LA FANTOMO DE L' OPEREJO (38)

"Sinjorino... Kie estas Kristina ? "

Kaj la maljunulino kviete respondis :
"Nu, ŝi estas kun sia « bona feo » ! "
"Kiu bona feo ?" ekkriis la kompatinda Raoul.
"Nu, la Muzikanĝelo !"

La konsternita vicgrafo falis sur seĝon. Ĉu vere estis Kristina kun la Muzikanĝelo ?!

Kaj patrino Valerius en sia lito ridetis al li, metante unu fingron sur sian buŝon por konsili, ke li silentu...
Ŝi aldonis : "Tion ne ripetu al iu !... Tion ripetu al neniu !"
"Vi povas kalkuli je mi... " respondis Raoul ne bone sciante, kion li diris, ĉar liaj ideoj pri Kristina jam tre malklaraj konfuziĝis pli kaj pli, kaj ŝajnis, ke ĉio komencis turniĝi ĉirkaŭ la ĉambro, ĉirkaŭ tiu eksterordinara bona virino kun haroj blankaj kaj okuloj de hela ĉielbluo, de malplena ĉielo...

"Vi povas kalkuli je mi..."
"Mi scias ! Mi ja scias !" ŝi diris kun feliĉa rido. "Sed venu do apud min, same kiam vi estis etulo. Donu al mi viajn manojn, same kiam vi rakontis la vivon de la eta Lotte, kiun sciigis al vi pacjo Daae. Sinjoro Raoul sciu, ke mi ŝatas vin. Kaj ankaŭ Kristina ŝatas vin !"
"… Ŝi ŝatas min", flustris la junulo, kiu malfacile kunigis sian penson ĉirkaŭ la imagipovo de panjo Valerius : la Anĝelo, pri kiu tiel strange parolis Kristina ; la kranio, kiun li ekvidis dum ia koŝmaro sur la ŝtupoj de la ĉefaltaro en Perros ; kaj ankaŭ la Fantomo de l' Operejo, kies famo venis al liaj oreloj iun vesperon, kiam li restadis proksime al maŝinistaro, kiu rememorigis la kadavran priskribon, kiun faris la penduminto antaŭ sia mistera morto.

Li demandis per mallaŭta voĉo :
"Nu, sinjorino, kial do vi kredas, ke Kristina ŝatas min ?"
"Ŝi parolis pri vi ĉiutage !"
"Ĉu vere ?!... Kaj kion ŝi diris al vi ?"
"Ŝi diris, ke vi faris al ŝi amdeklaron !"

Kaj la bona maljunulino ekridis plengorĝe, montrante ĉiujn siajn zorge konservitajn dentojn.
Terure suferante, Raoul stariĝis kun ruĝa frunto.

"Nu, kien vi iras ? … Bonvolu do sidiĝi !...Ĉu vi opinias, ke vi forlasos min tiamaniere ? … Vi koleras ĉar mi ridis ; bonvolu pardoni... Fakte, vi ne kulpas, pri kio okazis... Nenion vi sciis... Vi estas juna... kaj vi kredis, ke Kristina estas libera..."
"Ĉu Kristina fianĉiniĝis ?" demandis la kompatinda Raoul per sufokpremita voĉo.
"Sed ne ! Neee !... Vi ja scias, ke eĉ se tion ŝi dezirus, Kristina ne povus edziniĝi !..."
"Kio ? Sed mi scias nenion !... Kial do Kristina ne povus edziniĝi ?"
"Nu, pro la Muzikfeo !"
"Denove..."
"Jes, tion li malpermesas al ŝi."
"Tion li malpermesas, ĉu ? … La Muzikfeo malpermesas, ke ŝi edziniĝu?!..."

Raoul kliniĝis super panjon Valerius, kun elstara makzelo kvazaŭ mordonta ŝin. Li ne povus rigardi ŝin per pli kruelegaj okuloj. Estas momentoj, kiam la tro granda naiveco de l' spirito aspektas tiel monstra, ke ĝi fariĝas malaminda. Raoul opiniis, ke S-ino Valerius estas tro naiva.

Ŝi ne suspektis la teruran rigardon, kiu surpezis ŝin. Ŝi retrovis sian plej naturan mienon.

"Ho ! Tion li malpermesas al ŝi … sen vere malpermesi... Li simple diras, ke se ŝi edziniĝus, ŝi ne plu aŭdus lin ! Jen ĉio !... kaj li forirus por ĉiam !... Vi ja imagu : ŝi ne volas, ke la Muzikanĝelo foriru. Tio estas komprenebla."
"Jes, jes", flustre konsentis Raoul. "Tio estas ja komprenebla."
"Fakte mi kredis, ke Kristina ĉion tion diris al vi, kiam ŝi renkontis vin en Perros, kien ŝi estis irinta kun sia « bona feo »..."
"Ha ! Ha ! Ŝi estis irinta al Perros kun sia « bona feo », ĉu ?..."
"Tio estas, ke li rendevuis kun ŝi tie for en la tombejo de Perros, ĉe la tombo de Daae. Li estis ŝin promesinta ludi « La Rezurekto de Lazaro » per la violono de ŝia patro."

Raoul de Chagny stariĝis kaj elparolis tiujn decidigajn vortojn kun granda aŭtoritato :
"Sinjorino, vi ja diru al mi, kie loĝas tiu feo !"

La maljuna virino ne ŝajnis tre mirigita pro tiu maldiskreta demando. Ŝi levis la okulojn kaj respondis :
"En la ĉielo !"

Tiom da naiveco konfuzis lin. Tiom da simpla kaj absoluta fido en feo, kiu ĉiuvespere malsuprenvenis el la ĉielo por viziti la tualetejojn de artistoj en la Operejo : tio lasis lin mirkonsternita. Nun li komprenis la spiritostaton, en kiu eble troviĝis tiu fraŭlino edukita inter superstiĉa vilaĝa violonisto kaj « iluminita » bona virino, kaj li tremetis pensante pri la rezultoj de ĉio tio.

"Ĉu Kristina daŭre estas honesta fraŭlino ?" li ne povis sin reteni subite demandi.

"Sur mia parto de paradizo, tion mi ĵuras !" ekkriis la maljunulino, kiu ĉifoje aspektis indignita. "Kaj se vi dubis pri tio, sinjoro, mi ne scias, kion vi venis fari ĉi tie !..."

-------------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------------