu sovaĝa, vivega pasio kelkfoje igis lin kontraŭvole serioza, kiam li rigardis Ĵermenan per strangaj okuloj, harditaj de deziro. Tio konfuzis ŝin. Ŝi sentis sin kaj flatita kaj timigita. Ŝi samtempe deziris kaj timis, ke « estiĝos io serioza ».

Tiun tagon, kiel kutime, Ĵermena alvenis ĉirkaŭ la tria.

Tiam, oni estis ja trankvila ĉe S-ino Johanino. Nur pli malfrue alvenos la klientoj. La virinoj jam foriris, profitante sian ferian tagon. Post interŝanĝo de kelkaj vortoj kun la paro, S-ro Henriko, kiu klare komprenis tiun tutan aferon, zorge lasis Ĵermenan kaj Lurĵon solaj en la salono. Li ja iomete aŭskultis trans la pordo, por sciigi al si pri la situacio, sed nenion plian li faris.

Jam de longe, Lurĵo ne plu kaŝis al Ĵermena, ke li estas doganisto. Tio impresis Ĵermenan tiom, kiom la belstaturo de la viro. Kaj, se ŝi daŭre restis fidela al Silvano, estis pro ia resto de ŝuldosento pro tio, kion li faris por ŝi en la pasinteco. Tamen, precipe ekde kiam li ĉesis fraŭdi, ŝi volonte sin liberigus de tiu sento, por adulti sen ia malkvieto.

Ankaŭ hodiaŭ ŝi estis kolerega. Ŝi petis bagatelaĵon, kvardek frankojn por aĉeti al si ĉapelon, pri kio ŝi sopiras. Kaj Silvano ja tute ne konsentis.

« Ĉiusemajne, mi donas al vi tricent frankojn, li diris. Elturniĝu ! »

Laŭ Ĵermena, li fariĝis fia avarulo. Ĉar ŝi estis kutimiĝinta ĉiam elspezi senkalkule, imponi per sia pompo al la najbarinoj kaj estintaj kamaradinoj, ŝi suferis pro tiu ŝanĝo ; ekmankis al ŝi eĉ la monataj vivrimedoj. Ŝi multe fordonus, por vidi Silvanon reiĝi kontrabandisto. Li lukrus pli multe. Kaj eble, dank’al iom da bonŝanco, li estus arestita, kaj tiel redonus al ŝi liberecon, kiun ŝi nun plenforte deziris.

- Ĉu glatas ? ŝi demandis alvenante.
- Bonege. Ĉu ankaŭ vi ?
- Jes. Sed mi kverelis kun Silvan’. ' Eĉ ne volas, ke mi aĉetu al mi ĉapelon je nur kvardek frank’ .
- Se vi ’stus pli amika, ne longe vi atendus ĝin.
- Ĉiam vi diras stultaĵojn.
- Do, ne ’stas por hodiaŭ, ĉu ?
- Ankoraŭ ne.
- Tamen, mi venis kun novaĵ’.
- Kio ?
- Mi eltrovis, kial Silvan’ ĉesis fraŭdi.
- Kial ?
- Pro ulin’.
- Vi frenezas, ĉu ?
- Mi ja diras, ke li havas fraŭlinon ! Kaj io beleta, ŝi ’stas ! Tut’ juna, tut’ freŝa, nu : piĉulin’.
- Kie ?
- En Belgio. Kaj ’stas varma l’amafer’, sciu, amikin’ mia! Vin, iun tag’, li abrupte forlasos.

Kolerego diserigis la vizaĝtrajtojn de Ĵermena.

- Ĉi vi vidis ŝin ?
- Samkiel mi vidas vin. Pri virt’, pri honestec’ ili parolas. Li ’stas returnita kvazaŭ gant’. ' Ĉarlatanos vin, se tio daŭros. Vidu, kiom malprave vin ĝeni por li.

Eĉ ne unu minuton Ĵermena dubis. La diraĵoj de Lurĵo ja bonege konfirmis ŝiajn proprajn suspektojn. Estis multegaj indicoj, pri kiuj virino ne eraras, kaj kiujn ŝi jam rimarkis de longe. Silvano ne plu drinkis, ne plu ludis. Li fariĝis tiel ŝparema, ke Ĵermena riproĉis lian avarecon. Li ŝajnis ŝanĝinta. Li, kiu iam estis tiom voluptema, tiom malforta antaŭ la karna deziro,nun pli malvarmiĝis. Li malatentis Ĵermenan ; kelkfoje, ŝajnis, ke la kontakto kun tiu virino, kiun li amis, estigas en li ian naŭzon.

Krome, plej neprecizaj indicoj revenis al la memoro de Ĵermena. Silvano ne plu estis ĵaluza, kiel antaŭe. Kaj li ŝajne fariĝis pli knaba ; okazis, ke infanaĵoj gajigis lin. Aŭ li estis kortuŝita sen kialo. Li ne plu ridis kiel antaŭe, per konfuza rikano, kun fermita buŝo. Li malkaŝe ridis, nun, montrante siajn belajn dentojn, pli sincere, kvazaŭ sen ia kaŝpenso. Laŭvorte, li aspektis rejuniĝinta.

« Nu, demandis Lurĵo, tio decidigas vin, ĉu ? Ĉu por hodiaŭ ? »

Ĵermena levis la ŝultrojn. Ja certe estis nun momento por pensi pri tio !

- Ĉu vi scias, kie ŝi loĝas ? ŝi demandis.
- Jes.
- Bone. Vi min veturigos tien. Mi ja scios, ĉu ’stas vere.
- Kaj, kio se ’stas vere ?
- Oni vidos.

--------------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------------