Ĉifoje Raŭl kaj Kristina samtempe rigardis returne.

"Estas iu, kiu suferas !", diris Raŭl, "...eble iu vundita… Ĉu vi aŭdis ?"

"Mi ne povus diri", konfesis Kristina. "Eĉ kiam li ne ĉeestas, miaj oreloj estas plenaj de liaj vespiroj… Tamen, se vi mem aŭdis..."

Ili stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Sur la vastega tegmento el plumbo ili estis tute solaj.
Ili residiĝis kaj Raŭl demandis :
"Kiel vi vidis lin unuafoje ?"

"Jam de tri monatoj lin mi aŭdis sed ne vidis. La unuan fojon, kiam mi « aŭdis » lin, mi kredis samkiel vi, ke tiu adorinda voĉo, kiu subite ekkantis apud mi, troviĝis en iu proksima ĉambro ; sed mia tualetejo estas tre izolita, Raŭl, kiel vi ja scias. Neeblis al mi trovi la voĉon ekster mia ĉambro, kie ĝi daŭre restis.

"Kaj ĝi ne nur kantis sed ankaŭ parolis al mi : ĝi respondis miajn demandojn kiel vera homvoĉo kun tiu malsameco, ke ĝi estis bela kiel anĝelvoĉo.
Kiel klarigi tiel nekredeblan fenomenon ?

"Mi neniam ĉesis sonĝi pri « la Muzikanĝelo », kiun mia kompatinda patro promesis sendi al mi tuj post sia morto.
Pri tiu infanaĵo, mi aŭdacis paroli al vi, Raŭl, ĉar vi konis mian patron. Li amis vin, kaj – samtempe kiel mi, kiam vi estis etulo – ankaŭ vi kredis je « la Muzikanĝelo » . Tial mi estas ja certa, ke vi nek ridetos nek mokos min.

"Amiko mia, mi konservis la teneran kaj kredeman animon de l' eta Lotte, kaj ĝin ne forprenus de mi la kunrestado kun panjo Valerius! Tiun etan kaj tute blankan animon mi portis inter miaj naivaj manoj, kaj naive prezentis kaj donis al la virvoĉo, kredante donaci ĝin al l' anĝelo !

"Pri tio certe iom kulpis ankaŭ mia adopta patrino.
Ŝi estis la unua, kiu diris :
"Tiu certe estas la anĝelo ! Fakte vi ja povas pridemandi ĝin..."

"Tion mi faris kaj la virvoĉo respondis al mi, ke fakte ĝi estas la anĝelvoĉo, kiun mi atendis,… kiun mia mortonta patro promesis al mi.
De tiu momento estiĝis granda intimeco inter la voĉo kaj mi, kaj mi havis al ĝi plenan konfidon.
Tiu diris, ke ĝi malsuprenvenis sur la teron por ĝuigi al mi la supremajn ĝojojn de l' arto eterna, kaj petis permeson por fari al mi muzikkursojn ĉiutage.

"Kun arda fervoro mi konsentis kaj mankis neniun el la rendevuoj, kiujn ĝi aranĝis kun mi, ekde la unua horo en mia tualetejo, kiam tiu parto de l' Operejo estis tute senhoma.
Kiel preskribi al vi, kiaj estis tiuj kursoj ?
Eĉ vi mem, kiu aŭdis la voĉon, ne povus tion imagi !..."

"Kompreneble ne ! Tion mi ne povus imagi", asertis la juna viro. "Kian akompanaĵon vi havis ?"

"Muzikon, kiun mi ne konis. Ĝi sonis malantaŭ la muro kaj senkompare ĝuste !… Kaj, amiko mia, ŝajnis kvazaŭ la voĉo precize scius kiagrade en la lernado mia mortinta patro lasis min, kaj kiun simplan metodon li uzis… Tiel memorante – aŭ pli ĝuste : mia voĉorgano rememorigante al mi – ĉiujn pasintajn kursojn, kaj samtempe profitante ilin kaj la nuntempajn, mi faris admirindajn progresojn. Fakte tiel multajn, ke en aliaj cirkonstancoj tiuj postulus jarojn !…

"Komprenu, ke mi estas sufiĉe delikata, amiko mia, ke mia voĉo komence estis ne tre tipa.
Tiel la basaj voĉkordoj estis nature malmulte evoluintaj. La akutaj sonoj estis iom malagrablaj kaj la meza registro obtuza.
Kontraŭ ĉiuj tiuj malperfektaĵoj mia patro batalis kaj momente triumfis. Tiujn mankojn la Voĉo definitive venkis.

"Iom post iom mi ampleksigis la sonojn en tian gradon, kian mia pasinta malforto ne ebligis al mi esperi.
Mi lernis doni al mia spiro la plej larĝan aervolumenon. Sed la Voĉo precipe konfidis la sekreton por disvolvi mian brustvoĉon al voĉo de sopranino.
Fine ĝi volvis ĉion tion per la fervoro de l' inspiriĝo ; ĝi vekis en mi vivon ardan, voran, subliman.

"Kiam aŭdiĝis la Voĉo, tiu ĉi havis la kapablecon por levi min al ĝi. Tiu metis min unisone kun sia belega impeto. La animo de la voĉo loĝis en mia buŝo kaj blovis en ĝin harmonion !

"Post kelkaj semajnoj mi ne plu rekonis min kiam mi kantis !… De tio mi eĉ sentis min timigita…
Dum momento mi timis, ke tie sin kaŝis iu sorĉo ; sed panjo Valerius kvietigis min. Ŝi sciis, ke mi estas tro simpla fraŭlino por sin endanĝerigi pro demono, ŝi diris.

"Miaj progresoj restis sekretaj inter la Voĉo, panjo Valerius kaj mi, laŭ la ordono de la Voĉo mem.
Strange, ekster la tualetejo mi kantis per mia ĉiutaga voĉo kaj neniu ekrimarkis ion. Mi faris ĉion, kion la Voĉo deziris.
Ĝi diris : "Necesas atendi… Vi vidos ! Ni mirigos Parizon !"

"Tiam, Raŭl, iun vesperon mi ekvidis vin en la spektaklejo.
Mia ĝojo estis tiel granda, ke, enirante la tualetejon, mi eĉ ne pensis kaŝi ĝin.
Por nia malfeliĉo, la Voĉo jam ĉeestis kaj tuj komprenis laŭ mia mieno, ke okazis io nova. Ĝi demandis al mi "kio okazis" kaj mi ne vidis maloportunaĵon je rakonti nian teneran historion nek kaŝi al ĝi la lokon, kiun vi okupas en mia koro.

"En tiu momento la Voĉo silentis. Mi vokis ĝin : tiu ne respondis ; mi petegis : vane… Mi sentis frenezan timegon, ke ĝi foriris por ĉiam !… Dio volu tion, amiko mia !…

"Mi reiris hejmen tiun vesperon kun malespera spiritostato.
Mi ĵetis min sur la kolon de panjo Valerius dirante :
"Sciu ! La Voĉo foriris ! Ĝi eble neniam plu revenos !"
Ŝi estis tiel timigita kiel mi, kaj petis de mi klarigojn. Ĉion mi rakontis.
Ŝi diris al mi : "Nu, kompreneble ! La Voĉo estas ĵaluza !"

"Tio igis min pripensi, amiko mia, ke mi amas vin..."

---------------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------