" Kristina !" mi ekkriis. "Kie vi estas ?"
"Apud la skorpio !"

"Ne tuŝu ĝin !"

Ĉar mi bone konis Erikon, jen venis al mi tiu ideo, ke la monstro denove perfidis la junan virinon. Eble ĉion eksplodigos la skorpio !
Ĉar kial do li mem ne ĉeestis ?

Jam de longe estis la kvin minutoj pasintaj… kaj li ne revenis…
Li certe ŝirmis sin !… Kaj li eble atendis la teruran eksplodon… Nur tion li plu atendis…
Fakte li ne povis plu esperi, ke Kristina iam konsentos iĝi lia propravola predo…
Kial li ne estis reveninta ?…
Ne tuŝu la skorpion !…

"Estas li !" ekkriis Kristina. "Lin mi aŭdis… Jen li !…"

Efektive li alvenis.
Ni aŭdis, ke liaj paŝoj alproksimiĝis la ĉambron Ludoviko-Filipo.

Li kuniĝis kun Kristina. Eĉ ne unu vorton li diris…

Tiam mi laŭtigis la voĉon :
"Erik ! Estas mi !… Ĉu vi rekonas min ?"

Je tiu alvoko, li tuj respondis per voĉtono eksterordinare paca :
"Nu, vi ne mortis ene tie ?… Do, provu resti trankvilaj !…"

Mi intencis interrompi lin, sed li diris al mi tiel malvarme, ke malantaŭ la muro tio frostigis al mi la sangon :
"Neniun vorton plu, daroga* ! Aŭ mi ĉion eksplodigos !"

Kaj li tuj aldonis :
"Tiun honoron meritas la fraŭlino… La fraŭlino ne tuŝis la skorpion (kiel kviete li parolis!), la fraŭlino ne tuŝis la lokuston (kun tiel timinda memrego!) … sed ne estas tro malfrue por bone fari.
Nu, mi malfermas sen ŝlosilo, ĉar mi estas la ŝatanto de l' klappordoj, kaj mi fermas kaj malfermas ĉion, kion mi volas kaj kiel mi volas…
Mi malfermas la skatoletojn el ebono…
Fraŭlino, rigardu en la ebonan skatoleton … la beletajn bestetojn… Ili estas bele imititaj, ĉu ne ? kaj kiel sendanĝeraj ili aspektas…
Sed kapuĉo monaĥon ne faras ! (Ĉio tio per sentona egala voĉo…)

Se oni turnos la lokuston, ni ĉiuj eksplodos, fraŭlino… Sub niaj piedoj troviĝas sufiĉe da pulvo por eksplodigi tutan kvartalon de Parizo…
Se oni turnos la skorpion la tuta pulvo estos dronigita !…

Fraŭlino, okaze de nia nupto, vi faros belan donacon al kelkcent Parizanoj, kiuj nuntempe aplaŭdas iun mizeran majstroverkon de Meyerbeer**…
Vi donacos al ili la vivon ! … ĉar fraŭlino, per viaj beletaj manoj (kiel laca estis lia voĉo!) … vi turnos la skorpion ! … kaj haleluja ! ni geedziĝos !"

Silento kaj poste :
"Fraŭlino, post du minutoj – mi havas horloĝon, aldonis la voĉo de Erik, horloĝon kiu tre bone funkcias ! – se vi ne estos turninta la skorpion, mi turnos la lokuston… kaj la lokusto ĉion tre bele eksplodigos !"

Kaj denove ekestis timinda silento, kiu pli timigis ol ĉiuj aliaj timindaj silentoj.

Mi sciis, ke, kiam Erik parolas per tiel paca kaj kvieta laca voĉo, tio signifas, ke li atingis la limon de ĉio.
Li kapablis plenumi la plej teruran krimegon aŭ montri la plej admirindan sindonon ; kaj iu malplaĉa vorto en lia orelo povus senbridigi uraganon.

