De :
Trevor Steele

antaŭ 30 horoj (Wednesday 12a de September 2012)
Pri :
Re: el Francio Nordo

Kara Mikelo,
pardonu mian feblan memorpovon -- sed mi renkontis multajn homojn
dum mia turneo tra Francio (pri kiu mi havas tre plezurajn memoraĵojn)
kaj mi ne povas memori vian familian nomon au vian vizaĝon.

Ĉiukaze mi dankas pro viaj komentoj, kaj esperas, ke vi ĝuos legadon
de miaj verkoj. Tre baldaŭ aperos "Paradizo ŝtelita", kiu iom similas al
"Flugi kun kakatuoj", ĉar ankaŭ ĝi rakontas pri la katastrofa rezulto al
la aborigenoj pro la invado de eŭropanoj. "Paradizo" temas pri la tuta malapero
de la aborigenoj de Tasmanio: unu el la maloftaj kazoj de kompleta genocido.
Do ne gaja temo, sed mi esperas, ke mia prezento estas kortuŝa.
Amike, Trevor