"Eniru!" ordonis la Perso.

Eniris viro kun longa mantelego, same vestita per ĉapo el astrakano.

Li salutis kaj eltiris el sia mantelo skatolon belege cizelitan. Li metis ĝin sur la tualetotablon, refoje salutis kaj aliris la pordon.

"Ĉu iu vidis vin eniri, Darius?"
"Ne, via moŝto."
"Neniu vidu vin eliri."

La servisto singarde ekrigardis en la koridoron kaj tuj malaperis.

"Sinjoro," diris Raŭlo, "ion mi pripensas : oni povus nin facile surprizi tie ĉi, kaj kompreneble tio ĝenus. Tre baldaŭ la komisaro venos traserĉi tiun tualetejon."
"Nu!... Ne la komisaron oni timu!"

La Perso malfermis la skatolon. Enestis du longaj pistoloj belege desegnitaj kaj ornamitaj.

"Tuj post la forrabo de Kristina Daae, mi sciigis mian serviston, ke li alportu tiujn ĉi armilojn, sinjoro. Ilin mi konas de longe : pli fidindaj ne ekzistas."
"Ĉu vi volas dueli?" demandis la juna viro, mirante pro tiu alportita armilaro.
"Fakte jes : ni iras batali en duelo, sinjoro" respondis la aliulo dum li ekzamenis la prajmon de siaj pistoloj. "Kaj kia duelo!"

Post tio li prezentis pistolon al Raŭlo kaj reparolis:
"Du kontraŭ unu ni batalos en duelo, sed estu preta je ĉio malbona, sinjoro, ĉar mi ne kaŝas antaŭ vi, ke ni alfrontos la plej teruran kontraŭulon imageblan. Sed vi amas Kristinan Daae, ĉu ne?"
"Mi?!... Ĉu mi amas ŝin, sinjoro?! ... Tamen, ĉar vi mem ne amas ŝin, bonvolu klarigi kial vi pretas riski vian vivon por ŝi? ... Ĉu do Erikon vi tiom malamas?"
"Ne, sinjoro," triste respondis la Perso, "lin mi ne malamas. Se mi malamus lin, jam de longe li ne plu suferigus."
"Ĉu vin li suferigas?"
"La malbonon, kion li faris al mi, jam mi pardonis..."

"Estas ja eksterordinare aŭdi vin paroli pri tiu homo!" reparolis la juna viro. " Vi insulte nomas lin monstro, kaj parolas pri liaj krimoj. Li suferigis vin, kaj mi retrovas ĉe vi tiun nekredeblan kompaton, kiu malesperigis min ĉe Kristina Daae mem!..."

La Perso ne respondis. Li estis preninta tabureton. Tiun li metis apud la muron en la kontraŭa flanko de la granda spegulo, kiu kovris la tutan parton aliflanke.
Poste, li grimpis sur la tabureton; kun sia nazo kontraŭ la papero, per kiu oni tapetis la muron, li ŝajne serĉis ion.

"Nu, sinjoro!" diris Raŭlo bolante pro senpacienco, "mi atendas vin! Ni ekiru!"
"Kien ni iru?" demandis la aliulo sen deturni la kapon.
"Nu! renkonte al la monstro! Ni malsupreniru! Ĉu vi ne diris al mi, ke vi havas taŭgan rimedon?"
"Tiun mi serĉas."

Kaj la Perso ĉiam esplore movis sian nazon laŭ la muro.

"Ha!" subite ekkriis la viro kun ĉapo. "Jen tie!"
Ie super sia kapo, per unu fingro li surpremis angulon de la tapetdesegnaĵo.
Li turnis sin kaj desaltis de l' tabureto.

"Post duonminuto ni troviĝos sur lia vojo," li diris.
Kaj trairinte la tutan tualetejon, li esplortuŝis la grandan spegulon.

"Nu, ĝi ankoraŭ rezistas," li flustris.
"Ho! Ni eliros do tra la spegulo!...Kiel Kristina!..." diris Raŭlo.
"Ĉu vi sciis, ke Kristina Daae eliris per tiu spegulo?"
"Antaŭ mi, sinjoro!... Mi kaŝiĝis sub la kurteno de la tualeta kabineto, kaj mi vidis ŝin malaperi ne per la spegulo sed en la spegulon!"

"Kaj kion vi faris?"
"Sinjoro, mi kredis je trompo de miaj sensoj! je frenezeco! je sonĝo!"
"... je iu nova fantazio de l' fantomo!" ridaĉis la Perso. "Ha! sinjoro de Chagny," li plu diris kun sia mano daŭre sur la spegulo.... "la ĉielo volu, ke ni alfrontus fantomon! Ni povus lasi niajn pistolojn en ties skatolo!... Bonvolu demeti vian ĉapelon... jen... kaj nun kiel eble plej refermu vian frakon sur la brustotolaĵo... kiel mi... malaltigu la refaldojn... la kolumon malfaldu... Kiel eble plej ni iĝu nevideblaj..."

