Kial devus la esperantistoj akcepti la politikecon de Esperanto?

Prelego de Eugen Macko che la 90a GEK en Nurenbergo kadre de EDE



Ekde la ekzisto de esperanto okupighas esperantistojn la demando chu ili agu politike, au ne. Jam Zamenhof emfazis la deziratan neutralecon, kio restis en la movado ghis nun diskutenda temo.

Sed en la realeco estis jam de la komenco klare pruvebla la politika efiko. De la hilelismo tra homaranismo ghis la aktiveco en pacmovadoj, esperanto chiam ekmovis, ankau se ne volonte, politikan reagon.

En la 125 jara historio, tamen de chiama emfazo de pacon kaj amikeco, esperantistoj devis sperti kruelajn persekutojn ekz. en nazisocializmaj kaj komunizmaj landoj.

Sed, en tiuj 125 jaroj la situacio en la mondo multe shanghighis. Ne nur esperanto evoluighis, sed ankau la ghenerata politika sinteno. La deklaracio de „Homaj Rajtoj“ kaj ghia chiam pli forta efiko al politiko, ekmovis novajn ghis nun ne konatajn internaciajn rilatojn.

Internacia politiko ne plu povis okazi per oldaj nacistataj, dialektikaj metodoj. La realeco devigis la shtatojn al nova dialogika inter-eca metodo. Bedaurinde ne post racia envido, sed ekzistencia neceseco pere de la detrukapablajhoj.

Kaj tiel ni trovighas en la dialogika metodo, kiun la esperantistoj uzas jam de ilia komenca ago. Ne nur persvadi la aliajn pri mia vero perforte, sed provi kompreni ilin kaj kune serchi dialogikajn solvojn.

Se mi ne estas sufiche forta, dialektike persvadi la alian pri mia vero, char la aliulo ankau estas same forta, mi devas serchi kompromison, se mi volas pluekzisti. Tio estas fakto en la nuna mondo.

Por esperantistoj estas tiu fakto memkomprenebla ekde la komenco, ili sekvis tiun maksimon jam libervole kaj sendevige.

Por tiu kompromiso ni bezonas kelkajn regulojn kiujn ni kune, t.e. demokrate devas konstrui kaj kune akceptante projekti leghojn. Praktike la nuna politika situacio en la mondo atingis la staton kie la demokratio estas la, necese plej ghusta kaj valora solvo. Char la homo ghis nun ne povas per scienca suficheco pruvi en la socio la politikan veron.

La unua aliro estas demokrata kompromiso, alia estus la diktaturo. Sed ghuste tio ne eblas inter la samfortaj klientoj, en la internacia politiko. Tiu inter-eca fakto re-agas ankau al naciaj shtatoj kiam ni spertas ke diktaturoj ankau tie ne plu volas esti akceptataj de civilizite monda socio.

La aktuala mondpolitike, internacia situacio faras nuntempe ankau esperanton pli aktuala, ol iam antaue en la historio.

La reago al esperanto en la socio faras ghin politika. Chiu lingvo en si mem jam reagas politike al chiu alia lingvo, se alia lingvo aktivas apude. Kiel sekvo de klasika pensmaniero, la lingvoj konkuras unu kun alia.

Char ne ekzistas objeltiv-sciencaj kriterioj distingi la lingvojn, restas nur la ebleco de politika reago. Tiu manifestighas au en diktaura subpreno, au en demokrataj konvecioj. Nuntempe en civiliza mondo estas nur la demokrata maniero akceptata. Pro tio la solvo de lingvaj problemoj devas esti en demokratia sfero serchata.

Ankau se unurigarde ne aspektas tiel, la demokratia pritrakto de la lingva problemo estas tute nova. La klasika okupigho estis ankorau dialektika. Ghi serchis chiam kriteriojn pri kiu povus unu lingvo kontrau la alia pli supre au sube kategorizita en iu sistemo.

La nova pensado ene de lingvistiko estis praktike ekmovita per la internacia politiko. La scienco estis stimulita, malantaudemandi la oldajn kutimajn postulojn, kiam montrighis, ke la ghis nunaj hierarkioj estis pri subjektivaj kriterioj staritaj kaj ne havas la atenditan sciencan bazon.

