Vi eble demandas “Kio estas Esperanto?”, “Cxu oni auxdis pri Esperanto antauxe?” aux “Kio estas la avantagxo de lerni Esperanton?” Mi eklernis Esperanton antaux 7 monatoj kaj mi jam uzas gxin cxiutage. Mi estas bonsxancxa por lerni Esperanton.

La Plej Facila Lingvo
Jes, Esperanto estas la plej facila el lingvoj, kiujn mi jam lernis dum pluraj jaroj. La prononco similas cxi tiun, kiu ekzistas en la Hispana kaj la Indonezia. Pro gxia bazo de la Latina, gxi ankaux havas multe da vortoj, kiuj similas la hispanan.
Mi sxatas la gramatikon de Esperanto. Gxi estas tre simpla kaj facila por lerni. Ekzemple, verbo-is (pasinteco), verbo-as (nuno), kaj verbo-os (futuro). Krome, ekzistas multe da prefiksoj kaj afiksoj por formi novajn signifojn. Tiel, mi povas lerni ilin rapide kaj facile.

La Venonta Granda Internacia Lingvo
Ekzistas preskaux 2 milionoj da Esperantistoj (parolantoj de Esperanto) en la mondo. Kvankam plejmulte da Esperantistoj eble ekzistas en Euxropo, Esperanto estas konsiderita kiel unu internacia lingvo. Tamen, ankoraux estas pluraj personoj, kiuj ne konas aux auxskultas Esperanton nun. Se vastigxus pli da movad-rondoj de Esperanto, Esperanto povus esti la venonta internacia lingvo granda, kiel la angla aux la cxina.

Nekredebla Lingvo
Kuracisto pola kreis Esperanton pro la paco de homaro. Nekredeble, la lingvo povas havi preskaux 2 milionojn da parolantoj en la tuta mondo. Gxi estas la nura kreita lingvo, kiu vivas gxis nuntempe. Mi tre gxojas, ke mi havas bonsxancon por lerni Esperanton.

Abunda da Amuzajxo
Mi sxatas legi multe. Estas abundaj retpagxoj interrete, kaj revuoj aux libroj en Esperanto. Krome, ankaux Esperantaj kantoj kaj filmoj. Mi tre sxatas auxskulti la radion, precipe la muzikan radion kiel Muzaiko. Gxi elsendas muzikojn senhalte. Vi povas ricevi multe da rezultoj se vi sercxas pri Esperanto interrete, kiel cxe Youtubo. Estas multaj videoj pri Esperantaj Movadoj, agadoj, kaj kongresoj tutmondaj.