La 8a de septembro estas Internacia tago de legopovigo. Laŭ la anglalingva Vikipedio, la minimuma legopovo mankas al ĉ. 774 milionoj da plenkreskuloj; unu el kvin plenkreskuloj en la mondo restas analfabeta kaj du-triono el ili estas virinoj; 72,1 milionoj infanoj ne vizitas lernejon, kaj multe pli nur fojfoje iras al la lernejo aŭ forlasas la lernejon.

Jam en aprilo ĉijare, mi blogis (en Esperanto) pri tio ĉi. Tiam aperis artikolo en la brita tagĵurnalo The Guardian el kiu mi tiris informon. Sciigojn ja malĝojigajn.

La fokuso de Unesko ĉijare estas sur Legopovigo kaj la sano: "Ekzemple, esploro farita en 32 landoj montras, ke virinoj kun altlerneja edukado estas kvinoble pli probable informitaj pri HIV/Aidoso ol virinoj kiuj estas analfabetaj. Plia ekzemplo: la proporcio de infanmortiĝo estas pli alta kiam la patrino kapablas nek legi nek skribi."

Tamen, sufiĉe mirige, nek la artikolo en The Guardian, nek la uneska dokumento eĉ mencias gepatralingvan edukadon. Ne temas pri tio, ke edukistoj ne scias pri la rolo de gepatralingva edukado. Kiel lastatempe deklaris la Universala Esperanto-Asocio:

Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante sian gepatran lingvon, kiel lingvon de la instruado dum la unuaj 6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel dua lingvo, fare de dulingvaj instruistoj), ilia ĝenerala progreso estas pli bona kaj ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia instruado okazus per la reganta lingvo.

Do, la esplorinformo jam ekzistas, kaj efektive jam de longe legeblas - vidu ekzemple la anglalingvan artikolaron, "Unue la gepatralingvo: la rajtoj de infanoj lerni en siaj propraj lingvoj". Simile, la Homa Evoluiga Raporto por 2004 de UNDP informas nin, ke el la infanoj en sub-Sahara Afriko, kiuj efektive vizitas lernejon, nur 13% havas aliron al gepatralingva edukado. Tiu proporcio estas ĉirkaŭ nulo por la indiĝenaj popoloj de Barato.

La 38% de la indiĝenaj popoloj barataj kiuj estas legopovaj (inkluzive la 14% indiĝenaj virinoj kiuj estas legopovaj) legkapabl(et)as nur en ĉefa regiona lingvo.