Sinjoro de Chagny jam komprenis, ke nenio plu eblas krom preĝi, kaj li surgenue preĝis.
Koncerne min, tiom forte batis mia sango, ke mi bezonis premi per unu mano mian koron pro timego, ke ĝi eksplodu…

Ĉar ni kun teruro antaŭsentis, kio okazis dum tiuj decidaj momentoj en la frenezigita penso de Kristina Daae…
ĉar ni komprenis ŝian heziton turni la skorpion…

Refoje : ĉu la skorpio ĉion eksplodigos ?… ĉu Erik decidis nin ĉiujn malaperigi kune kun li ?…

Finfine la voĉo de Erik, ĉifoje dolĉa, de anĝela dolĉeco :
"La du minutoj jam pasis… Adiaŭ, fraŭlino !… Eksaltu, lokusto !…"

"Erik !" ekkriis Kristina, kiu verŝajne impetis al la mano de l' monstro, "ĉu vi ĵuras, monstro ! ĉu vi ĵuras per via infera amo, ke necesas turni la skorpion ?… "

"Jes, por salti dum nia geedziĝo !"
"Ha ! Vi ja vidas ! Ni saltos !"
"Okaze de nia nupto, vi senkulpa infano ! … La balon malfermas la skorpio ! …
Sed jen sufiĉas !… Vi ne volas la skorpion ! Jen por mi la lokusto !… "

"Erik !…"
"Nun sufiĉas !…"

Mi kunigis miajn kriojn kun tiuj de Kristina.
Sinjoro de Chagny surgenue daŭre preĝis…

"Erik !… Mi ĵus turnis la skorpion !!… "

Ha ! Kian sekundon ni vivis tiam ! Atendante…

… Atendante, ke ni iĝu nenio krom eroj, meze de l' tondro kaj ruinoj…
… Sentante aĵojn kraki en la malfermita abismo sub niaj piedoj… aĵojn, kiuj eble signifos la komencon de l' horora kulmino… ĉar el la trapo malfermita sur la tenebro – nigra faŭko en la nigra nokto – alvenis maltrankviliga siblado… kvazaŭ la unua bruado de raketo… … komence tre malforta… kaj pli forta… kaj tre forta…

Sed aŭskultu ! Aŭskultu !
Kaj ambaŭmane premu vian koron pretan eksplodi samtempe kun multaj el la homa raso…

Tio ne estas la siblado de fajro.
Ĉu ne pli ĝuste ŝajnas siblado de akvo ? …
Al la trapo ! Al la trapo !…
Aŭskultu ! Aŭskultu !

Tio gluglas nun… jes, gluglas…
Al la trapo !… Al la trapo !… Al la trapo !…
Kia freŝeco !…

Akvo !… Al la akvo !…
Nia soifo, kiu tute estis malaperinta kiam alvenis la timego, reaperis pli forta kun la bruo de l' akvo.

Akvo !… Akvo !… La akvo, kiu supreniras…
… kiu supreniras en la kelo, super la bareloj, ĉiuj bareloj de pulvo
(Barelojn ! Barelojn ! Ĉu vi vendas barelojn ?)
… akvo !… la akvo, al kiu ni malsupreniras kun fajraj gorĝoj…
... la akvo, kiu suprenvenas ĝis niaj mentonoj, niaj buŝoj…

Tiam ni trinkas !
Funde de l' kelo, ni trinkas rekte el la kelo…

Kaj en la nigra nokto ni ree supreniras, ŝtupon post ŝtupo, sur la ŝtuparo, laŭ kiu ni iris malsupren al la akvo kaj reiras supren kun la akvo.

Vere, jen multe da pulvo perdita kaj bone dronigita ! per multe da akvo !…
Jen bela laboro !…
Oni ne ŝparas la akvon en la domo de l' Lago ! Se tio daŭros, la tuta lago eniros en la kelon !
Ĉar fakte oni ne plu scias nun, kie ĝi haltos…

Jen ni estas elirintaj el la kelo kaj daŭre suprenvenas la akvo …

Kaj ankaŭ la akvo eliras el la kelo kaj disfluas sur la pargeto…
Se tio daŭros, la tuta Lagodomo estos inundita.

