LA FANTOMO DE L’ OPEREJO (40)

ĈAPITRO X : EN LA MASKOBALO

La kotmakulita koverto ne havis poŝtmarkon. « Por Sinjoro Raoul de Chagny » kaj la adreso krajone skribita. La letero estis certe ĵetita kun la espero, ke iu vojiranto levos la bileton kaj portos ĝin al la adresato. Kaj tio okazis. La leteron iu trovis sur trotuaro de la Operejoplaco.
Raoul ĝin febre relegis.

Li ne bezonis pli, por ke renaskiĝu lia espero. La nigran bildon, kiun li momente faris al si de Kristina forgesanta ŝiajn devojn, anstataŭis la unua bildo, kiun li havis de povra infano senkulpa viktimo de malprudento kaj de tro granda sentemo. Kiagrade ŝi estis nun vere viktimo ? Kiu malliberigis ŝin ? En kian abismon iu kuntrenis ŝin ? Tion li demandis sin kun kruela angoro ; sed tiu doloro mem ŝajnis al li eltenebla kontraŭ la deliro, kiun li sentis je la ideo de hipokrita kaj mensoga Kristina ! Kio okazis ? Kiun influon ŝi suferis ? Kiu monstro ravis ŝin kaj per kiuj rimedoj ?

… Nu, per kiuj rimedoj, se ne per tiuj de la muziko? Jes ja, ju pli li pripensis, des pli li certiĝis, ke li malkovros la veron ie sur tiu flanko. Ĉu forgesi per kiu voĉtono ŝi sciigis al li en Perros, ke ŝi ricevis la viziton de la ĉiela sendito ? Kaj ĉu la historio de Kristina dum la lastaj tagoj ne devus helpi lin klarigi la tenebrojn, kie li baraktis ? Ĉu li ignoris la malesperon, kiun ŝi travivis post la morto de ŝia patro kaj la abomenon, kiun ŝi sentis tiam pri ĉiuj aferoj koncerne la vivon kaj eĉ ŝian arton ? En la Konservatorio ŝi pasis kiel povra kaj senanima kantomaŝino. Kaj subite ŝi vekiĝis kvazaŭ sub la inspiro de dia interveno. Venis la Muzikanĝelo ! Ŝi kantas Margaritan de Faŭsto kaj triumfas !

... La Muzikanĝelo !... Nu, kiu, kiu do ŝajnigis sin kiel tiu mirinda feo en ŝiaj okuloj ? … Kiu do – informita pri la legendo kara al la maljuna Daae – kiu uzas ĝin tiel, ke la fraŭlino estu inter liaj manoj kvazaŭ sendefenda ilo, kiun li vibrigas laŭplaĉe ?

Kaj Raoul pripensis, ke tia aventuro ne estas ja escepta. Li memoris, kio okazis al la princino Belmonte, kies edzo ĵus forpasis, kaj kies malespero fariĝis stuporo… De unu monato la princino ne plu povis paroli nek plori. Tiu fizika kaj morala apatio ĉiutage pli kaj pli gravis, kaj el la malfortiĝo de la menso iom post iom rezultis la nenieco de la vivo. Ĉiuvespere oni alportis la malsanulinon en ŝiajn ĝardenojn ; sed ŝajne ŝi eĉ ne komprenis, kie ŝi troviĝas ! Raff, la plej granda kantisto en Germanio, kiu vojaĝis tra Napolo, deziris viziti tiujn ĝardenojn famaj pro ties beleco. Unu el la servistinoj de la princino petis, ke la fama artisto kantu sen montri sin proksime al la bosko, kie ŝi kuŝis. Raff konsentis kaj kantis simplan arion, kiun la princino jam aŭdis el la buŝo de ŝia edzo dum la unuaj tagoj de ilia geedzeco. Tiu ario estis esprimplena kaj kortuŝa. La melodio, la teksto, la admirinda voĉo de l’ artisto : ĉio kuniĝis por profunde emocii la animon de la princino. La larmoj elspruĉis el ŝiaj okuloj… Ŝi ploris, estis savita, kaj restis konvinkita, ke ŝia edzo malsuprenvenis el la ĉielo tiun vesperon por kanti al ŝi la arion de la pasinteco.

