Neil Blonstein

RAPORTO EL NOVJORKO PRI URUGANO SANDI:

Oni malmulte havis tempon ankoraŭ por ligi la signifan uruganon en Usono al la klimat-ŝanĝo. Mi supozas ke post la riparado de elektro por kelkaj milionoj da homoj vi aŭdos pli pri tio.
Laŭ miaj scioj jen estas la plej severaj rezultoj de la urugano Sandi:
1. en unu kvartalo en distrikto Queens, flanke de la oceano, bruliĝis cento da privataj domoj.
2. en la regiono kelkaj milionoj da homoj perdis elektro-povon (i.a. mia loĝ-kvartalo)
3. la temperaturo falas sub 10 gradoj C kaj iĝos malfacile por iuj dormi sen hejtigiloj.
4. la publika metroo jam ne funkcias dum kelkaj tagoj. La rapideco de aŭtomobiloj duon-iĝas. Ni ankoraŭ atendos kelkajn tagojn. Aŭtobusoj ne sufiĉas.
5. en Novĵerzio amaso da domoj ĉe la oceano vundiĝis/subondiĝis
6. Mortoj en usono ligataj al Sandi nombras inter 30 kaj 40. Ĉefe la kaŭzo estis, ke falis arboj sur domojn.
7. Post mia piedirado je 5 kilometra distanco mi povas diri, ke proksimume unu pocento de novjorkaj arboj forte vundiĝis eĉ elradikiĝis. Mi ankoraŭ ne havis tempon por viziti la grandegajn parkojn (Centra Parko, Prospekt-parko). Mi fotis bonajn fotojn de falintaj arboj, sed mi preferas atendi uzi mian hejm-komputilon por enretigi ilin kiam mi akiros elektron.
Mi raportas de UEA-oficejo apud UNO - en kvartalo, kiu ne perdis elektron. Temas ankoraŭ pri alia persona komputilo mia.