Iam ekzistis knabo kiu volis malkovri la mondon. Li iom tro frue forlasis la lerneon kaj pro tio iom frustrite vivis sian vivon. Kiel laboristo li vivtenis sin, ja gajnis monon sufiĉe por bone ŝmiri la buterpanon, sed por nomi sin kontenta… ne, tio estas troigo. 

Jam junaĝe li malkovris ke ekzitis mondo ekster sia propra federacia limigo. El libroj, kiujn li prunteprenis el la urba biblioteko, li eklernis, ke ekzistas homoj kiuj gajnis monon nur per pensado, la filozofoj, kiuj eltrovis “konceptojn” pri la vivo. El la studoĉambro ili povis diri kial laboristoj vivas en mizero kaj eĉ pli ili diras: kion la laboristoj faru por ŝanĝi la mizeran staton. Oni nomas tiujn homojn intelektuloj. 


Iun belan tagon nia knabo decidis, ke ankaŭ li volas esti intelektulo, do ek!… Kion fari? 

Eble, li pensis, ne estus malbone, se mi kapablus paroli kun laboristoj el la alia flanko de la mondo, ĉar fakto estis, se mi volis superi la pensojn de la intelektulo, mi devas informiĝi kaj prefere kiel eble plej larĝe. Li devis unue elekti la lingvon, kiun li uzu. 

Ĉu la anglan? Ne! Ĉar la angla estas ligita al falsa potenco. Dum jaroj la malgranda insulo en la norda maro imperiece superis la mondon kaj supremis multajn idiĝenajn popolojn kaj poste ĝuste tiu lando kaŝe (ĉu ili vere pensas ke ili kaŝas la veron) manipulas diktatorajn reĝimojn. 

Ĉu la hispanan? Nu, ja, belsona lingvo. Kompreneble, la Hispanoj iom rabis kaj murdis en Ameriko, sed ĉu valoras nun, post pli ol 500 jaroj plu paroli pri tiu genocido? 

Hazarde li aŭdis pri lingvo kiu neniu plu volis eklerni. Oni povis gajni, eĉ kiam oni estas kompetenta ruzulo, eĉ ne unu groŝon per la lingvo kaj kvankam abundis titoloj kaj postenoj, neniu vere havas potencon super aliaj. Do, ek al la lernad’!… Kaj li ekstudis Esperanton. 


Malgraŭ la promesoj de la instruisto, la lernado de la lingvo estis ne tiel facila ol propagandita, kaj ho ve, montriĝis ke la lingvo havis fortegan neŭtralan bazon. Malpermesate estas paroli en ronda esperantista pri iu ajn politika problemo. Paroleti pri mortpuno jam povas kaŭzi, ke vi ricevas la etikedon komunistaĉo, do silenti esperantlingve estas la plej saĝa decido. Sed silenti li jam kapablas en ĉiuj lingvoj, eĉ en la denaska. Li nepre volis ek-intelektuli, do li nepre trovu sistemon kiu permesis al li esprimiĝi.


Iun tagon, virino malaltstature sed afabla rakontis al li pri klubo de stranguloj, revuloj, utopiistoj, kiuj volis per interŝanĝado de ideoj klopodi krei pli bonan mondon. La iama iniciatinto propagandis pli bonan sennaciistan mondon. Imagu, mondo sen nacioj, sen limoj, eĉ ne la limoj de la lingvo. Certe, pensis nia knabo, kiam la tuta mondo parolis la saman lingvon oni povis disdoni spertojn kaj konojn kaj la mondo iĝos tiel klera ke la intelektuloj ne iĝos stulta, sed ke la stultuloj povis atingi intelektulan nivelon. Kiel bela tia mondo aspektas!


Plumon kaj inkon, nia knabo acetis kaj leterojn li sendis al ĉiuj partoj de la mondo. 


"Estimata samideano, via ideoj pri tiu politika problemo ne plaĉas al mi, ĉu vi estonte volas resti neŭtrala? 

Estimata sinjoro viaj literoj , pro tro fanfarona aspekto, dancas antaŭ miaj okuloj, mi petas de vi ne plu manskribi, sed uzi skribmaŝinon. 

Estimata, mi ne povas aperigi vian tekston en nia elstara revuo, ĉar vi sendis simple tajpitan tekston kaj mi ne volas retajpi vian tekston (kiu parenteze dirite estas tro naiva kaj infanece…). Resendu ion, kiam vi povas sendi “flopy" diskon.  

Sinjoro viaj diskedo entute ne kongruas kun la sistemo uzata de ni, do se vi volas, ke ni aperigu unu de viaj tedaĵoj uzu nian sistemon, kiun uzas ĉiu altkvalita gazeto…"


Fine nia knabo havis la bonan kaj ĝustan komputilon, la tajpilon same kiel tiu de la plej konataj gazetoj, inkon diverskoloran kaj dekojn da plumoj. Li estis preta nun: nenio plu povis okazi. Nia knabo havis edzinon, kiu iun vesperon reiris de kurso, kiu oni parolis pri interreto. Imagu! Pere de telefondrato oni povis sendi informon de Tokio al Bruselo eĉ eblis al Beauville, kaj diru mem kiu konas tiun villaĝeton? Por eviti malagrablaĵojn nia knabo aliĝis. Li iĝis ano de interreto. Imagu! Jes vere, nenio malagrabla plu povas okazi nun ĉar li apartenis al la… Ĉu li fakte jam apartenis per siaj modernaĵoj kaj utiligoj al io ajn?

Kun multe da peno li verkis, laŭ li, belan tekston pri grava laborista problemego. Larmoj venis en la okulojn kiam li, la unuan fojon en sia vivo, puŝis la butonon, kiu sendis lian tekston al la alia parto de la mondo.


