Al ĉiuj la virinoj de Ipernity kelkajn florojn mi deziras sendi tutkore... sed tutkore mi deziras ĉefe, ke tre baldaŭ ne plu ekzistos tiel tago...

Tiam ekzistos vere EGALECO inter viroj kaj virinoj... Ĉiuj havos la samajn rajtojn... Ne plu ekzistos malsupraj salajroj por virinoj... Nenia virino estos batita... Nenia virino timos antaŭ sia edzo aŭ kunulo...

... Ekde la antikaj tempoj, la virinoj tre ofte estas malkonsiderataj ... Eĉ jam en la Biblio, ŝi estas "kulpa" de la elpelado el la paradizo... En multaj landoj, pretekste religiaj konsideroj, ŝi estas ankoraŭ persekutata hontinde...

Jes! ... Mi ege deziras, ke ne ekzistas plu la Tago de la Virinoj...