Rezumo de la prelego:

Dialogika pensado kaj ekologio

Ekologio pruvis en la estanteco la necesecon de la dialogika pensado.

En la filozofio estis jam atentita al tiu nova pensmaniero komence de la 20a j.c., sed ricevis nur malmultan komprenemon.

Necesis ankorau 2 teruraj t.n. mondmilitoj, ghis ekz. la politikistoj en la internacia politiko uzis la dialogikan metodon, anshtatau de klasike dialektika konvinkarto, kiu kulminas en militoj.

Pri la primitiva rilato de la homo al la naturo kaj ankau unu al alia, valoris la, sin trabatali kaj subigi la alian. Fakte tiu pensmaniero restis ankau en la klasika dialektiko, kiu valoris ghis antau nelonge, kiam konsciighis la ekologio.

Ghis la fino de 20a j.c. montrighis por sciencaj observoj, ke naturaj resorcoj ne estas senlime eluzeblaj kaj ke la diverseco de la specoj necesas por homa pluekzistado sur la tero.

Necesighis alia rilato al la naturo. Ne nur regi, subigi, eluzi. Sed, pripensi realan eblecon por dauripova rekreigho. Mi devas pensi ankau el la parto de la naturo, ne nur el mia propra. Kaj tiu fakte estas dialogika pensado.

Tiam estighis necese komprenebla la dialogiko. Ne nur kiel ghis nun (kiel ankau jam en esperantujo funkciis pli ol 125 jaroj) esti bonkora al aliaj homoj. Sed nuntempe, se mi mem volas pluresti sur la tero, estas necesa ke mi prenu serioze la alian homon kaj naturon.

Ekde la sociopsikologiaj esploroj, estas por la scienco konata, ke la homo por chieste ekzisti bezonas ankau la alian homon socidiversece. T.e la homo en si mem ne povas ekzisti, sed bezonas la alian. Tiu estas la sama dialogika ekkono, en humanscienca sfero, kiel la naturscienca ekkono, la ekologie necesan diversecon de la naturo.

El tiuj ekkonoj sekvas konsekvence ankau kulturekologio. La protekto de la diversaj kulturoj (t.e. lingvoj) same kiel la diversecon de la naturo.

Sekve komencis en la socio, politikaj movadoj protekti la naturan chirkauajhon. Chiam pli vastighis kaj levighis la konscio de civitanoj por la senpera respondeco de sia vivmedio.

Same necesas politika movado ankau por konsciighi la necesecon de kulturekologio. Por protekti la kulturan kaj lingvan diversecon en la mondo. Kiel tiu proceso povas okazi, esperanto jam havas konkretajn dialogikajn spertojn, uzeblan por diversaj civitanoj de la mondo.

Sub tiuj, fakte ekologiaj cirkonstancoj, estas ankau ghenerale pli facile komprenebla la senco de la nova dialogika pensado.



Eugeno Macko, d-ro. fil., dipl. ing., as.doc. de AIS-o.