"Estimata stultulo, ĉu vi ne scias, ke la komputilaj sistemoj ne subtenas la supersignojn de la universala lingvo Esperanto? Ni nepre devas ŝanĝu la lingvon tiel ke ni ne plu bezonas supersignojn! Diru kiamaniere nia lingvo povas esti tutmonda, se ĝi ne sekvas la mondernaĵojn de niaj elstaraj komputilaj specialistoj. 

Estimata idioto, kial ci ne uzas la X-kodon por sendi ciajn mesaĝojn? 

Azeno, uzu estonte la H-kodon, kiam vi volas komuniki ion Esperante kaj bonvolu estu koncize."


"Jes, pensis nia knabo, mi estas idioto, kaj stultulo, eĉ azeno, sed mi nur volis lerni ion pri la laboristaj problemoj en la mondo. Mi ne povis malhelpi, ke nur 14-jara, forlasis la lernejon kaj eklaboris." 


Post iom da tempo la knabo eklernis uzi, laŭ bezono, la diversajn sistemojn. En la klubo de Verdalango li uzis X-kodon, en Brilastel’ li nepre uzis H-kodon aŭ ili malligis lin, kaj Spertalingv’ ja akceptis nur tekstojn kun supersignoj kaj sen gramatikaj eraroj. Jes, sen gramatikaj eraroj, ĉar intertempe nia knabo lernis ke tio, kion oni havis por diri, neniam povas havi signifon se la lingvo uzata ne estis sen erara. Nun, "senerara" signifas, ne ke oni ne rajtis diri la plej grandajn fusaĵojn aŭ malverojn, sed nur en la teksto ne troviĝis malgrandega gramatika malĝustaĵo, kaj ke oni estu koncize.


"Estimata kompano, volonte mi ricevos de vi tekston pri temo” Kial kreskas haroj el la nazo de laboristoj, kaj ĉu tiu necesas?” 

Diligente la knabo verkis brilan tekston kaj kvazaŭ intelektule li pritraktis la gravegan problemon. Li povis eĉ konsili kiel eviti la elplumigadon de la harkreskaĵo. 


"Kompano, via teksto ne aperos. Mi postulas de vi koncizecon kaj vi ne obeis. Forstreku ĉiun sensensaĵojn, re kaj relegu la tekston kaj morgaŭ mi volas havi novan provon sur mia ekrano." Noktomeze nia knabo, anstataŭ unu, havis du paĝojn da teksto. Vere amuze estis la teksto kaj ridete kaj kontente li resendis la epistolon. 

Koncize, VI NE VERKIS KONCIZE! Kial vi ne povas verki koncize mil diable? Ĉu vi ne komprenas ke mi nun ne povas prezenti tekston al la plej elstara E-gazeto en la mondo, nur kaj nur ĉar vi ne verkis konĉize? Idioto, vi malhonoras min."

Nia knabo relegis sian tekston, diligente aldonis plian paĝon, ridegis kun la spritaĵoj, kiujn li nun aldonis kaj forŝiris la tekston, kiu vere plaĉis al li, kaj direktis ĝin al la paperkorbo por posta recikligado.


Intertempe montriĝis, ke nia knabo estis utila idioto, li atingis, aŭ preskaŭ atingis - la plej altan ŝtupon en LA movado. Li iĝis la dekstra mano de la subhelpanto de la vicsekretario de la verdaj maldekstruloj, la Esperanta grupo el Manĵetujo, kaj la tasko nepre plenumenda estis la interreta kontakto kun aliaj gravuloj. Rapide la interretligitoj komprenis ke nia knabo estis laborema kaj oni honoris lin per multajn taskojn. Nia knabo, kiu intertempe jam kapablis uzi, je la ekzakta momento, akuzativo(n), plenumegis taskojn kaj ordonojn, kaj kiam li antaŭ la ekstarto de la komputilo rigardis en la fenestron de la ekrano, li ĉiam salutis agrablan mienon, kontentan knabon. Iun tagon tamen, la delegito el Pintoverda, la klubo konata pro la bona kafo dum la paŭzo de la krokodilvesperoj, sendis mesagon kun nur unu vorto, sed mil fojoj skribita; KONCIZE!!!. Kaj ĉiuj aliaj retligitoj ekkriis: "Estu koncize, ESTU KONCIZE."

Sed pensis nia knabo, kiamaniere esti konciza, kiam oni volas pritrakti problemon, aŭ kiam oni volas esti sprita, aŭ simple klopdas intelekuli, ĉar pro tio li eklernis Esperanton: por klerigi, ne por lerni muti? Muti mi jam povis antaŭ ol lerni de la Universalan Lingvon. 

Kvazaŭ gardilo rompiĝis en la kapo. La knabo decidis ekde nun silenti en ĉiuj lingvoj, bone sciante, ke li jam spertis pri tio antaŭ ol lerni la lingvon Zamenhofan.

Ek de tiu tago la knabo verkas, dum liberaj momentoj, kiuj nun abundas amuzajn rakontojn. Ĉiam denove li sendis la rakonton al si mem, legas ĝin, ridetas kaj atendas al sekvonta mesaĝo kiu, kaj pri tio li absolute certas, venos post kelkaj tagoj.

Neniu plu plendas, neniu plu koleras, 



 

La teksto aperis originale en Laŭte!149. La uzata plumnomo estis Rocinante, kiu estis la nomo de la ĉevalo de Don Quijote de la Mancha. jakvo jam la tuta vivo estas grandega admiranto pri ĉi tiu verko.