En pluvo mi staras por kaŝi larmojn por vi.
Koro rompita, plena de ĉagren'
Kial, mi krias, ĉu nur pro eraro malgranda
pro vorto malplaĉa.
Ĉu vere nur silento povas esti la frazo ĝusta.
Ĉu neniun senton mia povas esti esprimata
kaj ĉu kolero via estas nura solvo
al sento ama?
Kiu el fundo de koro estis elteriĝinta.
Mi amas, mi diris kaj
neniu sento tion plu donas
al koro via malmoliga?
Kial vi lasas min sola
en ĉagreno
perdita en amo por vi?
Nun ni venu al via teksto (pardonu, se mi permesas al mi sugesti korektojn, tion mi faras ĉar la poemeto al mi plaĉas)
Koro rompita, plene de ĉagren' - aŭ (Koro rompita, plena de ĉagren' )?
Kial, mi krias, ĉu nur pro eraro malgrando - (Kial, mi krias, ĉu nur pro eraro malgranda)?
Kiu el fonto de koro estis elteriĝita. - Kiu el fundo de koro estis elteriĝinta.(aŭ elterigita?)
La mediala voĉo (verboj kun "-iĝ") havas nur participon aktivan (iĝinta)
Pardonu mian enmetiĝon :-))
Jakvo has replied to Helena Tylipskaamike jakvo
Pri "fonto aŭ fundo" nur vi povas elekti la plj taŭgan; aŭ pli laŭan al viaj sentoj.
Pri via poemeto, ĝin relegante revenas al mi dubeto: ĉu "al koro via malmoliga? - aŭ - "al koro via malmoliĝinta?" (duriĝinta?)
Pardonu mian pedantecon, kun miaj skriboj mi estas eĉ pli rigida.
amike Helena
Viaj rimarkoj kreskigis en mia kapo dubon pri la uzado de frazon "al koro via malmoliga".
Fakte la sento estas tiel ke je tiu momento mi konsideras sian koron malmola. La koro ne vere estas malmoliĝante, ĉar post kverelo la koro denove estos dolĉa kaj ama. Pro tio mi pensas ke mi devas lasi la vorton malmoliga kiel ĝi estas, aŭ ĉu mi eraras?
Pri pedanteco ne faru al vi zorgojn Helena. Vidu, mi jam verkis Esperantlingve pli malpli 100 etrakontojn. Malgraŭ tio la sperto pri gramatiko restas sub nivelo. Nun antaŭ iom da tempo mi komencis verki poemojn, kiuj estas multege pli peza laboro ol verki etrakonton kaj la lingvo devas esti plej zorge pritraktata. Manipuli ĝin kiel dolĉa pupeto. Mi havas fantazion por verki poemojn, sufiĉe, abunde, amase, sed malforteco de gramatika kono iom nubeligas la ĝojon.
Tamen dank' al Blazio kaj nun vi, mi povos fine prezenti gramatike bonan poemon kaj tio donas al mi plezuron kaj kontenton.
Do restu "pedanta" mi petas, mi daŭrigos verkadon.
plej amike jakvo
Sign-in to write a comment.