Li reparolis post mallonga silento dum li surpremis la spegulon.
"Malrapide efikas la elklikiĝo de la kontraŭmaso, kiam oni agas sur la risorto ene de la tualetejo. Tute ne samas, kiam mi staras malantaŭ la muro kaj povas rekte agi sur la kontraŭmaso. Tiam la spegulo turniĝas kaj estas rapidege kunprenita..."
"Kiu kontraŭmaso?" demandis Raŭlo.
"Nu tiu, kiu igas tiun tutan flankon de la muro leviĝi sur ties pivoto! Vi ja imagas, ke ĝi ne moviĝas mem kvazaŭ sorĉe!"

Kaj la Perso, tirante Raŭlon kontraŭ si per unu mano, daŭre surpremis la spegulon per la alia (kiu tenis la pistolon).

"Post momento, se vi bone atentas, vi ekvidos la spegulon leviĝi je kelkaj milimetroj kaj moviĝi je kelkaj pliaj milimetroj demaldekstre dekstren. Tiam ĝi troviĝos sur pivoto kaj rotacios. Neniam oni imagus, kion ebligas kontraŭmaso! Per sia eta fingro infano povus movi domon... Kiam eĉ tre peza murparto estas kuntirita sur ties pivoton per kontraŭmaso, se bone ekvilibrita ĝi ne pezas pli ol turbo sur ties pinto."

"Ĝi ne rotacias!" malpacience diris Raŭlo.
"Nu! Iomete atendu! Vi havas tempon por malpacienciĝi, sinjoro!... Kompreneble la meĥanismo rustiĝis, aŭ fuŝas la risorto."

Zorgo ekaperis sur la frunto de l' Perso.
"Aŭ ĉu eble okazis alia afero?..." li diris.
"Kio do, sinjoro?"
"Eble li simple tranĉis la ŝnuron de l' kontraŭmaso kaj senmovigis la tutan meĥanismon..."

"Ĉu li mem montris tion al vi?"
"Ne! Mi serĉis malantaŭ li kaj post liaj misteraj malaperoj, kaj mi fine trovis. Ho! Tio estas la plej simpla meĥanismo de sekretaj pordoj. Temas pri meĥanismo tiel malnova kiel la sanktaj palacoj de centoporda Tebo* , kiel la tronĉambro de Ekbatano** aŭ la salono de l' tripiedo*** en Delfo..."

"Ĝi ne turniĝas!... Kaj kio pri Kristina, sinjoro?!... Kristina!..."
Malvarme la Perso diris:
"Ni faros ĉion, kion homo povas fari!... sed li mem povus haltigi nin ekde la unuaj paŝoj!"
"Nu, ĉu li estas la estro de tiuj muroj?"
"Li estras la murojn, la pordojn, la klapopordojn! Ĉe ni, oni nomis lin per vorto, kiu volas diri : la amaroto de klappordoj. "

"Tiel Kristina parolis pri li... kun la sama mistero, kaj atribuante al li tiun saman potencon... Sed ĉio tio ŝajnas al mi eksterordinara!... Kial tiuj muroj obeas nur lin? li tamen ne konstruis ilin, ĉu?!"
"Jes ja, sinjoro!"

Dum Raŭlo mirfrapite rigardis lin, la Perso montris la spegulon kaj mansignis, ke li silentu.

Okazis kvazaŭ tremanta rebrilo. Ilia duopa bildo malklariĝis kiel tremetanta ondo kaj ĉio denove senmoviĝis.
"Vi ja vidas, sinjoro, ke ĝi ne rotacias! Ni iru alian vojon!"
"Ĉi-vespere ne ekzistas alia!" asertis la Perso kun strange malgaja voĉo.

"Kaj nun atentu! Estu preta tuj pafi!"
Li mem levis sian pistolon fronte al la spegulo. Raŭlo imitis lian geston.
Per sia libera brako la Perso tiris al sia brusto la junan viron.

Subite la spegulo rotaciis kun blindiga interkruciĝo de lumradioj. Ĝi turniĝis kiel unu el tiuj rulantaj pordoj kun apartaĵoj, kiuj rigardas al publikaj salonoj...
Ĝi rotaciis kunportante Raŭlon kaj la Person per ties nerezistebla movo, kaj abrupte ĵetis ilin de forta lumo al plej profunda mallumo.

Fino de la 20a ĉapitro.

* Tebo : ĉefurbo de la antikva Egiptio.
eo.wikipedia.org/wiki/Tebo_(Egiptio)
** Ekbatano : ĉefurbo de Medujo dum la antikva epoko.
eo.wikipedia.org/wiki/Ekbatano
*** la tripiedo : temas pri la tripiedo de la Pitia (aŭ Pizia) de Delfo fama pro siaj orakloj. eo.wikipedia.org/wiki/Pizia ---------------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------------------