TRIA ĈAPITRO



Post kiam Tatjana Ivanovna fermis la pordojn de la senhoma domo, ŝi supreniris al la eta belvedero aranĝita sur la tegmento.

Estis silenta nokto en majo, jam varma kaj milda.
Suĥarevo brulis; oni klare vidis la flamojn flagri, kaj aŭdis la malproksimajn kriojn alportitajn de la vento.

La familio Karin fuĝis en Januaro 1918, kvin monatojn antaŭe, kaj de tiam Tatjana Ivanovna ĉiutage vidis ĉe la horizonto la brulegon de vilaĝoj poste estingitan kaj denove fajrigitan, samtempe kiam tiuj pasis de la Ruĝuloj* al la Blankuloj** kaj refoje al la Ruĝuloj. Sed neniam la bruligo okazis tiel proksime, kiel tiun vesperon. La rebrilo de la flamoj tiel nete prilumigis la forlasitan parkon, ke videblis la lilakaj arbustoj antaŭtage ekflorintaj sur la centra aleo.

Trompitaj de la lumo, la birdoj flugis kiel en hela tago... La hundoj blekis.Kaj la vento turniĝis, kunportante la bruon de la fajrego kaj ties odoron.La forlasita malnova parko reiĝis kvieta kaj malluma, kaj la parfumo de la lilakoj plenigis la aeron.

Dum momento, Tatjana Ivanovna atendis, suspiris kaj malsupreniris.

Oni jam deprenis la tapiŝojn kaj tapetojn. La fenestroj estis najligitaj per tabuloj kaj protektitaj per feraj stangoj. En la keloj, la arĝentaĵaro estis ordaranĝita en la fundo de kofroj. Ŝi jam petis, ke oni enterigu la valoregan porcelanon en la malnovan forlasitan parton de la fruktoĝardeno. Iuj el la terkultivistoj jam helpis ŝin. Ili imagis, ke tiuj riĉaĵoj iam fariĝos iliaj posedaĵoj...

Nuntempe la homoj zorgas pri la havaĵo de sia proksimulo nur por ekpreni ĝin...
Tiel, ili diros nenion al la komisaroj de Moskvo, kaj poste ... oni vidos!...
Fakte, sen ili ŝi povus nenion fari...

Ŝi estis sola; jam de longe foriris la servistaro. Nur la kuiristo Antipe lastvice postrestis kun ŝi ĝis kiam li mortis en marto. Li havis la ŝlosilon de la kelo; krom tio, nenion alian li deziris.
"Vi malpravas rifuzi vinon, Tatjana" li diris; "ĝi konsolas ĉiujn malfeliĉojn. Rigardu, ni estas solaj, forlasitaj kvazaŭ hundoj, kaj mi kraĉas sur ĉion! Por mi ĉio estas egala dum mi havas vinon..."
Sed ŝi neniam ŝatis drinki.

Iun vesperon, tio okazis dum la lastaj martaj neĝblovadoj, ili ambaŭ sidis en la kuirejo; li komencis deliri, memorigis pri la tempo, kiam li militservis.
"Ne tiel stultaj estas tiuj junuloj kun sia revolucio... Ĉiu laŭvice!... Ili sufiĉe trinkis nian sangon, tiuj aĉaj porkoj, la malbenitaj barinoj!..."

Ŝi respondis nenion.
Kial respondi?
Li jam minacis bruligi la domon, vendi la juvelojn kaj la kaŝitajn ikonojn...

Dum kelka tempo li deliris tiel, kaj subite li eligis ian plendan krion, vokis: "Aleksandro Kiriloviĉ, kial vi forlasis nin, barin?"
Fluo de vomaĵo, nigra sango kaj alkoholo eliris el liaj lipoj; li agoniis ĝis la mateno kaj mortis.

Tatjana Ivanovna ligis per feraj ĉenoj la pordojn de la salono kaj eliris sur la terason tra la pli eta kaŝita enirejo de la galerio. La statuoj estis ankoraŭ entenitaj en kestoj el tabuloj. Ili estis enfermitaj en Septembro 1916 kaj forgesitaj tie.

