Mifroid elrektiĝis, malsupreniris kelkajn ŝtupojn kaj ekkriis:

"Rigardu!"

En la ruĝa lumeto de eta signallampo, malsupre de la ŝtuparo, kuŝis du pliaj korpoj.
La reĝisoro rekonis la helpantojn de Mauclair...Mifroid suben iris kaj ekzamenis ilin.

"Ili dormas profunde" li diris. "Jen tre stranga afero! Ni ne plu dubu pri la interveno en la lumiga servo de iu nekonatulo... kaj kompreneble tiu nekonatulo laboris por la forrabisto!... Sed kia stranga ideo forrabi artiston de sur la scenejo!...Jen elekto de malfacilaĵo, aŭ mi ne estas kompetentulo! ...Venigu la kuraciston de l' teatro!"

Kaj sinjoro Mifroid rediris; "Jen stranga afero!... tre stranga afero!."

Poste li turnis sin al la interno de l' eta ĉambro, parolante al homoj, kiujn nek Raŭlo nek la Perso povis ekvidi de la loko, kie ili troviĝis.

"Kion vi pensas pri ĉio tio, sinjoroj?" li demandis. "Nur vi daŭre silentas... Vi tamen certe havas iun opinion, ĉu?..."

Tiam super la plataĵo de la ŝtuparo Raŭlo kaj la Perso vidis la sinjorojn direktorojn antaŭeniri kun konsternitaj vizaĝoj – nur iliajn vizaĝojn ili vidis – kaj ili aŭdis la emociitan voĉon de Moncharmin:

"Sinjoro la komisaro, ĉi tie okazas aferoj, kiujn ni ne povas kompreni."
Kaj malaperis la du vizaĝoj.

"Dankon pro la informo, sinjoroj!", mokeme respondis Mifroid.

Sed la reĝisoro, kun la mentono en sia dekstra mankavo, tiam profunde pripensante, diris:
"Ne la unuan fojon Mauclair endormiĝas en la teatro. Mi memoras, ke iun vesperon, mi trovis lin ronkantan en la "niĉo" kaj apud lia tabakujo."

"Ĉu antaŭ longe?" demandis Mifroid, dum li trozorgeme viŝis la okulvitrojn de sia nazumo – ĉar sinjoro la komisaro estis miopa, kiel okazas ankaŭ al la plej belaj okuloj en la mondo.

"Fakte... " respondis la reĝisoro, "ne antaŭ tre longe... Nu!...Tio okazis tiun vesperon... certe... tiun vesperon, kiam ... vi ja scias, sinjoro la komisaro, kiam sinjorino Karlota eligis sian faman kvakon!..."

"Ĉu vere tiun vesperon, kiam s-ino Karlota eligis sian kvakon?!..."

Kaj, remetinte sian nazumon kun brilpuraj okulvitroj, Mifroid fikse rigardis la reĝisoron tre atente, kvazaŭ li volus eniri liajn pensojn.

"Ĉu do Mauclair snufas tabakon?..." li demandis kvazaŭneglekte.

"Jes ja, sinjoro la komisaro... Kaj jen ĝuste lia tabakujo sur tiu tabuleto...Ho! li multe snufas!..."
"Ankaŭ mi!" diris Mifroid, kiu enpoŝigis la tabakujon.

Dum neniu suspektis ilian ĉeeston, Raŭlo kaj la Perso vidis maŝinistojn forpreni la korpojn.La komisaro sekvis ilin, kaj ĉiuj ree supreniris. Kelkajn momentojn, oni plu aŭdis iliajn paŝojn resoni sur la scenejo.

Kiam ili estis solaj, la Perso signis al Raŭlo, ke li restariĝu. Tiu ĉi obeis lin. Sed ĉar li ne samtempe relevis sian manon antaŭ la okulojn, pretan pafi – kiel la Perso mem faris – tiu ĉi lasta petis, ke li denove kaj daŭre konservu tiun pozicion, kio ajn okazu.

"Sed tio senutile lacigas mian manon" flustris Raŭlo, "kaj se mi pafos, mi ne plu fidos min!"
"Nu, ŝanĝu manon por teni vian armilon" li konsilis.
"Mi ne scipovas pafi per la maldekstra mano."

Tiam la Perso respondis per tiu stranga deklaro, kiu evidente ne helpis klarigi la situacion en la konfuza cerbo de la junulo :

"Ne temas pri pafi dekstra- aŭ maldekstramane; necesas, ke unu el viaj manoj estu metita kvazaŭ ĝi tuj premos la ĉanon de pistolo, kun via brako duone refaldita. Koncerne la pistolon mem, nu, vi povas enpoŝigi ĝin."

