LA FANTOMO DE L' OPEREJO (31)


Sed sabaton matene, alvenante en sia oficejo, la direktoroj trovis duoblan leteron de la fantomo de l' operejo, kiu skribis :

"Miaj karaj sinjoroj,
Ĉu estas do milito?
Se vi ankoraŭ deziras pacon, jen mia ultimato. Ĝi postulas tiujn kvar sekvajn kondiĉojn :
1. Redonu mian loĝion ̶ kaj mi volas, ke ĝi tuj estu al mia libera dispono.
2. Tiun vesperon, la rolon de Margerita kantu Kristina Daae. Ne zorgu pri Karlota, kiu estos malsana.
3. Mi nepre bezonas la bonajn kaj lojalajn servojn de sinjorino Giry, mia lokigistino, kiun vi tuj reenoficigu.
4. Per letero, kiun vi transdonos al sinjorino Giry, sciigu al mi, ke vi akceptas, same kiel viaj antaŭuloj, la kondiĉojn de mia klaŭzaro koncerne mian monatan monkompenson. Mi poste sciigos en kia formo vi pagu tion al mi.

Alie, tiun vesperon vi prezentos "Faŭston" en malbenita operejo.
Jen vi informitaj !
Saluton al tiu, kiu bone komprenas.
F. de l' O."

"Nu, li vere tedas min !... Li ja tedas min ! " kriegis Rikardo, kiu levis venĝajn pugnojn, kaj brue refaligis ilin sur sian skribtablon.

Ĝuste tiam eniris la administranto Mercier*.

"Lachenal* deziras renkonti unu el vi, sinjoroj," li diris. " La afero ŝajne urĝas, kaj tiu ulo aspektas tute emociigita. "
"Kiu estas tiu Lachenal? " demandis Rikardo.
"Via ĉefartrajdisto. "
"Kio ? Ĉu mia ĉefartrajdisto? "
"Jes, sinjoro," klarigis Mercier. "En la operejo estas pluraj artrajdistoj, kaj sinjoro Lachenal estas ilia estro. "
"Kaj kio do faras tiu ĉefartrajdisto? "
"Li regas la tutan stalon."
"Kies stalon? "
"Sed la vian, sinjoro ! La stalon de l' operejo ! "
"Ĉu estas stalo en l' operejo ? Nu, tion mi ne sciis. Kaj kie ĝi troviĝas? "
"En la subetaĝo, proksime al la rotondo. Jen tre grava servo ; ni havas dek du ĉevalojn. "
"Dek du ĉevalojn?! Diablo ! Por fari kion? "
"Sed por la parado de "La Judino", de "La Profeto", kaj tiel plu, necesas uzi dresitajn ĉevalojn, kiuj alkutimiĝis iri sur la scenejon. La artrajdistoj ilin kutimigas al tio. S-ro Lachenal estas por tio lertega. Li estas la eksa direktoro de la staloj Franconi.** »
"Bonege... sed kion li volas? "
"Tion mi tute ne scias. Sed neniam mi vidis lin tiel ekscitita... "
"Venigu lin ! "

Sinjoro Lachenal eniras. Mane li havas rajdvipon per kiu li nervoze vipas unu el siaj botoj.

"Saluton, sinjoro Lachenal," diras Rikardo impresite. "Kio estas la kaŭzo de via vizito?"
"Sinjoro direktoro, mi venas por peti, ke vi maldungu la tutan stalon ! "
"Nu, ĉu vi deziras, ke mi maldungu miajn ĉevalojn? "
"Ne temas pri la ĉevaloj, sed pri la stalistoj. "
"Kiom da stalistoj vi havas, s-ro Lachenal? "
"Ses. "
"Ses stalistoj! Almenaŭ du inter ili estas superfluaj! "

"Tiuj estas "postenoj" aranĝitaj kaj altruditaj al ni de la subsekretario de "la Belaj Artoj", " interrompis Mercier. "Uloj protektitaj de la registaro okupas ilin. Do bonvolu permesi, ke mi... "
"Mi fajfas pri la registaro ! " vigle asertis Rikardo. " Ni ne bezonas pli ol kvar stalistojn por dek du ĉevaloj. "
"Dek unu," korektis la ĉefartrajdisto.
"Dek du," rediris Rikardo.
"Dek unu," rediris Lachenal.
"Ha ! Sinjoro administranto mem diris al mi, ke vi havas dek du ĉevalojn ! "
"Mi havis dek du, sed nur plu havas dek unu, de kiam oni ŝtelis Cezaron ! "

Kaj sinjoro Lachenal frapis sian boton per forta rajdvipobato.

