LA DOMO INTER LA DUNOJ – ĈAPITRO 11 (1/2)

« Lasu, sinjorino, proponis Silvano, tion mi mem tuj faros anstataŭ vi. »

Kiam li eniris la malnovan kabaredon, la olda onklino de Paskalina estis tondanta la harojn de sia edzo, delikate manipulante la tondilon ĉirkaŭ la orelojn de la maljunulo.

- Ĉu ankaŭ tion vi scipovas fari ?
- Vi ja scias, ke ĉion mi scipovas fari, ridante respondis Silvano.

Kaj li deprenis de ŝi la tondilon, kaj ektondis la duran blankan barbon.

Li fariĝis nun intimulo en la domo. Neniam li venis en Belgion sen pasigi la tagon tie. Li nostalgie enamiĝis al tiu perdita loko. Li havis la impreson, kvazaŭ li jam vivis tie. Tie logike devintus okazi lia ekzistado, se la eventoj estus, kiel ili devus esti. Tie li estis hejme. De tiu verda landaro izolita en la erikejo, al li plaĉis ĉio : la arboj, la ĝardeno, la kanalo, la domo. Kiam li alvenis tien, ŝajnis al li kvazaŭ li reirus en la pasintajn jarojn. Li ne plu estis Silvano la fraŭdulo. Li eĉ ne plu pensis pri sia okupo, pri ĉio, kion li lasis malantaŭ si, tie for, kaj kion li retrovos vespere. Li sentis, kvazaŭ li refariĝus la Silvano de siaj dek kvin jaroj, la kuraĝa kaj ankoraŭ honesta Silvano, kiu naive esperis trovi la feliĉon en vivo de paca laboro. Ĉi tie, la aferoj ŝajnis pli simplaj, kvazaŭ senigitaj de tiu komplikeco, kiun li ĉie renkontis pro sia danĝera okupo. Estis unu el la maloftaj lokoj, kie li sentis sin sekura, kie li ne timis subite senti sur sia ŝultro la brutalan pojnforton de la polico. Oni parolis nek pri tabako, nek pri dogano en la malnova gastejo. Tiuj aferoj ne plu ekzistis. Nur estas unu Silvano gaja kaj ĉiam kontenta, kiu retrovas kun nedirebla feliĉo la vivspecon, por kiu, nesciante tion, li ekzistas.

- Vi tondas kiel vera barbisto ! ekkriis la maljuna virino.
- Atendu, ĝis mi finos, diris Silvano, vi ne plu rekonos lin.

Lerte, li fortondis la longajn barb- kaj harfasketojn. La blankaj rigidaj haroj falis en la tualettukon, kiun Henrieta nodintis kiel frizomantelo ĉirkaŭ la kolon de sia edzo. Tiu ĉi estis demetinta sian kaskedon, metinta ĝin ene kune kun siaj okulvitroj sur seĝon apud li. Kun la okuloj fermitaj, li restis senmova ; kun lia neĝblanka ĉirkaŭmentona barbo, lia granda nuda frunto kaj la fiera kurbo de lia nazo, oni kredintus vidi kapon de Kristo, maljuniĝintan kaj dolorplenan. Inter polekso kaj montrofingro, Silvano prenis tufon da haroj. La tondilo klakrefermiĝis. Kaj nova breĉo aperis en la blanka amaso, kiu kovris la maldikan kaj ĉifan haŭton de la kranio. Silvano relevis la mentonon de la oldulo, zorge metante unu manon malantaŭ lian nukon por subteni la lacan kapon. Kaj li tondis la longajn durajn harojn de la gorĝo, delikate, singarde, por ne enpreni inter la klingojn de la tondilo la molaĉan kaj falditan haŭton.

Kiam la tasko estis farita, la onklino singarde malnodis la grandan tualettukon, ĝin duoble faldis por elskui la harojn ekster la domo. La maljunulo reprenis siajn kaskedon kaj okulvitrojn kun kontentega mieno. Kaj tre lacigita pro tiuj prizorgoj, li iris sidiĝi en sian fotelon ; kaj de tempo al tempo, kun kontento li singarde karesis siajn vangojn kaj mentonon.

- Li rejuniĝis je dek jaroj ! ekkriis Henrieta revenante en la domon.
- Ĉu ne ? diris Silvano. Pri kio mi okupiĝos nun ?
- Pri la ĝardeno, se vi bonvolas, proponis la onklino.

Kaj Silvano preninte ŝpaton foriris al la ĝardeno.

Plurajn metiojn li faris nun en la malnova domo. Tio komenciĝis per etaj servoj, helpoj kompleze proponitaj por iom senŝarĝigi la malfortajn brakojn de la geolduloj aŭ la delikatajn manojn de Paskalina. Pumpi akvon, haki lignon, ŝpati teron, por tio pli bone taŭgis Silvano ol la gastigantoj. Kaj tiel okazis, ke oni iompostiome alkutimiĝis vidi lin labori, fari malfacilajn taskojn kvazaŭ li estus la domestro. Ĉu estis fuŝita seruro, rompita vitro aŭ falintaj tegoloj, oni atendis la alvenon de Silvano por la riparo. La onklino Henrieta iom post iom kutimiĝis diri : « Tion faros Silvano », kiam ŝi trafis taskon super siaj fortoj. Kaj ŝia fido al Silvano, neniam trompita, kreskis post ĉiu sperto. Silvano scipovis ĉion fari : ripari la pumpilojn, reveldi la defluilojn, cementi ŝtonan plankon, malmunti horloĝon. Li fariĝis la viro de la domo, li iom post iom anstataŭis la eluzitajn fortojn de la maljuna Samuelo.

Dum tiu sezono, oni vidis lin ĉie, en la mil kaŝanguloj de la malnova domo ; li purigis la ĝardenon, segis kaj ordigis la lignon. Dank’al li, la onklino Henrieta povis plani kaj fari taskojn, kiuj antaŭe teruris ŝin. Estis Silvano, kiu refaris la tutan ŝtonan plankon de la gastejo, kiu firmigis la ĉarpentaĵon de la tegmento, kiu rekunigis ties tegolojn. Krom tio, inĝenia, kutimiĝinta elturniĝi per hazardaj rimedoj, li akiris al si la sinjorinan simpation, des pli grandan, ke ŝi ne ŝatis elspezi monon. Tial ŝi vere laŭdis lin.

-------------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------------