25a ĈAPITRO

"Barelojn ! Barelojn !… Ĉu vi vendas barelojn ?"

Sekva parto de la rakonto de l' Perso



Mi jam diris, ke la ĉambro, kie sinjoro de Chagny kaj mi troviĝis, estis regule sesangula kaj tute ornamita per speguloj.

De post tiu tempo oni vidis interalie en iuj ekspozicioj tiajn simile aranĝitajn ĉambrojn, kiujn oni nomis "domo de miraĵoj" aŭ "palaco de iluzioj".

Sed tiu invento apartenas al Erik, kiu konstruis antaŭ miaj okuloj la unuan el tiaj ĉambroj dum la rozkoloraj horoj de Mazenderan.

Sufiĉis meti en la angulojn iun ornamaĵon, ekzemple kolonon, por tuj vidi palacon kun mil kolonoj ĉar, pro la efiko de la speguloj, la realan lokon grandigis ses ĉambroj sesangulaj kaj ĉiu el ili senfine obliĝis.

Iam por amuzi la "etan sultaninon" li kreis dekoron, kiu fariĝis la "sennombra templo"; sed la eta sultanino baldaŭ enuis pri tia infana iluzio, tial sian inventon Erik ŝanĝis en torturĉambron.

Anstataŭ la arkitektura motivo en la anguloj, kiel unua vidaĵo li metis arbon el fero.
Nu kial tiu arbo, kiu per ties pentritaj folioj perfekte imitis la vivon, estis el fero ?

Ĉar ĝi devis esti sufiĉe fortika por kontraŭstari ĉiujn atakojn de l' "paciento" enŝlosita en la torturĉambron.

Ni vidos kiel tiu novfarita dekoro dufoje tuj ŝanĝiĝis en aliajn sinsekvajn dekorojn danke al la aŭtomata rotacio de la tamburoj.
Tiuj ĉi troviĝis en la anguloj ; ili estis partigitaj en trionojn kaj adaptiĝis al la anguloj, ĉiu kun dekora motivo kiu alterne aperis.

La muroj de tiu stranga ĉambro prezentis neniun preneblon al la paciento ĉar, krom la tre fortika dekora motivo, nur ornamis ilin speguloj.
Tiuj ĉi estis sufiĉe dikaj por nenion timi de l' kolerego de la kompatindulo nudmane kaj nudpiede tien ĵetita.

Neniu meblaro.
La plafono estis lumigita.
Inĝenia elektra varmiginstalaĵo, imitita post tiam, ebligis laŭvole plivarmigi la murojn kaj tiel doni al la ĉambro la deziratan etoson…

Mi volas listigi ĉiujn precizajn detalojn de tute natura invento, kiu per kelkaj pentritaj branĉoj, donis supernaturan iluzion de ekvatora arbaro sub la prema varmego de la tagmeza suno.

Tion mi faras, por ke neniu dubu pri la nuna kvieteco de mia cerbo ; por ke neniu rajtu diri : "Tiu viro freneziĝis !" aŭ "Tiu viro mensogas !" aŭ "Tiu viro nin rigardas kiel stultulojn !" (*)

Se mi estus simple rakontinta la eventojn tiele :
"Malsuprenirintaj funde de kelo, ni renkontis ekvatoran arbaron preme varmigita de la tagmeza suno ", mi havintus reagon de stulta mirego.

Sed mi tute ne serĉas iun reagon : skribante tiujn liniojn, mi celas nur rakonti tion, kio precize okazis al vicgrafo de Chagny kaj mi dum terura aventuro, kiu dum momento okupis la justicon de tiu ĉi lando.



Mi daŭrigas nun tiun rakonton, en la momento kiam mi interrompis ĝin.

Kiam lumiĝis la plafono kaj la arbaro ĉirkaŭ ni, la mirego de la vicgrafo superis ĉion imageblan.

La vidaĵo de tiu netrairebla arbaro, kies trunkoj kaj sennombraj branĉoj ĝis senfino ĉirkaŭpremis nin, ĵetis lin en teruran konsternon.

Li frotis sian frunton, kvazaŭ forpelante halucinon, kaj liaj okuloj palpebrumis kiel okuloj penantaj retrovi la realon tuj post vekiĝo.
Dum momento li eĉ ĉesis aŭskulti !

Mi jam diris, ke tute ne mirigis min la apero de tiu arbaro.
Tial mi aŭskultis tion, kio okazis rilate al ni en la apuda ĉambro.

Fine la dekoro, kiun mia penso jam forigis, allogis mian atenton malpli ol la spegulo kiu estigis ĝin.

Tiu spegulo estis kelkloke rompita.

Jes, ĝi estis difektita ; iu sukcesis fari "stelon" en la spegulo malgraŭ ties solideco. Tio pruvis al mi sen ia dubo, ke la torturĉambro, kie ni troviĝis, jam estis uzita !

