La kuriero de Stenbock
(Stenbocks kurir)

[Teksto de la originalo]

Ĉu venas de ĉasisto
bruego de hufkur’?
El sia dom’ rigardas
kampulo kun terur’.
En blua rajdmantelo
lin preterfulmas vir’.
Pistoloj, leda veŝto
– jen Sveda oficir’.

Sendube sciindaĵojn
kunportas ĉi ĉeval’.
“Ho, Dio, ĉu kun Danoj
okazis jam batal’?”
Demandon maljunulo,
kun korpremata sent’,
starigas post rajdanto
– respondas nur la vent’.

Ĉar foras jam soldato,
li flugos kiel sag’
ankoraŭ multajn mejlojn
dum nokto kaj dum tag’.
Nenian ajn ripozon
permesas li al si,
ĉevalon mortan lasas
ĉe ĉiu vojstaci’.

Lin ŝlima kot’ Skania
makulas ĝis la kol’,
sub hufoj en Smolando
fajreris roktavol’,
Ostrogotia lago
ĵus preskaŭ glutis lin,
nun tra Sudermanio
li daŭre pelas sin.

Eĉ se la luĉevalon
jam kovras sanga ŝvit’
infektis ĝin la mastro
per febro de ekscit’.
Ĝi iam militservis,
nun penas kun fier’
por ke atingu morgaŭ
Stokholmon kurier’.

En disa kabanaro,
se scius pri la ver’,
vi homoj, kiuj venkon
pripreĝas sen esper’!
Se nur klarigus iu
al ĉiu tima kor’
huftondran la mesaĝon
svenantan en la for’!

Unua sun’ de Marto
orbrilas en maten’.
Ĉe urbolim’ Stokholma
ekviglas la posten’.
“Sendito de graf’ Stenbock!”
Tuj forleviĝas bar’
al viro kaj ĉevalo,
la duonmorta par’.

Ĉe Slussen la ĉevalo
sterniĝas pro la lac’.
Piede elĉerpito
plukuras al palac’.
Al la korteg’ lin sendis
la Sveda general’
kun slipo pulvmakula,
verkita sur ĉeval’.

En la palaco reĝa
ĉe bord’ de Mälar-lag’‚
pro maltrankvil’ kaj zorgo
pri ĉiu nova tag’,
dam’ Hedvig-Elenora,
la reĝa prapatrin’,
al Karloj tri apogo,
nur pene regas sin.

Maldormajn noktojn multajn
jam ofte spertis ŝi,
dum luktis edz’ Pollande
kaj filo en Skani’.
Ŝin laste skuis tondre
malvenko en Poltav’.
Atendas nun sciigon
pri fino aŭ pri sav’.

En sama salonego,
apude al reĝin’,
rigidas kiel busto
Ulrika, la nepin’.
Trans princa lip’ fiera
nek vorto, nek murmur’.
Silenton de l’ kortego
horloĝo rompas nur’.

Sed kia bru’ ŝtupare!
Klakadas pord-seri’.
Perukvestitaj kapoj
ekflustras inter si.
Anoncas ĉambelano:
“Armea oficir’!”
Respekte korteganoj
dispaŝas por la vir’.

Helpate de gardistoj,
en svenopreta stat’,
en pezaj rajdbotegoj
enstumblas la soldat’.
Post ĉiu paŝo lia
surplankas Sveda ter’.
Klopodas li paroli
– ekmankas la aer’.

Trankvila, sed palega,
la nobla reĝpatrin’
el kronmarkita seĝo
ekstare levas sin.
“Sidigu vin, sinjoro.”
Ho, kia sensaci’!
La korteganoj gapas
– li sidas, staras ŝi.

Venigas signo ŝia
kruĉegon el arĝent’.
Sur relief’ videblas
la reĝ’ dum luktmoment’.
Per Rejna vin’ plenplenan
la vir’ ricevas ĝin
el mano daŭre forta
de l’ princa oldulin’.

“Vi brave vian devon
plenumis de soldat’,
meritas la dankemon
de mi kaj de la ŝtat’.
La kruĉo restos via
– do tostu por prosper’
de via reĝ’ – kaj poste
laŭtlegu el leter’!”

Li kelkajn gutojn trinkas
de l’ ora uvo-sang’.
Pri nova fort’ atestas
ekruĝo sur la vang’.
Ekstaras li salute
– al ĉiu Sveda kor’
anĝelaj sonas vortoj
soldataj sen dekor’:

“Ĉe Helsingborg, per Dio,
la Sveda soldatar’
la Danojn venkis plene
en fin’ de Februar’.
Trofeojn kaj kaptitojn
en nombro sen egal’
raportas ĉi-letere
la brava general’.”

Ĝislarme la reĝinon
ĝojigas la mesaĝ’.
“Nun morti jam mi povus
sen sento de domaĝ’!”
En mezo de l’ jubiloj,
singultoj de beat’,
serenas nun Ulrika
– similas al la frat’.

Surstrate kolektiĝas
da homoj granda kvant’.
“Victoria!” kaj “Stenbock!”
triumfe eĥas kant’.
“Batalis nia grafo
kun Gideona fort’.
Reĝ’ Karlo baldaŭ hejmos!
Favoras nin la sort’!”