« Jes… Tiun vesperon !... Unu vespero, unu nura vespero… Sed tiu bela imagpovo ne eltenus kontraŭ la ripetado de l’ eksperimento ! », opiniis nun Raoul. Tiu ideala kaj plendema princino Belmonte tamen finfine malkovrus Raff-on malantaŭ lia bosko se ŝi revenus tien ĉiuvespere dum tri monatoj…

Dum tri monatoj la Muzikanĝelo faris kursojn al Kristina… Ha ! Li estis ja asidua instruisto ! … Kaj nun li promenadis kun ŝi en la Arbaro !...

Kun la fingroj kuntiriĝitaj kontraŭ la brusto, kie batadis lia ĵaluza koro, Raoul ŝiris sian karnon. Sensperta, li demandis sin kun teruro al kiu ludo la fraŭlino invitis lin dum tiu venonta maskerado ? Kaj ĝis kia grado iu knabino de l’ Operejo povos moki bonan fraŭlon tute novan por la amo ? Kia malfeliĉo!...

Raoul mense iris al la ekstremaĵoj. Li ne plu sciis, ĉu li plendu aŭ malbenu Kristinan kaj alterne plendis kaj malbenis ŝin. Trafe maltrafe li tamen kunprenis blankan duonmaskon.

Fine alvenis la rendevua horo. Kun la vizaĝo kovrita per duonmasko garnita de longa dika punto, kvazaŭ blanka pieroto, la vicgrafo kredis sin vere ridinda en tiu kostumo por romantika maskerado. Mondumano ne maskovestiĝus por iri al balo de l’ Operejo ; oni mokus lin. Unu penso konsolis la vicgrafon : neniu certe rekonos lin ! Kaj tiuj kostumo kaj duonmasko havis plian utilon : Raoul povos promeni tie « kiel en sia hejmo », tute sola, kun konfuzego en la animo kaj tristeco en la koro. Li tute ne bezonos ŝajnigi ; ne utilos, ke lia vizaĝo fariĝu masko ĉar tion ĝi surhavis !

Tiu balo estis escepta festo antaŭ la karnavaltagoj honore al la naskiĝtago de iu fama desegnisto de la pasintaj ĝojtempoj : iu imitanto de Gavarni* , kies krajono senmortigis la « ŝikajn dancantojn » kaj « la descente de la Courtille »**. Tial ĝi devis aspekti multe pli gaja, pli brua kaj pli bohemia ol la kutimaj maskobaloj. Multaj artistoj rendevuis tie, sekvitaj de tuta klientaro de pozistoj kaj lernantoj, kiuj komencis bruege festi ĉirkaŭ noktomezo.

Raoul supreniris la grandan ŝtuparon kvin minutojn antaŭ la dekdua. Li tute ne malfruiĝis por ĝui la spektaklon de la buntaj kostumoj ; tiuj amasiĝis laŭ la ŝtupoj el marmoro en unu el la plej luksaj dekoracioj en la mondo. Li ne lasis sin ĝeni de iu ĝoja maskita ulo, ne respondis al iu ŝerco, kaj forpelis la tedan familiarecon de pluraj paroj jam tro gajaj.

Trairinte la grandan dancsalonon kaj fuĝinte farandolon, kiu momente kaptis lin, li fine eniris la salonon, kiun la bileto de Kristina indikis. Tie en malvasta spaco estis homamaso, ĉar en tiu loko renkontiĝis ĉiuj, kiuj planis vespermanĝi en la Rotondo aŭ kiuj ĵus revenis post trinko de ĉampano. Estis pasia kaj ĝoja tumulto.
Raoul opiniis, ke Kristina preferas tiun ĉi interpuŝiĝon ol iun izolan lokon por ilia mistera rendevuo : oni estos tie ĉi pli bone kaŝita.

Li apogis sin kontraŭ la pordo kaj atendis. Ne longe li atendis. Iu kun nigra duonmasko preterpasis kaj rapide premis liajn fingropintojn.
Li komprenis, ke jen estas ŝi.


* Paul Gavarni (1804-1866) : franca desegnisto, akvarelisto kaj litografisto.
** « La descente de la Courtille » : unu el la tri ĉefaj paradmarŝoj de la pariza karnavalo dum la deknaŭa jarcento.

--------------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------------