Kaj li aldonis :
"Tio estu konsentita, aŭ mi nenion plu garantias! Jen afero pri vivo kaj morto. Nun, silentu kaj sekvu min!"

Ili troviĝis tiam en la dua subetaĝo.

Tie kaj tie ĉi, danke al la lumeto de kelkaj senmovaj lampetoj en ties vitraj karceroj, Raŭlo povis nur duonvidi malgrandegan parton de tiu ekstravaganca abismo, sublima kaj infana, amuza kiel skatolo de Ginjolo, timiga kiel faŭko – tiaj estas la subetaĝoj de l' Operejo.

En la nombro de kvin, ili estas grandegaj. Ili kopias ĉiujn scenejoplanojn kun ties klappordoj kaj dekor-klappordoj. Nur ĝiajn malplenajn partojn anstataŭis reloj. Transversaj trabaroj subportas la klappordojn kaj dekor-klappordojn. Sur ties apogiloj el giso aŭ ŝtono, sur apogtrabo aŭ "klakĉapelo", fostoj estigas arojn da traboj, kiuj ebligas liberan pasejon al la "glorkronoj" kaj aliaj artifikaĵoj kaj trukoj. Kelkan stabilecon oni donas al tiuj instalaĵoj kunligante ilin per kroĉiloj laŭbezone.

Troviĝas multegaj vinĉoj, tamburoj kaj kontraŭpezoj en la subetaĝoj. Ili servas por ŝanĝi la grandajn dekorojn, por fari la "videblajn dekorŝanĝojn"*, por okazigi la subitan malaperon de la feaj personoj.

Sinjoroj X., Y, Z, kiuj skribis tre interesan memuaron pri la verko de Garnier, tion asertis: en la subetaĝoj senfortuloj iĝas belaj kavaliroj, kaj hidaj sorĉistinoj iĝas feinoj disradiante la junecon. Satano venas el la subetaĝo, kien li same enprofundiĝas. El tie eliras la inferaj lumoj, kaj tie lokiĝas la ĥoro de l' demonoj.

... Kaj tie iradas la fantomoj kvazaŭ en sia hejmo...

Raŭlo sekvis la Person kaj obeis laŭlitere liajn admonojn sen provi kompreni la gestojn, kiujn li postulis ... dirante al si, ke nur li ankoraŭ ebligis esperi. ...

Kion li farus sen sia akompananto en tiu konsterna labirinto? Je ĉiu paŝo, ĉu li ne estus haltigita de tiu nekredebla interplekto de traboj kaj ŝnuregoj? Ĉu li ne estus kaptita en tiu grandega araneaĵo sen povi liberiĝi?

Kaj se li sukcese trapasis tiun plektaĵon el fadenoj kaj kontraŭmasoj, kiu senfine reaperis antaŭ li, ĉu li ne riskus fali en unu el tiuj truoj, kiuj iam kaj iam malfermiĝis sub liaj piedoj, kaj kies malluman fundon ne ekvidis la okuloj?!

... Ili malsupreniris... daŭre malsupreniris...

Ili troviĝis nun en la tria subetaĝo. Kaj daŭre lumis sur ilia irado iu malproksima lampeto...

Ju pli ili suben iris, des pli la Perso ŝajnis singarda... Li senĉese turnis sin al Raŭlo por daŭre admoni, ke li taŭge kondutu, montrante kiel li mem tenis sian pugnon, nun sen armilo, ĉiam pretan pafi kvazaŭ li portus pistolon.

Subite fortega voĉo ŝtonigis ilin. Iu kriis super ili.
"Sur la scenejon tuj alvenu ĉiuj "pordo-fermantoj"! ... Ilin petas la polica komisaro!"

... Aŭdiĝis paŝoj, kaj ombroj moviĝis en la ombro.
La Perso estis altirinta Raŭlon malantaŭ subtenilon...
Ili vidis preterpasi apud kaj super ilin olduloj kurbigitaj pro la jaroj kaj la antaŭa ŝarĝo de operaj dekoroj. Iuj povis apenaŭ paŝi... aliaj aŭtomate serĉis fermotajn pordojn...

* "videbla dekorŝanĝo" : tiam oni ŝanĝas la dekoron antaŭ la spektantoj sen mallevi la kurtenon (franclingve : "changement à vue").