Tiam li frapis iun muron de la kuvego.
Kaj eble necesas sciigi al la leganto, kiel estis konstruitaj la fundo kaj muroj de tiu giganta kavo.

Por malebligi, ke la akvo ĉirkaŭanta la konstruaĵon restu en rekta kontakto kun la muroj, kiuj subtenas la tutan teatran maŝinaron – kies tutaĵo el traboj, lignaĵaro, tolaĵoj pentritaj tempere, nepre restu protektita kontraŭ malsekeco – la arĥitekto devis ĉie konstrui duoblan kovraĵon.
La laboro koncerne tiun duoblan kovraĵon daŭris tutan jaron.

Kaj la muron de tiu unua kovraĵo frapis la Perso, dum li parolis al Raŭlo pri la Lago-domo.

Por iu sciante pri la arĥitekturo de tiu konstruaĵo, la gesto de la Perso ŝajne montris, ke la mistera domo de Erik estis konstruita ene de tiu duobla kovraĵo – kiu konsistas el unua dika muro masonita kiel palisdigo, poste unu muro el brikoj kaj dikega tavolo el cemento, kaj alia muro plurajn metrojn dika.

Aŭdinte la Person, Raŭlo ĵetis sin kontraŭ la vandon kaj atente aŭskultis.

... Sed nenion li aŭdis... krom malproksimajn paŝojn, kiuj resonis sur la planko en la altaj partoj de l' teatro.

La Perso estis refoje mallumiginta sian lanternon.
"Gardu vin!" li diris, " atentu vian manon!... nun, silentu! kaj ni denove provos eniri lian domon!"

Kaj li kuntiris lin ĝis la eta ŝtuparo, kiun ili antaŭ nelonge malsupreniris.
... Ili ree supreniris, haltis ĉiuŝtupe, esplorante la ombron kaj silenton...

Tiel denove ili troviĝis en la tria subetaĝo...

La Perso mansignis al Raŭlo, ke li genuiĝu; kaj tiamaniere, sin trenante sur la genuoj kaj per unu mano – la dua daŭre en la jam priskribita pozicio – ili alvenis kontraŭ la funda muro.

Kontraŭ tiu vando troviĝis grandega forlasita tolaĵo de la dekoro por la Reĝo de Lahore.

... Kaj tuj apud tiu dekoro staris subtenilo... Inter la dekoro kaj tiu subtenilo estis apenaŭ sufiĉe da loko por iu korpo.
... Unu korpo, kiun oni antaŭe trovis pendumita... la korpo de Jozefo Buket...

Ĉiam genuante, la Perso haltis... Li aŭskultis.

Dum momento, li ŝajnis heziti, rigardis Raŭlon kaj direktis la okulojn supren al la dua subetaĝo, kie lanterno malforte lumetis inter du tabuloj.
Kompreneble tiu brileto ĝenis la Person.

Finfine li balancis la kapon kaj decidiĝis.
Li ŝovis sin inter la subtenilon kaj la dekoron de la Reĝo de Lahore. Raŭlo tuj sekvis lin.

Per sia libera mano la Perso esplortuŝis la muron.
Tiam Raŭlo vidis lin forte premi la vandon kiel li estis preminta la muron en la tualetejo de Kristina...

... Kaj unu ŝtono renversiĝis...
En la vando estis nun truo...

Ĉifoje la Perso eltiris sian pistolon el la poŝo kaj mansignis al Raŭlo, ke li same faru. Li pafpretigis ĝin.

Kaj senhezite, daŭre genuante, li ŝovis sin en la truon, kiun la baskulinta ŝtono faris en la muro.
Raŭlo, kiu deziris trapasi unue, devis kontentiĝi sekvi lin.

Tiu truo estis tre mallarĝa.
La Perso preskaŭ tuj haltis. Raŭlo aŭdis lin palpi la ŝtonojn ĉirkaŭ li.
Tiam li denove uzis sian kovreblan lanternon, kaj kliniĝante, ekzamenis ion sube de li. Subite li mallumigis sian lanternon.

Raŭlo aŭdis lin flustre diri:
"Ni devos senbrue lasi nin fali je kelkaj metroj; demetu viajn botetojn."

