Interreto, pli ol helika komunikado havas la avantaĝon ke oni povas babili monde. Oni pro tio povas havi "senton" ke ni, la eŭropanaj landoj, ne estas la centro de la mondo, sed ke ĉiuj etaj vilaĝoj, en la mondo, havas sian mondan centron.

Edward De Bono kaj Tony Buzin, du specialistoj pri penso, verkis multajn librojn en kiuj ili montras ke nia penso estas tre, ĝis ege limigita kaj precipe selektema. 

Ni kredas niajn proprajn verojn, kiuj kutime reflektas la bildojn kaj ideojn de la regiono en kiu ni loĝas. Naciistoj kaj politikaj potenculoj misuzas tion por krei, por ni, nian patrolandon aŭ nacion. Tamen en la mondo ekzistas pli gravaj aferoj ol nacio kaj mia lando (kiun mi devas ami laŭ la naciaj kantoj).

Malgraŭ la fakto ke, ni eŭropanoj, erare ŝatas pensi, ke ni ne plu suferas sub klasoj aŭ ne plu devas partopreni klasbatalon, eĉ pli, konsideras la vorton tro arkaika por ĉiutaga uzado, la malbenita koncepto tamen daŭre ekzistas.


Regule ni povas spekti sur televida ekrano la "propagandajn filmojn" de NRO-Oj, kiel Amnestio Internacia, GreenPeace kaj aliaj "kuracistoj" sen limoj. Bildoj pri homoj kiuj vivas je la rando de mortmalsato. Homoj kiuj vivas sur monto da rubo en ladaj domaĉoj kaj pli de tiuj aferoj, pri kio ni eĉ ne plu povas krei imagon kaj kiuj eble dum la jaroj perdis ĉiun valorojn, ĉar ni (eble) ne konsideras tiujn bildojn parto de la reala vivo.


Okazas ke, el tiuj homoj, kiuj vivas en plej mizera situacio, jen kaj jen iuj povas eskapi. Ili pagas gigantan sumon al homo-komercistoj, kun la espero krei novan estonton en fora lando. Kaj nun venas la klasbatalantoj!

 

Evidente ni ne voĉdonas por ekstrem-naciista aŭ ekstrem-dekstra partio. Ne, plej verŝajne ni eĉ ne voĉdonas aŭ ni elektas reprezentanton, kiu dum la postaj 4 ĝis 6 jaroj libervole povas decidi pri vivo kaj morto. Jes ankaŭ nia vivo kaj morto.

Nu almenaŭ en mia europeca lando, jes ne nur la centro de Eŭropo sed certe ankaŭ la centro de la mondo, niaj demagogoj al kiu ni donis rajton regi la landon, ne nur ŝatas leki la kalkanojn de la potenco (la kapitalo) sed ili ankaŭ decidas por ni kiu rajtas eniri nian landon kaj kiu ne. 


Amuza afero, mi nun parolas pri vera okazaĵo kaj ne pri iu rakonteto de “patrino Ansero”. Estis juna knabino, evidente kun la malĝusta koloro (laŭ la politikaj herooj) de 5 (kvin) jaroj, kiu enpenetris, kiel vera profesiulo, nian landon. Feliĉe niaj vekaj politikistoj malkovris la grandan komploton kaj tuj sendis la kompatindan knabinon, tutsole reen al Afriko al la naskiĝlando. Uf, danĝera aganto forpelata, vivu la demokratio! vivu la politikstoj!

Apenaŭ aŭdiĝis protestoj pri tio, kvankam la nacia televido faris ĉion por levi la eron al plej grava novaĵpinto. Ni, homoj kiuj ne plu klasbatalas silentis, mutis kiel morta hundo.


"Evidente ni, la homoj en la lando kie mi loĝas, ne havas ion kontraŭ 5 jaraĵa knabino, sed ŝi restu en propra lando. Ni ne volas nek povas solvi la problemojn de tiuj homoj". Jen la retoriko de la ekstremdekstra partio kiu dum baloto senproblemoj ricevas 28% de la voĉoj (jes de tiuj, kiuj devas esti la klasbatalantoj) 


Ni ne estas plu gastamaj al homoj el landoj kie oni faras klasbatalon. Fakte ĉu ni iam montris intereson al tiuj landoj kie la laboristoj laboras sub kondiĉojn el la mezepoko? Kie grandega parto de la loĝantaro vivas en mizeraĉo, kie homoj mortas, se ne pro malsato, eble pro laboro en uzinoj. Ili laboras sen la bezonataj protektiloj kontraŭ venenaj gasoj aŭ aliaj malbenataj aferoj. Plej verŝajne laborante por giganta entrepreno kiu translokigis la uzinon el Eŭropo al malaltsalajra lando sen sindikato kaj kun mizera protekto pri la vivo de la laboristoj.