Nur ĉiam pli densiĝas
homvicoj sur la plac’.
“Vin montru, kuriero!”
skandiĝas ĉe l’ palac’.
Kaj kiam li elpaŝas
tra pordo en parter’,
lin multaj brakoj levas
kaj tenas en aer’.

Demandosvarm’ susuras
per fort’ de ŝtorma vent’,
ĉar ĉiu scivolemas
pri la triumfmoment’.
Dek buŝoj ne sufiĉus
por la respondpostul’
pri Burensköld kaj Drücker
kaj pulva fumnebul’.

Kaj ĉirkaŭ la heroldo
urbanoj en pelmel’
kisadas liajn manojn
aŭ tuŝas je l’ mantel’.
Elstaras ja ĉi venko
laŭ gravo kaj laŭ glor’.
La rajdbravaĵo ankaŭ
unikos en memor’.

El foro intermite
retondras nun la son’
jam preskaŭ forgesita
de ĉiu salvkanon’.
Kaj kapoj senvestiĝas
respekte al sonor’
de kariljon’ ludanta
“Danklaŭdojn al Sinjor’!”

Teksto: Carl Snoilsky (1841–1903)
Esperantigo: Per Aarne Fritzon

La poemo ja traktas specon de maratonaĵo, kaj tia ankaŭ ĝia traduklaboro fariĝis por mi. Mi okupiĝis pri ĝi dum proksimume dek jaroj, tamen kun longaj paŭzoj. Precipe la kvin lastaj strofoj plene defiis min dum pluraj jaroj. Iel la energio elĉerpiĝis post la klimaksaj kaj verdire multe pli engaĝaj scenoj en la kortega salono. Tute subite tamen ankaŭ tiuj versoj elfluis kaj mi povis konsideri la taskon finita.

Nu, tia, kia ĝi nun estas. Mi bone konscias pri multaj gravaj mankoj en la traduko, ne nur kompare al la originalo, sed kiel peco de esperanta versaĵo en si mem. (Kiu ekzemple unua trovos la vere ĝenan adasismon?) Sed pli bone mi simple ne kapablis, kaj nun proponas ĝin kiel distraĵon al ĉiu, kiu ne tute perdis la kapablon ĝui simplajn aventurspektaklojn de la tipo “Tri musketeroj”. Ĉu eble oni povus konsideri ĝin kvazaŭ nova filmversio de la originala skripto, sed kun multe pli modesta buĝeto?

La kinoarta komparo ne hazardas, ĉar dum la laboro min vere frapis tio, ĝis kioma grado ĉi poemo per siaj rakontaj artifikoj similas al hodiaŭa holivuda filmo aventura. Konsideru: Dum la ekrano ankoraŭ nigras, la salonon plenigas la stereofonia sonefekto de ĉevalo furioze galopanta en nia direkto. La unua bildo estas ne de ĝi, sed mezplana enkadrigo de la kampulo sekvanta ĝin per sia rigardo. Nur poste okazas la planŝanĝo, kie ni fine vidas la ĉefrolulon en sia rajdmantelo.

Simile tra la tuto. Rapida muntaĵo de scenoj montranta la progreson de la kuriero tra la lando, senperaj scensaltoj inter la urbolimo, Slussen, la kortega salono, la ekstere svarmanta homamaso. La malavara uzo de sonefektoj – la preman silenton de la angoranta kortego reliefigas la tiktako de la horloĝo ĝis la klakantaj pordoj kaj urĝaj paŝoj ŝanĝas la etoson; la strate muĝantaj urbanoj, la salvkanonoj kaj preĝejaj sonoriloj. Ĉi versaĵo vere ne estas aparte profunda – tipa ekzemplo de naciromantika sensencaĵo de sia epoko (1886) – sed ĝi ja estas ekscita! Onidire ĝi dum multaj jaroj restis tre populara peco por drama deklamo, kio ja facile imageblas. En iu versteknika lernolibro sveda ne tro malnova oni citas ĝin kiel ekzemplon de konscie kreita malkongruo inter la skanda kaj logika emfazoj por krei draman efekton – nome en la verso “Li sidas, staras ŝi”. Ĝuste tiu mencio siatempe unuafoje atentigis min pri la verko.

Fine nur tute supraĵe pri la historia fono: En la somero de 1709 la sveda reĝo Karlo 12-a suferis katastrofan malvenkon kontraŭ la rusa armeo ĉe la ukraina urbo Poltavo kaj retiriĝis en azilon ĉe siaj turkaj aliancanoj en la urbo Bender (en la nuna Transnistrio). Dume la danoj vidis ŝancon rekonkeri sian iaman provincon Skanio kaj la svedoj estis tro malfortigitaj por povi rezisti la invadantojn dum la aŭtuno. La sveda guberniestro de Skanio, la grafo kaj generalo Magnus Stenbock, retiriĝis norden kaj uzis la vintron por starigi kaj trejni novan armeon. Per ĝi li sukcesis venki la danojn ĉe la skania urbo Helsingborg la 28-an de Februaro 1710, kaj post tiam Skanio restas parto de Svedujo ĝis hodiaŭ. Li efektive sendis kurieron al la ĉefurbo por raporti pri la venko, nome sian adjutanton Henrik Hammarberg. Laŭ aktualaj scioj tiu tamen ne vere rajdis tiun longan distancon, sed vojaĝis pli komforte en – kaleŝo.