Tre facile, Jacques Yvart konkeris sian publikon ekde la unua kanzono "En la Valo de l'Rozoj", kiu kortuŝante aludas al sia infaneco en Rosendaël - sia naskiĝa vilaĝo, nun parto de la urbego Dunkerque.

"Naskiĝis tie mi, plukreskis tie mi,

La maro en proksim'  lulis ondojn kun kant'. 

En dimanĉ' trinkis ni limonadon Primrozo ,

En la Valo de l' Rozoj... En la Valo de l' Rozoj." 

 

NB : Rosendaël estas la flandra traduko de "la Valo de l' Rozoj" - en la franca "La Vallée des Roses".

 

La sekva nova kanzono, kiun li interpretis, memoras sian unuan albumon "Jacques Yvart kantas Brassens", ĉar denove temas pri famkonata kanzono de la repertuaro de Georges Brassens. La originala teksto estis poemo de Paul Fort " Le Petit Cheval", esperante : "La Ĉevaleto". Grandan sukceson Jacques denove ricevis, des pli ke la tuta publiko jam konas tre bone la melodion... kaj la basa voĉo de la kantisto vere similas tiun de Brassens!

 

"Ĉevalet' tra la pluva mond'

Besto blanka kun kuraĝo

Ĝi galopis al horizont'

Ni nur sekvis, ni nur sekvis..."

 

 Jen la kovrilfoto de la nova albumo; la libreto ankaŭ enhavas la tekstojn kaj desegnetojn de Sarah.

  

 

                                                                                (Daŭrigota...)