Elkore kaj denove mi invitas vin legi la mirindan tradukon de pluraj el la "Leteroj el mia Muelejo" farita de nia amiko Noel LECOMTE.

Mi certe ne estas spertulo pri esperanto, tamen kiam mi legas la tradukon de Noel oni vere retrovas la ravitan agordon de tiu ĉi majstroverko de la franca literaturo. La traduko de Noel ege respektas la originalan stilon de la verkisto kaj eĉ klarigas plurajn vortojn, kiujn nefranca leganto ne povus kompreni.

Jen la ligilo de lia blogo, kie vi eltrovos mirindajn rakontojn pri la belega regiono Provence, en suda Francio :

https://www.ipernity.com/blog/58225/home

Bonan legadon!!!