Ĉisemajne mi partoprenis interesan, strangan, eĉ bizaretan projekton. Konatulo petis min traduki en Esperanton la vortojn de kanto kiun li verkis en la telugua. Tion mi faris, kaj li eĉ ĝin kantis. La rezulton vi povas aŭskulti en Ipernitio ĉe "La oran revon de Gandhi".

Kial do mi nomas la sperton "bizareta"? Nu, la Esperanto-tradukaĵo estas unu el 125 tradukaĵoj de la sama kanto, kantita en pli-malpli la sama melodio de la sama homo kiu, tamen, scipovas gepatralingve nur unu el tiuj 125 lingvoj! Temas pri d-ro Kesiraju [kesiraĝu] Srinivas (konata profesie kiel "Ghazal [gazalo] Srinivas") de Hajderabado, Barato, kiu kantas multlingve kanton kiun li mem verkis kaj komponis. Mi mem ne taksas la enhavon brila, sed ĉiaokaze, jen versio en Esperanto!

Ne ĉiuj tradukaĵoj estis jam faritaj; kiam mi vizitis lin (je la 20a), sidantaj kun li estis du junuloj el Nepalo, unu el kiuj (s-ro Ambar) denaske parolas la daraian, unu el la (multaj) malgrandaj lingvoj de tiu lando. Srinivas sidis kun Ambar, kiu, uzante hindiigon de la teksto, daraiigis la kanton. Poste ni ĉiuj iris al sonstudio, kie Srinivas kantis daraie kun plena aprobo de Ambar!

Laŭ broŝuro kiun donis al mi Srinivas, tiuj ĉi tradukaĵoj estos arigitaj en venonta albumo La Vojo de Mahatmo Gandhi en kiu "en 125 Mondaj lingvoj", la temo estos "la filozofio de Satjagraho kaj Neperforteco de Mahatmo Gandhi".

Kompreneble estis ege strange aŭdi tian ĉi melodion en Esperanto! Tamen, aŭdante ĝin kelkfoje, mi ne plu trovas ĝin tiom stranga.

Juĝu vi mem: eble vi eĉ ĝin ĝuos!

Jen mia tradukaĵo:

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.

La veron ni ĉiam parolu
Kaj pacen ni iru kunkune.

Senperforton ni home volu
Ĉiam ni parolu amlingve.

Vivi ni lasu kaj mem vivu
Ni vivu kunkune.

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.

Ĉiun baton ni travivu
Ni triumfu ĉiun menson ame.

La glora historio de Gandhi
Ĉiuloke eĥas ĉilande.

Ne malamikoj en la Satjagraho
La koroj kuniĝu sang-sange.

La oran revon de Gandhi
Ni realigu kunkune.