LA FANTOMO DE L' OPEREJO (34)

" Kio okazas ?" ili samtempe demandis, konsternitaj pro vidi lin en tia loko kaj en tia momento.
" La geamikoj de Kristina Daae faris komploton kontraŭ Karlota. Tiu ĉi furiozas", respondis la reĝisoro.
" Nu, kio estas do tiu bagatelo ?" diris Rikardo kuntirante la brovojn.

Sed la kurteno jam leviĝis sur la Kermeso, kaj la direktoroj mansignis al la reĝisoro, ke li foriru.

Kiam la reĝisoro eliris, Moncharmin sin klinis por flustri en la orelon de Rikardo :
" Ĉu Daae havas do geamikojn ?"
" Jes, ŝi havas", respondis Rikardo.
" Kiujn ?"
Per la rigardo Rikardo montris la unuan loĝion, kie ĉeestis nur du viroj.
" Ĉu la grafo de Chagny ?"
" Jes ; li rekomendis ŝin al mi tiel varme, ke se mi ne scius, ke li estas la amiko de madamo Sorelli..."
" Ej! Ej!..", flustris Moncharmin. " Kaj kiu do estas tiu fraŭlo tiel pala sidante apud li ?"
" Li estas lia frato, la vicgrafo."
" Pli bone estus, ke li enlitiĝu. Li aspektas malsana."

La scenejo resonis kun gajaj kantoj. Ebrieco per muziko. La triumfo de la glaso.

Vino aŭ biero
biero aŭ vino ?
Ke estu plena
mia glaso !


Studentoj, burĝoj, soldatoj, fraŭlinoj kaj vulgaraj dikulinoj, kun gaja koro kirliĝis antaŭ la kabareto je la ŝildo de l' dio Bakĥo. Siebel eniris sur la scenejon.

Kristina Daae estis ĉarma en sia kostumo. Unuavide logis ŝiaj freŝa juneco kaj melankolia gracio. La defendantoj de Karlota tuj imagis, ke ŝi ricevos ovacion, kiu informos ilin pri la intencoj de ŝiaj geamikoj. Ne okazis ovacio.

Male, kiam Margarita trairis la scenejon kaj kantis la du nurajn versojn de sia rolo en tiu dua akto :

Sinjoroj, mi ne estas bela fraŭlin'
kaj ne bezonas, ke oni helpu min !


bonvenis Karlotan laŭtegaj aplaŭdoj. Tiuj estis tiel neantaŭviditaj kaj sennecesaj, ke tiuj, kiuj ne estis informitaj, rigardis unuj la aliajn sin demandante, kio okazas. Kaj denove la akto finiĝis sen iu incidento. Ĉiuj tiam diris al si : " Kompreneble io okazos dum la sekva akto" . Kelkaj, ŝajne pli bone informitaj ol la aliaj, asertis, ke la "bruego" komencos dum la pokalo de la reĝo de Tuleo. Ili sin pelis direkte al la enirejo de la abonantoj por atentigi madamon Karlota.

La direktoroj forlasis la loĝion dum tiu interakto por sin informi koncerne la komplotan aferon, pri kiu parolis la reĝisoro. Post momento ili revenis en sian lokon, levante la ŝultrojn kaj traktante tiun aferon kiel frivolaĵon. Enirante, la unuan aĵon, kiun ili vidis sur la eta pleto de la manapogilo, estis skatolo da anglaj bombonoj. Kiu alportis ĝin tien ? Ili pridemandis la lokadistinojn, sed neniu povis informi ilin. Rigardinte returne kaj denove direkte al la manapogilo, tiufoje ili ekvidis lorneton tuj apud la skatolo da anglaj bombonoj. Ili rigardis unu la alian. Ili ne emis ridi. Ĉion, kion diris sinjorino Giry, ili rememoris... krome... ŝajnis, ke iu stranga aerblovo ĉirkaŭis ilin... Ili silente sidiĝis tute impresiĝitaj.

La sceno bildigis la ĝardenon de Margarita.

Diru al li miajn konfesadojn,
portu al li miajn bondezirojn...


Kantante tiujn du unuajn versojn, kun sia bukedo da rozoj kaj siringo enmane, Kristina levis la kapon kaj ekvidis la vicgrafon de Chagny en lia loĝio. De tiam ŝajnis al ĉiuj, ke ŝia voĉo fariĝis malpli memfida, malpli pura, malpli kristala ol kutime. Io, kion neniu konis, mallaŭtigis, plipezigis ŝian kanton. En tiu estis tremo kaj timo.

" Jen stranga fraŭlino", preskaŭ laŭtvoĉe rimarkigis iu amiko de madamo Karlota sidante en la orkestro... " Tiun alian vesperon ŝi estis sublima, kaj hodiaŭ ŝia voĉo tremetas. Neniu sperto, neniu metodo !"

Mi fidas en vi
parolu por mi.


La vicgrafo metis la kapon inter siajn manojn. Li ploris. Malantaŭ li, la grafo forte mordetis la pinton de siaj lipharoj, levis la ŝultrojn kaj kuntiris la brovojn. Por ke li esprimu siajn sentojn per tiom da eksteraj signoj, la grafo – kutime tiel ĝusta kaj senemocia – verŝajne estis furioza. Kaj fakte li vere furiozis. Li jam vidis sian fraton reveni de rapida kaj mistera vojaĝo en alarma sanstato. La klarigojn, kiujn li ricevis, certe ne kvietigis la grafon, kiu estis petinta rendevuon kun Kristina Daae por fari sian propran opinion. Tiu aŭdacis respondi, ke ŝi ne povos akcepti lin nek lian fraton. Li suspektis abomenan kalkulon. Li ne pardonis al Kristina, ke ŝi suferigu Raŭl-on, sed precipe ne pardonis al Raŭl, ke li suferu por Kristina. Ha ! Li vere malpravis interesigi lin al tiu etulino, kies unu nura vespera triumfo daŭre estis nekomprenebla al ĉiuj.

Ke la floro sur lian buŝon
sukcesu almenaŭ lasi
dolĉan kison.


" Nu ! Kia eta ruzulino !" grumblis la grafo. Kaj li sin demandis, kion ŝi deziras, kion ŝi ja esperas... Ŝi estis pura... Laŭ la onidiroj ŝi havis nek koramikon nek ian protektanton... Tiu Anĝelo el Nordo verŝajne estis trompanto !

Malantaŭ siaj manoj kvazaŭ kurteno por kaŝi siajn infanlarmojn, Raŭl siaflanke pensis nur pri la letero, kiun li ricevis tuj post lia reveno en Parizo. Kristina alvenis antaŭ li, fuĝinte el Perros kvazaŭ ŝtelistino.

« Mia kara eksa koramiko, necesos al vi la kuraĝo ne plu revidi min, ne plu paroli al mi... Se vi iom amas min, faru tion por mi ; por mi, kiu neniam forgesos vin... Kara Raŭl mia, precipe neniam plu eniru mian tualetejon. Mian vivon vi riskus. Vian vivon vi riskus.
Via eta Kristina. »

Tondras la aplaŭdoj... Jen madamo Karlota enirante sur la scenejon.

--------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------------------