Ŝi rigardis la domon. La delikata flava ŝtonkoloro jam nigriĝis pro la neĝfandiĝo; sub la folioj de akanto la stuko skvamiĝis kaj montris blanketajn makulojn, kvazaŭ kuglospurojn. La vitroj de l' oranĝerio estis rompitaj de la vento.
Se Nikolao Aleksandroviĉ vidus tion...

Ŝi faris kelkajn paŝojn en la aleo kaj subite haltis, levante la manojn al sia koro.
Antaŭ ŝi staris homa silueto...

Dum momento ŝi rigardis sen rekoni tiun palan lacegan vizaĝon sub la militista kaskedo...

"Ĉu estas vi? ... Ĉu vi, Juroĉka?"

"Nu, jes", li respondis per stranga voĉo hezita kaj malvarma. "Ĉu vi bonvolas kaŝi min ĉi-nokte?"
"Estu trankvila", ŝi diris kiel antaŭe.

Ili eniris en la domon, en la senhoman kuirejon.
Ŝi eklumigis kandelon, kiu prilumigis la vizaĝon de Jurij.

"Ho; Sinjoro! Kiel vi ŝanĝiĝis!... Ĉu vi estas malsana?..."
"Mi havis tifon" li diris per malrapida raŭka voĉo, "kaj malsaniĝis kiel hundo tre proksime de ĉi tie, en Temnaja... Sed tion mi timis sciigi al vi. Mi estas sub minaco de aresto kaj mortopuninda." li findiris kun la sama unutona kaj malvarma voĉo.
"Mi dezirus trinki..."

Ŝi metis akvon antaŭ lin kaj surgenuiĝis por malligi la malpurajn ĉifonojn, kiuj volvis liajn nudajn piedojn.
"Mi longe iradis" li diris.

Ŝi levis la kapon kaj demandis:

"Kial vi venis? Ĉi tie la kamparanoj estas malsaĝaj..."
"Ha! Ĉie estas same! Kiam mi eliris el la malliberejo, la gepatroj jam foriris al Odeso... Kien mi iru?... La homoj iras kaj reiras, iuj norden, aliaj suden..."

Li levis la ŝultrojn kaj indiferente rediris: "Ĉie estas same..."

"Ĉu vi estis en malliberejo?" ŝi flustris, kunigante la manojn.
"Ses monatojn."
"Kial?"
"Tion nur scias la diablo..."

Li silentis, restis senmova kaj pene findiris:
"Mi eliris el Moskvo...Iun tagon, mi eniris en ambulancotrajnon kaj la flegistoj kaŝis min ... Mi ankoraŭ havis monon... Kun ili mi vojaĝis dek tagojn... kaj mi piediradis... Sed min trafis tifo. Mi falis sur iun kampon apud Temnaja. Homoj min levprenis. Kelkan tempon mi restis en ilia domo; poste, ĉar alproksimiĝis la Ruĝuloj, ili ektimis kaj mi foriris..."

"Kie estas Cirilo?"
"Li estis malliberigita kune kun mi. Sed li sukcesis fuĝi kaj reiris kun la gepatroj en Odeson. Oni transdonis al mi leteron dum mi ankoraŭ estis mallibera... Kiam mi eliris, jam de tri semajnoj ili estis foririntaj... Neniam mi havis ŝancon, maljuna Njanjuŝka mia!" li ridetante diris kun sia moka rezigna mieno. "Eĉ en la malliberejo, Cirilo troviĝis en la ĉelo kun bela juna virino, iu Franca aktorino, kaj mi kun maljuna judo."

Li ekridis kaj ĉesis; kvazaŭ mem mirigita de l' obtuza kaj rompita sono de sia voĉo.
Li metis unu vangon sur sian manon kaj suspiris:
"Mi estas tiel feliĉa esti hejme, Njanjuŝka!" kaj subite li endormiĝis.


* Ruĝulo : revoluciulo
** Blankulo : kontraŭrevoluciulo

---------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------