Jam la Perso mem faris tion kaj donis siajn ŝuojn al Raŭlo.
Li diris:
"Metu ilin transe de la muro... Ni retrovos ilin, kiam ni revenos." (1)

Post tio, la Perso iom antaŭeniris kaj komplete returnis sin, daŭre genuante; li troviĝis tiam fronte al Raŭlo.
Li diris:
"Mi tuj pendiĝos per la manoj sur la ekstremaĵo de l' ŝtono, kaj lasos min fali en lian domon. Poste vi faros tute same kiel mi. Ne timu: mi ricevos vin en miajn brakojn."

La Perso faris ĉion kiel li diris.
Post nelonge, sube de si Raŭlo aŭdis konfuzan bruon kompreneble kaŭzitan de la falo de l' Perso.

La junulo ektremis timante, ke tiu bruo malkaŝu ilian ĉeeston.
Tamen, pli ol tiu bruo, la manko de iu ajn alia bruo terure angoris Raŭlon.

Nu! Laŭ la Perso, ili troviĝis nun inter la muroj de la Lago-domo mem, kaj oni tute ne aŭdis Kristinan!... Neniu krio!... Neniu voko!... Neniu ĝemo!... Je Dio! ... ĉu ili alvenus tro malfrue?...

Skrapante la muron de siaj genuoj, alkroĉiĝante al la ŝtono per siaj nervaj fingroj, Raŭlo siavice lasis sin fali.
Kaj tuj li sentis ĉirkaŭpremon.

"Estas mi!" diris la Perso, "silenton!"

... Kaj ili restis senmovaj kaj aŭskultis.

Neniam estis la tenebro pli opaka ĉirkaŭ ili...
Neniam la silento pli peza kaj pli terura...

Raŭlo enprofundigis la ungojn en siajn lipojn por ne kriegi:
"Kristina! ... Estas mi!... Respondu al mi se vi ne estas mortinta, Kristina!..."

Fine rekomencis la lumludo per la kovrebla lanterno.
La Perso direktis ĝiajn radiojn super iliajn kapojn, kontraŭ la muron, serĉante la truon tra kiun ili estis venintaj, sed ne plu trovis ĝin...

"Ho!" li diris, " la ŝtono mem refermiĝis!"

Kaj la lumradio malsuprenmoviĝis laŭ la muro kaj ĝis la planko.

La Perso kliniĝis kaj levprenis ion, ian fadenon, kiun li momenteton ekzamenis kaj tuj ĵetis kun hororo.

"La kaptoŝnuro de Pendjab!" li murmuris.
"Kio estas tio?" demandis Raŭlo.
"Tio... tio povus esti la ŝnuro de l' pendumito, kiun oni tiel multe serĉis..." tremetante respondis la Perso.

Kaj subite, kun nova angoro, li movis la etan ruĝan cirklon de sia lanterno sur la murojn...
Tiel – jen strangaĵo – li lumigis trunkon de arbo, kiu ŝajnis vivanta kun ties folioj... kaj ties branĉoj supreniris laŭlonge de la vando kaj malaperis en la plafonon.

Pro la eteco de la luma cirklo, komence estis malfacile ekvidi la aĵojn... oni vidis parton de branĉo... kaj folion... kaj alian... kaj apude nenion oni vidis... nur la lumradion, kiu ŝajne mem speguliĝis...

Raŭlo glitigis sian manon sur tiun "nenion", sur tiun rebrilon...
Li diris:
"Nu!... Tiu muro estas spegulo!"

"Jes, spegulo!" rediris la Perso, kun voĉo de plej profunda emocio.

Kaj li aldonis, viŝante sian ŝvitantan frunton per la mano, kiu tenis la pistolon:
"Ni falis en la torturĉambron!"


(1) Oni neniam retrovis tiujn du parojn da ŝuoj, kiuj estis demetitaj – laŭ la notoj de la Perso – precize inter la subtenilo kaj la dekoro de la Reĝo de Lahore, kie oni estis retrovinta la pendumitan korpon de Jozefo Buket. Verŝajne ilin forprenis iu maŝinisto aŭ "pordo-fermanto".

Fino de la 21a ĉapitro.

--------------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------