Chu estas iu lingvo bela au ne, ghusta au ne, perfekta au ne, estas relativaj kategorioj kaj dependas de la subjektiva sperto en la historia tempo. Lingvon kreas la tempa neceseco por konkreta komprenighuzo. El tiu sekvas, se ne ekzistas sciencaj kialoj decidi la uzon de iu ajn lingvo, restas la politika decidneceseco.

Tiel, per politika potenco, funkcias jam delonge tiu decido. Novo estas nuntempe nur la demokrata postulo. Kaj en tiu punkto havas ankau esperanto, en la internacia sfero, en tiu situacio ion tre konstruktan kaj kongruan proponi.

Char esperanto estas politika afero kaj la politiko estighis en nia estanteco necese demokratia. Esperanto, demokratio kaj politiko estas dense ligitaj unu kun alia. En la Europa Unio ricevis la internacia politiko necesan strukturon. Pro tio estas la ligiteco en la politika movado, Europo-Demokratio-Esperanto, esprimo de nuntempa politka aktualeco en Europo.

Sub tiuj cirkonstancoj montrighas la vershajneco en la politika pejzajho de EU havi shancon por iu nova partio en la ligiteco kun esperanto. Char nova partio ghenerale havus nur sencon, se ghi prilaborus ghis nun de la tradiciaj partioj ne okupitajn temojn.

Simile kiel en ekonomio nur tiu nova enterpreno havas shancon kiu trovis iun merkatbrechon. Ekz. antau kelkaj jaroj la verduloj, per naturekologio kaj laste la piratoj kun uzantoj de interreto, trovis politike plenigeblan brechon.

Ke la ago de iu nova europa partio, kiel ekzemple la „Europo Demokratio Esperanto“, havu sencon kaj shancon atentita, en la politika pejzagho de Europa Unio, ne sufichas nomi nur la plej gravajn problemojn de la mondo, kiujn jam ankau la grandaj partioj temigas;

Sed en la fokuso devas stari iu origine unueca, kiu ghin de aliaj levigas kaj diferencas, restante en la de tiu partio anoncita temkadro, en nia kazo de EDE. Kion la aliaj ne faras, char ne kongruas kun iliaj interesoj, au ne kapablas pro la manko de iliaj spertoj tiurilate.

EDE havas 2 aktualan temon per kiuj ghi povus poziciigi en la politika pejzagho de EU.



Tiuj estas:

1. Internacia demokratio

2. Kulturekologio



1. La europa demokratio evoluighas ghenerale ekde la oldaj grekoj gxis en nia estanteco.

La naciaj demokratioj estis ekstereurope en la US-ono kunfanditaj per unu nacia lingvo kaj en siaj diversecoj likviditaj.

La jam tie ankau komencita disvolvigho de internacia demokratio interrompighis. Ofte oni parolas en US-ono pri la US-nacio. En la senco de la evoluo de demokratio, tiu signifas repashon.

Post la historiaj spertoj ekeestinta Europa Unio, ricevis en la tempo de demokrtia evoluo ghis nun nekonatan estantajn strukturojn, kiuj estas internacipolitike plukonstruendaj.

2. Se la problemon de Ekologio en la historio oni komparas kun la problemo de demokratio, evidentighas ke la demokratio estis ekde la radikoj de la europa kulturo ghis en nia etanteco diskuttemo. Apude tiu, la problemo de ekologio estas relative nova, date nur ekde kelkaj jardekoj.

Che pli preciza pritrakto de ambau punktoj frapas ilia profunda kontraueco, kiu devenas el la dialektika kompreno de la demokratio en la historio. Unuflanke, la chion ampleksi volonta internacieco, aliflanke de la ekologio postulata diverseco, shajnis ne elteni unu la alian.

Sed kuneca estas por ambau, ke ili estighis alt aktuala en la estanteco. Demokratio en la dimensio de internacieco kaj ekologio en plivastigita senco kun la aparteno de la homa kulturo.

Dialektike pensante, la problemoj aperigataj che ambau, kune ne povas esti solvitaj. Precipe kio rilatas al kulturekologio kun la lingvo, char shajnas, ke internacieco bezonas ion chionampleksan kulturon kaj lingvon, kiu kontraustaras al diverseco.

Tute alie aspektas la afero dialogike pensante. Jam en la formulado de la lingvo estas la inter-nacionala, t.e. kiel la „inter“ de la nacioj komprenata, sed ne pri la de la dialektiko aldevigita esprimo de chio-unu-pensado. Ne estas chio en unu unueco, sed en la rilato, unu rilatas al alio. Kaj tio estas “dialogika”.



