NE OFICIALA TRADUKO EN ESPERANTO



Karaj fratoj kaj fratinoj de Romo kaj de la tuta mondo!

«Surrexit Christus, spes mea» – «Kristo, mia espero, resurektis» (Paska sekvenco).

Atingu vin ĉiujn la ĝojega voĉo de la Eklezio, per la vortoj, kiujn la malnovega himno metas sur la lipojn de Maria Magdalena, la unua, kiu renkontis la resurektintan Jesuon matene de Pasko. Ŝi kuris al la aliaj disĉiploj kaj, kun senspira koro, anoncis al ili: “Mi vidis la Sinjoron!” (Joh 20,18). Ankaŭ ni, kiuj trairis la dezerton de Karesmo kaj la dolorajn tagojn de la Pasiono, hodiaŭ lasas spacon al la venko-krio: “Li resurektis! Li vere resurektis!”.

Ĉiu kristano retravivas la sperton de Maria Magdalena. Ĝi estas renkonto kiu ŝanĝas la vivon: la renkonto kun unika Viro, kiu spertigas al ni la tutan bonecon kaj veron de Dio, kiu liberigas el la malbono ne laŭ supraĵa maniero, portempa, sed elradike; Li resanigas nin komplete kaj redonas al ni nian dignon. Jen kial Magdalena nomas Jesuon “mia espero”: ĉar estis Li kiu renaskigis ŝin, kiu donis al ŝi novan estontecon, bonan ekzistadon, liberan disde malbono: “Kristo mia espero” signifas ke ĉiu mia deziro de bono trovas en Li realan eblecon: kun Li mi povas esperi, ke la vivo estu bona kaj estu plena, ĉar Dio mem fariĝis proksima ĝis eniri nian homecon.

Sed Maria Magdalena, kiel la aliaj disĉiploj, devis vidi Jesuon rifuzata de la estroj de la popolo, kaptita, skurĝita, mort-kondamnita kaj krucumita. Devis estis neelteneble vidi la personigitan Bonecon submetita je la homa malboneco, la Veron mokata de mensogo, la Mizerikordon insultata de revenĝo. Kun la morto de Jesuo la espero de tiuj kiuj konfidis je Li ŝajne malsukcesis. Sed tiu kredo neniam malaperis komplete: ĉefe en la koro de la Virgulino Maria, patrino de Jesuo, la flameto restis vigle brulanta ankaŭ en la mallumo de la nokto. La espero, en ĉi tiu mondo, ne povas ne rilati kun la malmoleco de malbono. Ne estas nur la muro de la morto, kiu baras ĝin, sed des pli tion faras la akraj pintoj de envio kaj orgojlo, de mensogo kaj perforto. Jesuo trairis ĉi tiun mortigan interplektaĵon, por malfermi al ni la transirejon al la Regno de la vivo. Estis momento, kiam Jesuo aspektis venkita; la mallumegoj invadis la teron, la silento de Dio estis kompleta, la espero ŝajnis vorto jam vana.

Kaj jen, je la tagiĝo de la tago post la sabato, oni trovas la tombon malplena. Poste Jesuo sin montras al Magdalena, al la aliaj virinoj, al la disĉiploj. La kredo renaskiĝas pli vivanta kaj forta ol iam, jam nun nevenkebla, ĉar ĝi baziĝas sur decida sperto: «Morto kaj vivo/ interalfrontiĝis en mirinda duelo: / la Sinjoro de la vivo, mortinta, / reĝas vivanta ».

La signoj de la resurekto atestas la venkon de la vivo sur la morto, de la amo sur malamo, de mizerikordo sur revenĝo: «La tombo de la vivanta Kristo, / la gloro de la resurektinta Kristo, / kaj la anĝeloj liaj atestantoj, / la mortotuko kaj liaj vestaĵoj».

Karaj fratoj kaj fratinoj! Se Jesuo resurektis, tiam – kaj nur tiam – okazis io vere nova, kiu ŝanĝas la kondiĉon de la homo kaj de la mondo. Tial Li, Jesuo, estas iu pri kiu ni povas absolute fidi kaj ne nur fidi je lia mesaĝo, sed precize je Li, ĉar la Resurektinto ne apartenas al la pasinteco, sed ĉeestas hodiaŭ. Kristo estas espero kaj konsolo aparte por la kristanaj komunumoj, kiuj plej multe estas elprovitaj pro la kredo fare de diskriminacioj kaj persekutoj. Kaj Li ĉeestas kiel forto de espero pere de sia Eklezio, proksima al ĉiu homa situacio de sufero kaj maljusteco.

Ke la resurektinta Kristo donu esperon al Proksima Oriento, por ke ĉiuj etnaj, kulturaj kaj religiaj elementoj de tiu Regiono kunlaboru por la komuna bono kaj la respekto de la homaj rajtoj. Ke en Sirio, aparte, ĉesu la elverŝo de sango kaj ke oni senŝancele ekiru la vojon de la respekto, de la dialogo kaj de la repaciĝo, kiel deziras ankaŭ la internacia komunumo. Ke la multaj rifuĝintoj el tiu Lando, bezonantaj humanecan asistadon, trovu akcepton kaj solidarecon, kiuj povu mildigi iliajn penigajn suferojn. Ke la paska venko kuraĝigu la irakan popolon ne ŝpari iun ajn klopodon por progresi en la irado de stabileco kaj progreso. Ke en la Sankta Lando Izraelanoj kaj Palestinanoj redaŭrigu kuraĝe la pacoprocezon.

Ke la Sinjoro, venkanto sur malbono kaj morto, subtenu la kristanajn komunumojn de la afrika Kontinento, ke Li donu al ili esperon por alfronti la malfacilaĵojn, ke Li igu ilin agantoj de paco kaj farantoj de la progreso de la socioj al kiuj ili apartenas.

Ke Jesuo Resurektinta konsolu la suferantajn loĝantarojn de la Korno de Afriko kaj faciligu ilian repaciĝon; ke Li helpu la Regionon de la Grandaj Lagoj, Sudanon kaj Sud-Sudanon, donante al la respektivaj loĝantoj la forton de la pardono. Ke al Malio, kiu travivas delikatan politikan momenton, la Glorplena Kristo havigu pacon kaj stabilecon. Ke al Niĝerio, kiu dum la lasta tempo estis scenejo de sangoplenaj terorismaj atakoj, la paska ĝojo inspiru la energiojn necesajn por redaŭrigi konstrui pacan socion respekteman de la religia libereco de ĝiaj civitanoj.

Bonan Paskon al ĉiuj!