Iu kompatindulo, kies piedoj kaj manoj estis malpli nudaj ol la kondamnitoj de la rozkoloraj horoj de Mazenderan certe falis en tiu "mortigan iluzion".

Freneza pro kolerego li estis batinta tiujn spegulojn, kiuj malgraŭ siaj etaj "vundoj" tamen daŭre spegulis lian agonion !

Kaj la arbobranĉo, kie li ĉesigis sian suferegon, estis tiel metita, ke antaŭ ol morti – lasta konsolo – li vidis mil pendumantojn samtempe svingiĝi kun li !

Jes ja, tute certe! Jozef Beket iam troviĝis tie ! …

Ĉu ankaŭ ni mortos same kiel li ? …

Tion mi ne opiniis, ĉar mi sciis, ke restos por ni kelkaj horoj, kiujn mi uzos pli efike ol tio eblis al Jozef Buket.

Ĉu mi ne bonege sciis pri la plejmulto el la "trukoj" de Erik ?
Mi nepre uzu mian scion en tiu okazo…

Unue, mi tute ne plu pensis pri reiri laŭ la vojo, kiu kondukis nin al tiu malbenita ĉambro ; mi ne plu pensis pri denove movi la internan ŝtonon, kiu fermis tiun irejon. Pro tiu simpla kialo : mankis al mi la rimedo…

Ni ensaltis en la torturĉambron de tro alta loko kaj neniu meblo ebligis, ke iam ni atingos tiun elirejon, eĉ ne la branĉo el fero aŭ la ŝultroj de unu el ni kiel ŝtupo.

La nura elirebla pordo rigardis al la ĉambro Ludoviko-Filipo, kie troviĝis Erik kaj Kristina Daae.
Sed se tiu elirejo estis ordinara pordo flanke de Kristina, ĝi estis tute ne videbla por ni…
Do ni provu malfermi ĝin, ne sciante kie ĝi troviĝas ; jen nekutima afero…

Kiam mi tute certis, ke ne plu ekzistas espero por ni, flanke de Kristina Daae …
kiam mi aŭdis la monstron kunpreni, aŭ pli ĝuste, kuntreni la kompatindan junulinon el la ĉambro Ludoviko-Filipo, por ke ŝi ne ĝenu nian suferegon …
mi tuj decidis eklabori, tio estas : serĉi la trukon de la pordo.

Sed komence, mi devis kvietigi sinjoron de Chagny, kiu jam promenis en la senarbejo kvazaŭ frenezulo kun deliraj kriegoj.

Lin multe kolerigis la eroj de la konversacio inter Kristina kaj la monstro, kiujn li sukcesis aŭdi malgraŭ sia emocio.
Se al tio vi aldonos la trukon de la magia arbaro kaj la varmegon, pro kiu ŝvito ekfluis de liaj tempioj, vi facile komprenos, ke la humoro de sinjoro de Chagny iĝis iom ekzaltita.

Malgraŭ ĉiuj konsiloj mia kunulo tute ne plu estis singarda.

Li freneze iris kaj reiris, impetis al neekzistanta loko, pensante eniri aleon al la horizonto ; sed post kelkaj paŝoj li frapis sian frunton kontraŭ la respeguliĝo de arbara iluzio !

Farante tion, li kriis : "Kristina ! Kristina !" … Li svingis sian pistolon, plenforte postkriis al la monstro, vokis la Muzikanĝelon al ĝismorta duelo ; li ankaŭ insultis la iluzian arbaron.

La torturo komencis agi en tiu nescianta menso.

Kiel eble plej mi provis batali kontraŭ tio kaj plej trankvile prudentigi la vicgrafon.

Mi igis lin fingre tuŝi la spegulojn kaj arbon el fero, la branĉojn sur la tamburoj.
Mi klarigis laŭ la optikaj reguloj la tutan lum-bildaron, kiu envolvigis nin, kaj de kiu ni ne fariĝu la viktimoj, kiel vulgaraj malkleruloj !

"Ni troviĝas en ĉambro, en eta ĉambro… jen kion vi devas senĉese rediri al vi… kaj ni eliros el tiu ĉambro, kiam ni eltrovos ties pordon… Do ni serĉu ĝin ! "

Kondiĉe ke li lasos min fari, sen ĝeni min per siaj krioj kaj frenezaj promenadoj, mi promesis, ke mi eltrovos la trukon de la pordo antaŭ unu horo.

(*) Noto de la verkisto :
En la epoko kiam skribis la Perso, oni ja bone komprenas, kial li estis tiom singarda kontraŭ la nekredema spirito. Hodiaŭ kiam ĉiuj povas vidi tiajn ĉambrojn , tio estus sennecesa.


--------------------------------------------DAŬRIGOTA--------------------------------------------