La naturekologio estas jam ekde kelkaj jardekoj alveninta politika temo. Mondvaste estas diskutita pri la problemoj de naturprotektado, kaj serchataj solvoj. Sed al la chirkauajho apartenas ankau mem la homo, ne nur gxia naturo. Kaj al tio, ke la homo povas ekzisti apartenas ankau sia kulturo, al kiu baze apartenas la lingvo.

Por plejnovaj natursciencaj observoj estighis ekkonebla, ke la naturo bezonas sian diverzecon por la ekvilibro de vivcirkulado. Danke al relativnovaj sociaj kaj psikologi-sciencaj ekkonoj, ni scias ankau, ke la homo sian lingvon, t.e. sian kulturon bezonas, por povi pluekzisti.

Ni havas nun la sperton, ke la homo en sia chirkauajho nur tiel povas ekzisti, se la naturo en sia diverseco, povas regenerighi kaj rekreighi. Pro tio estighis naturprotektado, por la plua bonfaro de la homaro, politika temo;

char la ghenerala tasko kaj senco de politiko estas, la gheneralan bonfarton en la socio disvolvighi kaj protekti.

Sed al la vivkapabla kaj sana chirkauajho apartenas ne nur la diverzeco de la naturo, sed ankau la diverseco de kulturoj, kiu enhavas la lingvan diversecon.

Ni havas ghis nun la spertojn, ke el la renkontigho de diversaj kulturoj ekestis novaj ekkonoj kaj spiritaj kreajhoj.

El tiu povas esti kun certeco tirita la konsekvenco; se tiu diverseco ne plu ekzistus, sekvus malrichigho de la homa inteligenteco kaj spirito, t.e. ghenerala stultigho de la homaro.

Pro tio estas grava politika tasko de la estanteco, apud la naturekologio ankau montri al la problemoj kun kulturekologio, por povi adekvate reagi al la endangherigo de la chirkauajho en la estonteco.

La dialektika kontrauajho inter la internacia demokratio kaj kulturekologio devas esti dialogike solvita, por esti preta reagi al la postuloj de la estonteco. Por tio necesas komune dialogika komprenighilo, kiu kapablas solvi ankau la, en si mem dialektikan enplektitecon de la nacilingvoj.

Pro tio volas EDE proponi esperanton kiel neutralan duan lingvon, kiu mem jam ekestis dialogike el la kunmetiteco de diversaj elementoj kaj plue portas en si mem la dialogikan principon. La konkretaj spertoj en senperaj uzoj, che internaciaj kunvenoj liveras pruvon por internacie kvalifika uzebleco, por internacia dialogo pere de la lingvo esperanto.



Ambau temoj gravas en la EU, sed la nunaj partioj pro naciaj interesoj ne okupas ilin. Restas la ebleco por iu nova partio.

Solvi la problemojn en la natur-kaj kultura chirkauajho estas komuna intereso de europaj civitanoj kaj popoloj, sed estas de nunaj politikistoj de naciaj registaroj kashitaj kaj ankau subprenitaj.

La Europa Konsilio estas okupita kun politikistoj de naciaj partioj, kiuj defendas sian naciajn poziciojn. La kapablo solvi internaciajn problemojn devas veni tra la Europa Parlamento. De iu nova internacia partio, (en nia kazo EDE) kiu devas koncentrighi al EU-parlamentaj balotoj.

La demokratia vojo estas malferma, levi la vochon por solvi tiun du internacian problemon. La shancon devas la civitanoj mem uzi kaj ekkoni sian propran intereson. Por tio necesas disvolvigi internacian konscion kaj per tiu, solidarecon inter la popoloj.

Tiu internacia laboro estas por esperantistaj karakteroj tre proksima. Esperanton okupighas internacia amikeco kaj solidareco jam ekde sia ekesto (nun pli ol 125 jaroj). Pro tio EDE chefe atendas la apogon de la esperantistoj el la tuta mondo, sed certe kaj precipe de Europuniaj esperantistoj.

Ne nur, sed apogo povas veni de chiu tiu civitano kiu konsentas kun internacia demokratio, amikeco, solidareco, kun la protekto de kultura diverseco, de diversaj, ankau malgrandaj lingvoj, por certigi la historie kotinuan evoluon de la tutmonde homa spirito.



Mi dankas por Via atento