Legambiente







Bergamo





VIN INVITAS

al tria fojo de



ZaiNo ZiNgAro



(Cigana DorsoSako)

Festivalo de Subtenebla Vojaĝo









KIO ESTAS… ZAiNo ZiNgAroestas projekto de LEGAMBIENTE BERGAMO por antaŭenpuŝi interkulturan interŝanĝon respektante malsamecojn inter la popoloj de la mondo, por atingi pli viveblan mondon, por ĉiuj kaj pacan. Ambasadoroj de tia mondo estas vojaĝantoj, kiuj per siaj spertoj, proparolas kaj disvolvigas plurkulturon, belecon de malsameco, riĉecon de vario. Tial ni organizas festivalon pri vojaĝo kaj vojaĝantoj, por gustumi tiajn temojn rekte el la buŝo kaj koro de la ge-vojaĝantoj.

TEMAS PRI... Ĉi-tiu jaro, krome al subtenebla vojaĝo (tiu, kiu agas respekte pri kulturo sed ankaŭ respekte pri la ejoj, do respekte pri medio), vastan spacon estos donota al temo pri lingvoj, ĉar 2008 estas (akorde kun UNESKO), la “internacia jaro de la lingvoj”. Tial ni parolos ankaŭ pri dialektoj kaj Esperanto.



POR KIU… ZAiNo ZiNgArosin adresas al ĉiuj, vojaĝantoj kaj ne, kiuj kredas je unu mondo, liberece vivinda, respektoplena pri malsameco, kaj ne je unu mondo homogena por riĉeco kaj povo de malmultuloj.



POR GE-VOJAĜANTOJ… Jen nia invito: se vi estas vojaĝanto je dispono por kunpartigi vian sperton kune kun aliaj vojaĝantoj aŭ simplaj scivoluloj, se vi estas eksterlandano vojaĝante en Italio kaj se vi volas al ni paroli pri via lando, se vi volas prelegi pri viaj vojaĝoj aŭ antaŭpuŝi materialon pri via vojaĝo (kiel libroj aŭ artaĵoj), aŭ se vi volas kunpartigi viajn sonvidaĵojn publike montrante ilin, kontaktu nin por aliĝi al festivalo.
Krome: la Centro kie okazas la festivalo estas memzorgantejo kun 30 litoj kaj kuirejo. Iniciato ne estas profitcele, tial partoprenantoj ne gajnas monon, tamen nek elspezas: dormon kaj manĝon oferas Legambiente.



POR SIMPATIANTOJ KAJ SCIVOLULOJ… ZAiNo ZiNgAroestas malfermita al ĉiuj: lia celo estas disvolvigi interkulturon kaj plurkulturon, nepraj riĉecoj por pli bona mondo. Ĉu vojaĝo kaj malsameco vin fascinus? Bonvolu partopreni!!! Por atingi la programon de la festivalo, kontaktu nin ĉe Legambiente Bergamo.



KIE KAJ KIAM… ZAiNo ZiNgArookazos ekde la 12-a ĝis la 14-a de septembro 2008 en MEZZOLDO (Bergamo - Italio), ĉarma vilaĝeto je 1000 metroj sur mara nivelo en Val Brembana, laŭ la antikva “Strato Priula”, tre grava internacia strato dum pasintaj jarcentoj.



LEGAMBIENTE BERGAMO
marinocurnis@marinocurnis.com