Jen esperantigo de poemo de Rabindranath Tagore el la poemaro Gitanjali (1910). Tradukita de Lakshmiswar Sinha.


Kie la animo estas sentima kaj la kapo alte tenata;
Kie scio estas libera;
Kie la mondo ne estas rompita en pecojn pro malvastaj hejmaj muroj;
Kie vortoj eliras el profundo de vero;
Kie senlaca strebado etendas la brakojn al perfektiĝo;
Kie la klara fluo de racio ne perdiĝis en la dezertan sablon de senviva kutimvivo;
Kie vi gvidas la animojn antaŭen en ĉiam pli vastiĝantajn pensadon kaj agadon --
Por tiu ĉielo de libero, mia patro, lasu mian landon vekiĝi.

Lakshmiswar Sinha, "La vivo kaj verko de Rabindranath Tagore 1861-1941", paĝoj 12-13 en Malsata Ŝtono de Rabindranath Tagore, Tr. de Lakshmiswar Sinha, Ilustraĵoj de Sukhamoy Mitra, Serio Oriento-Okcidento, n-ro 1, Eldona Societo Esperanto, Malmo, 1961.