Lastatempe aperis mia recenzo (anglalingva) de historio de la angla lingvo en Barato, This Gift of English, verkita de Alok Mukherjee [mukherĝi]. Ĝi legeblas en la aktuala numero de la beletra revuo Muse India.

Mukherjee argumentas, ke la angla estis io ne nur altrudita al Barato, sed, ke troviĝis en la lando sufiĉe da elitoj (t.e. altkastanoj) kiuj bonvenigis la anglan pro siaj diversaj kialoj. Sociaj reformemuloj kiel Raja Ram Mohan Roy bonvenigis la anglan kiel modernigilon kontraŭ la tradiciaj hinduaj pensmanieroj.

Aliaj vidis en la angla "socian kaj simbolan kapitalon", kiun oni uzu por plifortigi sian "klas-hegemonion". Ĝuste per tiuj ĉi pensiloj de Bourdieu kaj Gramsci, la aŭtoro analizas la lastatempajn vokojn de la subpremitaj "malaltkastanoj", la dalitoj, por anglalingva edukado. Pluraj intelektuloj inter la dalitoj parolis pri la pozitiva rolo de la angla en la barakto kontraŭ la "altaj" kastoj.

Mukherjee konkludas, ke se la angla en Barato efektive estu ilo por socia transformiĝo, oni repensu la celojn kaj studprogramojn de la angla en la (centoj da!) universitatoj en la lando.

Kiel mi diris en la recenzo, la aŭtoro faris argumenton pri la angla en Barato sen ia ajn aludo al la sociolingvistoj - aŭ barataj esploristoj kiel Probal Dasgupta kaj E. Annamalai, aŭ eksterlandaj sociolingvistoj kiel Robert Phillipson, kiu verkis multon pri la lingva hegemonio, kaj Tove Skutnabb-Kangas kies aktivismo pri la gepatralingva edukado estas bone konata.

Se Mukherjee estus dialoginta kun la sociolingvistoj, lia libro estus eĉ pli valora.