"Eble tio estis li ?" li finfine diris.

Ŝi levis la ŝultrojn sed tute ne aspektis trankviliĝinta.

"Ne ! Ne ! Tiuj estis la « klappordistoj » ! ... Necesas, ke la klappordistoj faru ion, ĉu ne ?… Ili senkaŭze malfermas kaj fermas la klappordojn… Same kiel la pordistoj : ili devas ja pasigi la tempon..."
"Se tamen estis li, Kristina ?"
"Sed ne ! Ne ! Li enfermiĝis ! Li laboras !"
"Ĉu vere li laboras ?"
"Jes, li ne povas malfermi kaj fermi la klappordojn kaj samtempe labori… Ni estas do trankvilaj."

Ŝi tremetis dirante tion.

"Nu, super kio li laboras ?"
"Ho ! Super io terura !… Tiel ni estas trankvilaj !… Kiam li laboras super tio, li vidas nenion. Li ne manĝas, ne trinkas, ne spiras… dum tagoj kaj noktoj… Li estas vivanta mortinto kaj ne havas tempon por amuziĝi per la klappordoj."

Ŝi plu tremetis kaj kliniĝis por aŭskulti proksime al la klappordo… Raoul lasis ŝin fari kaj paroli. Li silentis. Nun li timis, ke la tono de sia voĉo igos ŝin pripensi kaj abrupte haltigos la sinsekvon de ŝiaj konfidencoj.

Ŝi ne lasis lin kaj daŭre tenis lin en la brakoj…
Siavice ŝi flustris :
"Se tamen estis li ?"
Raoul timide demandis :
"Ĉu vi timas lin ?"
Ŝi respondis :
"Ne ! Ne !... "

Tute nevole la juna viro ŝajnigis sin kompati al ŝi, kiel oni faras kun impresebla estulo ankoraŭ turmentata de ĵusa sonĝo.
Li ŝajnis diri : "Ĉar vi ja scias, ke tie ĉi mi estas !" Kaj lia gesto nevole estis minaca. Tiam Kristina rigardis lin kun miro, kiel fenomenon de kuraĝo kaj virto ; en sia penso ŝi ŝajne taksis je ties ĝusta valoro tiom da nenecesa kaj aŭdaca kavalireco.

La kompatindan Raoul-on ŝi kisis kiel fratino, kiu – pro atako de tenereco – lin rekompensus ĉar li pugnigis sian manon, kiel farus frato por defendi ŝin kontraŭ la ĉiam eblaj danĝeroj de la vivo.

Raoul komprenis kaj ruĝiĝis de honto. Li sentis sin tiel malforta kiel ŝi.
Li diris al si :
"Ŝi asertas, ke ŝi ne timas sed tremetante ŝi forigas nin de la klappordo."

Tio estis la vero.

La postan tagon kaj la sekvajn ili iris loĝigi siajn strangajn kaj ĉastajn amojn preskaŭ en la subtegmento, tre malproksime de la klappordoj. La maltrankviliĝo plu kreskis samtempe, kiam pasis la horoj.

Iun posttagmezon ŝi alvenis tre malfrue, kun la vizaĝo tiom pala kaj la okuloj tiom plorruĝaj pro iu certa malespero, ke Raoul findecidiĝis konsenti ĉiujn ekstremojn. Ekzemple : ke li diru al ŝi, ke li "foriros al la Norda Poluso nur se ŝi malkaŝos la sekreton pri la virvoĉo."

"Silentu ! Je Dio silentu !… Kio se li aŭdus vin, kompatinda Raoul ?"
Kaj la okuloj de la fraŭlino ĉirkaŭrigardis kun konfuzo.

"Mi forprenos vin de lia potenco ; tion mi promesas al vi, Kristina ! Kaj necesas, ke vi ne plu pensu pri li."
"Ĉu eblas ?"

Ŝi permesis al si tiun dubon, kiu estis kuraĝigo ; la junan viron ŝi kuntiris ĝis la lasta etaĝo de la teatro. « Plejalte », kie oni troviĝas vere tre malproksime de la klappordoj.

"Mi kaŝos vin en iu loko nekonata de la mondo, kie li ne venos serĉi vin. Vi estos savita kaj tiam mi foriros ĉar vi promesis neniam edziniĝi..."

Kristina ĵetis sin sur la manojn de Raoul kaj premis ilin kun nekredebla emocio.
Sed denove malkvieta, ŝi turnis la kapon.

"Pli alten !" ŝi nur diris. "Ankoraŭ pli alten !…" kaj ŝi kuntiris lin ĝis la supro.
Li penis sekvi ŝin. Ili baldaŭ troviĝis sub la tegmento en la labirinto de la ĉarpentaĵo. Ili ŝoviĝis inter apogarkoj, ĉevronoj, subtenaj traboj, solivoj kaj multnombraj diversaj traboj… Ili kuradis de trabo al trabo, kvazaŭ en arbaro ili kuradus de arbo al arbo kun impona trunko.

Sed malgraŭ, ke ŝi singarde ĉiumomente rigardis malantaŭ si, Kristina ne vidis tiun ombron, kiu sekvis ŝin kvazaŭ ŝia propra ombro, kiu haltis kun ŝi, plu iris kiam ŝi plu iris, kaj ne faris pli da bruo ol farus ombro.

Raoul nenion ekvidis ĉar, kiam Kristina troviĝis antaŭ li, interesis lin nenio, kio okazis malantaŭe.

-----------------------------------------DAŬRIGOTA------------------------------------------------