1- Vive !

Mi ne sukcesis meti la tutan elsendon (cxu tro peza, same estis kun la video ne fuinkciis)...

Sed jen mi trancxis speciale por esperantistoj.. Mi esperas ke mi povos baldaux cxi-tie meti la tutan elsendon... Estis tre amuza. Ni estis kun du artistoj: brazila-franca kantisto, kaj alia "folk-psikedelik" muzikisto. Ni multe parolis pri Esperanto eble iom tro... Sed la etoso estis ege bona kaj ni cxiuj vive ludis !


2- Auxskultu Radio Varsovia Vento cxe podkasto.net

"Kun granda plezuro ni informas, ke nia redakcio eniris la lastan periodon fini la NOVAN PAĜON de niaj elsendoj, kiu - kvankam daŭras la laboroj - grandparte jam pretas je via dispono. La laboroj ankoraŭ daŭros, necesas kompletigi ia. la arkivejon, tamen ekde nun
ni invitas vin la elsendojn serĉi jam ĉe www.podkasto.net "



3- Pri FESTO!

Ni ludos dume la 9a Vespere!

"FESTO! inter la 8-a kaj la 15-a de aŭgusto de 2009! En Germanio! Kun muziko! Aliĝu nun!

Karaj, ni volas vidi vin ĉi-somere en Zwingenberg por festumadi kun vi. Ni jam prizorgis la muzikan programon kaj ĝi mojozas. Aŭskultu (nu, legu): Supernova, Kapriol, La Pafklik, Stefo kaj Sulaika, Tone, Gijom, Scorbüt ...

Ni eĉ provas plifaciligi vian venon ĝis la festivalejo per specialaj
esperantaj mojosaj karavanoj! (la detaloj baldaŭ disponeblos rete)

Kaj se vi rapide aliĝas, ĝi kostas (preskaŭ) nenion!

http://esperanto-jeunes.org/-Festo-2009,88?lang=eo

Klaku kaj vidu la lokon, la programon, la prezojn kaj niajn stultajn kapojn =)

La FESTO-teamo"