Furoris lastatempe la novaĵo, ke oni starigas templon por la angla en norda Barato! La diino nomiĝas en la angla "English Devi", kaj en la hindia "angrezi devi" aŭ "angrezi majja" (= la angla patrino). La templo estas konstruata de dalitoj - iamaj netuŝebluloj - sur terpeco kiu apartenas al privata kolegio en urbeto en Uttarpradeŝo, la plej granda gubernio barata.

La ideo pri tia ĉi simbola agnosko de la ekonomia kaj socia potenco de la angla frapis s-ron Chandrabhan Prasad, aktivulo pri dalitaj rajtoj en Delhio. Jam en 2006, li montris portreton de English Devi. Modelita laŭ la Statuo de Libereco, la angla diino laŭ raportoj estas nun 3-futa statueto kun ĉapelo, staranta sur komputilo kaj tenanta en unu mano plumon kaj en la alia libron, la konstitucion de Barato. La tutan templon oni modelas laŭ ia komputilo. Onidire, la ŝtuparo estos klavareska.

La loka registaro malpermesis pluan konstruadon de la templo, deklarante, ke oni ne akiris permeson por konstrui religian konstruaĵon. Tamen, laŭ novaĵraportoj daŭre furoras ekster la duon-finita konstruaĵo adorado de "angrezi devi"!