"Oni ofte asertas, ke oni lernas lingvon plej bone per parolado. Mi malkonsentas, Oni lernas lingvon per parolado, legado, studado de gramatikaj libroj ktp... do per ĉio kune, plej bone oni lernas lingvon per tradukado, sed por tio oni bezonas multe da tempo. Sed paroli lingvon oni tiel ne tre bone lernas. Alia vero estas, ke oni tre bone lernas lingvon en tiu lando, en kiu ĝi estas parolata. Evidente tio ne validas por Esperanto, ĉar ne ekzistas lando, en kiu ĉiu parolas Esperanton. Do, lernado de lingvo estas multflanka afero, kiu plej bone sukcesas per diversaj aliroj samtempaj, do oni parolu lingvon, legu ĝin, studu ĝin je diversaj kampoj kiel gramatiko, stilo, etimologio, proverboj ktp.... Mi lernas lingvon plej volonte per kompara legado de libroj, do mi legas por ekz. anglan libron kaj metas apud tiun germanan tradukon, tiel mi ŝparas al mi la enuigan uzadon de vortaroj. Sed tiu metodo en Esperanto certe nur en la komenca tempo havas certan sencon. Esperantoi estas absoluta escepto, devas esti lernata per uzado de la propra menso. Oni devas uzi la avantaĝon, ke oni lernas tre logikan lingvon kun kristallara strukturo. Vokablojn oni ekz. ne devas lerni sed kompreni, oni devas senŝeligi la kernojn de ĉiu vorto, devas retrovi ilin en aliaj fremdaj vortoj, kiujn oni jam scias. Do La E-lernado estas afero por si mem. Kiel plej bone lerni Esperanton? Mia konsilo estas tiu, oni devas studi bonajn verkistojn, la majstron mem, oni devas trastudi kursojn, legi gazetojn kaj librojn, komence fabelojn, eventuale la Novan Testamenton en Esperanto, kiu estas konata en multaj landoj.Tio validas ankaŭ por konataj fabeloj. Se oni volas perfektiĝi en Esperanto rekomendindas pluraj vojoj, oni iĝu poeto aŭ gramatikisto aŭ tradukisto aŭ vortaristo. Sed ĉu tio estas celo por ĉiu? Tute ne, se oni uzas Esperanton por flirti oni povas fariĝi bona esperantisto pri amaferoj. Kaj se oni volas fariĝi sciencisto, malfermiĝas pliaj alirmanieroj al Esperanto. Do, la demando kiel oni lernu Esperanton estas parte ankaŭ demando pri la personeco de tiu, kiu volas lerni Esperanton. Multaj vojoj kondukas al la regado de Esperanto."


Skribita de CEZAR/KAISER (por MIELO)