La pargeto de la spegulĉambro mem fariĝas vera lageto kie plaŭdas niaj piedoj.

Jen sufiĉas tiom da akvo ! Erik devas fermi la kranon !
Erik ! Erik ! Estas sufiĉe da akvo por la pulvo ! Turnu la kranon ! Fermu la skorpion !

Sed Erik ne respondas…
Ni aŭdas nenion krom la akvon, kiu plialtiĝas… nun ĝi atingas nin duonkrure !…

"Kristina ! Kristina !… La akvo daŭre plialtiĝas !
Ĝi atingas niajn genuojn !" ekkrias sinjoro de Chagny.

Sed Kristina ne respondas…
aŭdiĝas nenio krom la akvo, kiu plialtiĝas…

Nenio ! Nenio en la apuda ĉambro ! …
Neniu plu ! … neniu por turni la kranon ! neniu por fermi la skorpion !…

Ni estas tute solaj en la tenebro kun la nigra akvo, kiu ĉirkaŭpremas nin, kiu plialtiĝas, kiu frostigas nin.

Erik ! Erik !
Kristina ! Kristina !

Ni ĵus perdis la grundon sub la piedoj kaj turniĝas en la akvo, kunprenitaj de nerezistebla rotacia movo, ĉar la akvo turniĝas kun ni, kaj ni frapiĝas kontraŭ la nigraj speguloj, kiuj repelas nin… kaj, levitaj super la akvokirlo, niaj gorĝoj kriegas …

Ĉu ni mortos ĉi tie ? dronintaj en la torturĉambro ?…

Tion mi neniam vidis…
En la tempo de la rozkoloraj horoj de Mazenderan, Erik neniam montris tion tra la eta nevidebla fenestro !…

Erik ! Erik !…
Memoru, ke mi savis al vi la vivon ! Memoru tion!…
Vi estis morte kondamnita !… Mi malfermis al vi la pordojn de la vivo !…

Erik !…

Ha !.. Ni turniĝas en la akvo kvazaŭ vrakoj…
Sed miaj konfuzitaj manoj subite kaptis la trunkon de l' fera arbo !… kaj mi vokas sinjoron de Chagny… kaj jen ambaŭ ni pendas sur la branĉo de l' arbo el fero…

Kaj la akvo daŭre plialtiĝas…

Nu, memoru ! Kiom da spaco inter la branĉo de l' fera arbo kaj la kupolplafono de l' spegulĉambro ?… Provu memori tion !…

Finfine la akvo eble haltos…
ĝi certe trafos sian nivelon…

Nu ! Tiu ŝajne haltas !…
Ne ! Ne ! Kia hororo ! …

Ni naĝu !… Ni naĝu !…
... niaj naĝantaj brakoj interplektiĝas ; ni sufokiĝas !...
… ni interbatalas en la nigra akvo !…

Jam malfacile ni spiras la nigran aeron super la nigra akvo…
la aeron, kiu fuĝas... kiun ni aŭdas fuĝi super niaj kapoj per ia ventolilo…

Ha ! Ni turniĝu !
Ni turniĝu ĝis kiam ni trovos aerprenejon…
ni premos niajn buŝojn kontraŭ la aerprenejo…

Sed forlasas min la fortoj...
mi klopodas alkroĉiĝi al la muroj !
Ha ! Kiel glitas la spegulmuroj sub miaj serĉantaj manoj !

Ni plu turniĝas !…
Ni profundiĝas…

Unu lasta strebo…
Unu lasta krio…

Erik !…
Kristina !…
Gluglo, gluglo, gluglo !… en la oreloj…
Gluglo, gluglo, gluglo !…
funde de l' akvo niaj oreloj gluglas !…

Kaj antaŭ ol komplete sveni, ŝajnas ke mi daŭre aŭdas inter du glugloj :
" Barelojn !… Barelojn !… Ĉu vi vendas barelojn ?…"



* Daroga: en Persio, generalkomandanto de la registara polico.
**Meyerbeer :
eo.wikipedia.org/wiki/Giacomo_Meyerbeer


FINO DE LA 26a ĈAPITRO


--------------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------