Ni vivas en nia okcidenta insulo kaj prefere ne aŭdas tro pri mizero en aliaj kontinentoj. Se necesas ni igu el Orient-Eŭropo alian kontinenton, laŭ neceso kaj libera volo, se ili nur restu en propra regino kaj ne ĝenu nin. (diras nia klasbatalanto trinkante bieron en trinkejo kun 'kamaradoj')


Dum la jaroj ni sen problemoj kapablas neglekti, ke pli kaj pli kreskas la grupon de homoj kiuj eĉ ne havas la minimuman enspezon, en nia propra lando. Almenaŭ mi ne jam aŭdis pri grandega manifestacio kontraŭ mizero kaj malsato en Belgio.

En Flandrio, la ŝatata federacio de Belgio vivas 3.50.000 homoj (25%) kun enspezo kiu ne ebligas decan vivon. Mi ne parolas pri profitemuloj, ĉar kutime profitemuloj neniam malhavas, laŭ mia sperto. Ne, mi parolas pri homoj, kiuj efektive vivas en mizera situacio. Oni eble povas nomi tion alia "klaso" de homo!

Eble estas tempo ke ni denove iom pli konscie vivu. Eble dum la jaroj, ni tro adaptiĝis al la normo kaj ideo ke ni estas la riĉa Eŭropo. 


Al mi la vorto klasbatalo ne tiel gravas. Jes, vere ĝi estas arkaika. Kio gravas al mi estas, ke ekzistas pro politika maldeco kaj fuŝado de la homaj rajtoj, kreskiĝanta grupo de homoj kiuj ne ĝuas plenajn rajtojn kiel devas esti, kiujn ili meritas kiel homo. Homoj kiuj eniras mondon kiun oni nomas, almenaŭ en Belgio la 4a mondo. Ĉi tiuj homoj iom post iom perdas intereson en la socio kiel ĝi devas esti kaj ne kiel ĝi alfrontas ilin. Ili ne plu instigas la infanojn studi aŭ lerni bonan metion por ke ili poste estu memstaraj kaj kapablaj partoprenantoj al la socio. Ĉi tiu grupo eniras letargion kaj perdas ĉiun kontakton kun la mondo de havuloj. La novliberala politiko kiu regas la lastajn dekojn da jaroj kreis novan formon de mizero. Fakte pli akra, kaŝita kaj maldeca ol dum la tempo ke la plejmulto de “proletoj” vivis en pli mizera situacio.

Ni denove devas batali por ke niaj infanoj povu ricevi senpagan instruadon kaj por ke (imagu) ĉiuj povu havi plej altan kvalitan sanprizorgandon.

La koncepto klasbatalo ni aplikadu. Pri la vorto klasbatalo mi fajfas. Mi konstatas ke pli kaj pli mi devas kunlabori kun precipe junaj homoj, kiuj ne plu komprenas la mesaĝon kiu troviĝas en vortoj, sed ja vidas la maljustaĵojn kaj mizerojn, kiujn suferas ne nur homoj en landoj kun malaltaj salajroj, sed pli kaj pli ankaŭ en la riĉaj landoj. Estas tempo ke la laboristoj el ĉiuj landoj enuiĝu kaj ke ni kreas mondan solidarecon. Eble estas tempo ke ni forpelu el la sindikatoj la majstrojn kaj demagogojn kiuj komercas kun la estroj, reprezentantoj de la kapitalistoj. Estas tempo revivigli la sindikatojn, certe en la “ricaj landoj” kie ili iĝas dum la jaroj pli komercantoj kun la kapitalo ol defendantoj de la laboristaj postuloj kaj rajtoj. Ni redirektu nin al monda solidareco, al unuiĝo de monda laboristaro. Nia batalo devas esti ke ni postulu niajn rajtojn, havu niajn rajtojn, nenio pli

Ni devas forigi la koncepton kiu akceptas ke ekzistas diversaj klasoj en kiuj oni forpuŝas homojn laŭ deveno aŭ sociala fono.