"Oni ŝtelis Cezaron ! " ekkriis sinjoro administranto. " Ĉu Cezaro, la blanka ĉevalo de "La Profeto"? "
"Ne ekzistas du Cezaroj! " seke deklaris sinjoro ĉefartrajdisto. "Mi laboris dek jarojn ĉe Franconi, kaj multajn ĉevalojn mi vidis ! Nu, ne ekzistas du Cezaroj, kaj tiun oni ŝtelis de ni. "
"Kiel do ? "
"Nu, mi tute ne scias ! Neniu scias ! Jen kial mi petas, ke vi maldungu la tutan stalistaron. "
"Kion diras viaj stalistoj ? "
"Stultulaĵojn ! Kelkaj kulpigas la figurantojn ... aliaj asertas, ke temas pri la pordisto de l' administracio. "
"Ĉu la pordisto de l' administracio...? Pri li mi respondas kiel pri mi mem !" protestis Mercier.
"Tamen sinjoro ĉefartrajdisto ! Vi certe havas opinion !" ekkriis Rikardo.
"Nu, jes ja, mi havas. Iun mi havas," subite asertis s-ro Lachenal, "kaj tion mi diros al vi. Laŭ mi, ne estas dubo."

Sinjoro ĉefartrajdisto alproksimiĝis al la sinjoroj direktoroj, kaj flustris en iliajn orelojn.

"Tion faris la fantomo ! "

Rikardo eksaltis.

"Ha ! Ankaŭ vi !.. Ĉu ankaŭ vi ?.. "
"Kio ? Ankaŭ mi ? Tio estas afero la plej natura... "
"Nu, tute certe, sinjoro Lachenal !... Tute certe, sinjoro ĉefartrajdisto ! "
"Lasu min diri al vi, kion mi opinias, post tio kion mi vidis..."
"Kaj kion vi vidis, s-ro Lachenal ? "
"Kiel mi vidas vin, mi vidis nigran ombron rajdantan sur blanka ĉevalo, kiu tute similis al Cezaro. "
"Kaj ĉu vi postkuris tiun blankan ĉevalon kaj tiun nigran ombron ? "
"Mi kuris kaj vokis, s-ro direktoro, sed ili fuĝis kun konsterna rapideco, kaj malaperis en la malluma galerio. "

Sinjoro Rikardo stariĝis.

"Bone, s-ro Lachenal. Vi povas iri nun ... Ni faros plendon ĉe la polico kontraŭ la fantomo. "
"Kaj vi maldungos mian stalistaron, ĉu ? "
"Konsentite ! Ĝis la revido, sinjoro ! "

Sinjoro Lachenal salutis kaj foriris.
Rikardo furiozis.

"Forpelu tiun stultulon ! "
"Li estas amiko de s-ro komisaro de la registaro", aŭdacis diri Mercier.
"Kaj li trinkas aperitivon ĉe Tortoni, kune kun Lagrené, Scholl kaj Pertuiset***, la leonĉasisto", aldonis Moncharmin. "Ni malamikigus al ni la tutan gazetistaron. Li skribus la rakonton pri la fantomo, kaj ĉiuj mokridus nin ! Se ni estos ridindaj, ni estos mortintaj !"
"Bone, ni ne parolu plu pri tio... ", koncedis Rikardo, kiu jam pensis pri io alia.

Ĝuste tiam la pordo malfermiĝis. Certe tiun pordon ne gardis ties cerbero, ĉar oni vidis sinjorinon Giry senĝene eniri kun letero enmane. Ŝi rapidege diris :

"Pardonu! Pardonu, sinjoroj, sed tiun matenon mi ricevis leteron de la fantomo de l' operejo. Li diras, ke mi venu al vi, ĉar logike vi devas min... "

Sian frazon ŝi ne finis.



*Mercier : prononcu [mers'je] / Lachenal : prononcu [laŝ'nal].
**Franconi : [franko'ni] Antonio Franconi fondis la "Cirkon Franconi" en Parizo (1793-1807).
***Tortoni = fama pariza trinkejo./Lagrené : politikisto. / Scholl [ŝol] (1833-1902) : gazetisto. / Pertuiset [pertyi'ze] :franca aventuristo. Edouard Manet pentris lian portreton.

(Noto de la tradukinto : Gaston Leroux ofte aludas samepokajn famulojn, celante doni "aŭtentikecon" al sia romano.)

---------------------------------DAŬRIGOTA-----------------------------