Soha többé háború!!!
-
Soha többé háború!!!
Ordította az én generációm a világba. És mi lett belőle? A háború Európában…
-
01 Jun 2025
Neniam plu milito!!!
-
En la jutubo estas videbla kaj audebla la prelego:
www.youtube.com/watch?v=BcFIaBTaUBU
Nenia…
-
01 Jun 2025
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
57 visits
Superpasho la klasikecon pere de esperanto
Esperanto tute ne estas klasika afero. Estas tempo, ke oni envidas, Esperanto neniam partoprenis al klasicismo, sed chiam ghi jam trapashis tion. Kio ankorau restis che ghi klasika, tio estas ghia tragedio. Char la esperantistoj mem ne vidas tiun superigon kaj la tutan tempon de sia ekzisto ili postkuras al klasiko.
La titolo de la kongresa temo de 100-a UK instigis pripensi tiun fakton ghuste en la komplekso de la metitaj vortoj: lingvoj, artoj,valoroj, dialogo inter kulturoj. Tiuj nocioj unuece kaj en tiu ligiteco unu kun alia, akcelas la klerigon la staton de esperanto, kiun la esperantistoj nun pli ol 100 jaroj ne kapablis klerigi.
Char nuntempe estas la faktoj jam tiel okulfrapaj, ke ghuste pro tio la kontrauuloj chiopove provas, tamen nur klasike, subpreni la sukceson de esperanto. Sed esperanto ne estas subigebla (klasike) kiel montrighis la la lastaj pli ol 100 jaroj. Char ghi tute ne estas klasika lingvo kaj ghi ne havas klasikajn valorojn.
Ghi ekshajnas en la dimensio de „inter“, kiu estas nuntempe jam reala fakto, ne nur „ideo“ kiel en la tute lasta jarcento. Sed Zamenhof mem jam, eble ankau nur senkonscie, el sia senpera sperto de la propra juda ekzistenco kaj la multpopola chirkauajho, trovighis super la „klasika ideo de popolamikeco“, tute en la reala ekzistencia neceseco, kiu ghis en nia tempo, nur plimultighis kaj plifortighis.
La „dialogoj“ ne pelas nur la bonkorajn idealistojn, sed tiuj chiuj kiuj ghis nun ne idiotighis ghis suicito. Ekzemple internacie, ne plu eblas la klasika politiko, char la dialektika konvinko, che sama neniighpotenco atingis sian limon. Kie tamen estas uzata la klasike dialektika konvinkarto, subaltigas la uzantojn nur al regionaleco.
Dialogoj de kulturoj estighis necesaj se iu persono au popolo ne volas regrese stultighi. Neniu plu sufichas nur en si mem. Chiu bezonas la rilaton al aliuloj. En tiu ligiteco malfermighas la ghis nun nur de unuece evoluintaj personoj ekkonata dimensio de „inter-eco“, en kiu esperanto jam de komence (por multaj ne ekkonate) movighas kaj nuntempe movighas la tute globalizita mondo.
La lingvo mem estas intereca, kaj per tiu motivigas al internacia ekkono de diversaj kulturoj. Sed fakte ekzistaj la limoj de ekkonoj de diversaj kulturoj kaj lingvoj. La poliglotoj baldau ekkonas la limojn de siaj kapabloj kaj ne malofte ghuste tiuj personoj estighas fascinataj de esperanto, en kiu ili trovas kunmetite la interecon al travidebla dimenzio.
Por la plimulto de klasikaj lingvistoj estas tiu dimensio stranga, ili ne kapablas kompreni tion kio okazas ekstere de klasikaj formoj kaj sistemoj. Ili havas la diversajn klasikajn malaltigon, per kiu ili volas sin superigi. Bonajn ekzemplojn ni trovas en la arto. Kiel jam chiam en la arto montrighas la avangardaj ekzistencoj, en la subigo de la klasiko, en la : muziko, pentrajho, arhiterturo,literaturo, ktp., kie unue povis aperighi la nova pensado.
Esperanto ests en si mem la ekshajno de la nova dialogika pensado kaj la subigo de la oldklasikan dialektikan. La klasikaj nacilingvoj, chiu volas sin aserti kontrau la aliaj, tio estas ilia esenca karaktero. Esperanto, tute alie, estas kunmetita de kelkaj naciaj lingvoj,pro tio ghi el si mem ne povas tiujn kontraui. Ghi portas la dialogikan karakteron, au alie dirite, la novan pensadon kune en sia esenco.
Esperanto, la lingvo de la pensado
Ke, Esperanto estas la lingvo de la pensado, estas ekkonebla per la nova, „dialogika pensado“.
Sed, kio estas „dialogika pensado“ ,versxajne demandas kelkaj?
En la filozofio ekzistas ekde de la komenco de la pasinta jarcento,(t.e. preskaux samtempe ol Esperanto) la filozofia brancxo, „Dialogika pensado“.
Tuthistorie pritraktite la pensmaniero ne estas nova, sed en la formalscienca epoko de la historio gxi estis neglektita kaj trafis inter la logika kaj dialektika pensmaniero en malantauxecon.
Kelkaj filozofoj kiel Franz Rosenzweig, Ferdinand Ebner, Martin Buber, Gabriel Marcel kaj Martin Heidegger, ekkonis la limojn de la logika kaj dialektika pensmaniero kaj reagis al la bezono de la tempo pripensante novajn eblecojn por la estonteco.
El tiuj perspektivoj oni nomis tiujn provojn; „La nova pensado“.
Tion mi prezentis fakte en la unua parto de mia prelegvico „Dialogika pensado kaj Esperanto“ en Trier, cxe la „Internacia Festivalo“ kadre de AIS.
Mi nun anatauxe malonge resumas tiun prelegon, por helpi la komprenon de la venontaj pensoj:
Dialogo estigxis necesa precipe en la politika realeco de la estanteco. Tion ni cxiuj povas observi kaj sperti. Pro tio, peskaux cxiu volas dialogi. Sed la demando estas kiel?
Por vera dialogo necesas distingi inter dialektiko kaj dialogiko.
Dialektike oni volas persvadi la alian pri la propra vero.
Dialogike oni pretas aliri al kaj lerni de la alia dialogpartnero.
Sekvas el tiuj konstatoj, ke dialogiko ne estas nur dialogo, sed gxi estas ankaux lernado kaj pensado en dialogoj.
Dialogon ebligas la lingvoj (tio estas suficxe klare).
Per spertoj oni povas observi kaj konstati, ke gxis nun eblis vera dialogo nur ene de iu nacia lingvo.
Sed naciaj lingvoj ne kapablas vere internacie dialogi, cxar ili kunportas jam en la propran esencon la baron de la dialektika memasertado kontraux la aliaj, kiu gxenas veran dialogon.
Esperanto estis kreita por internacia dialogo jam pri dialogikaj principoj.
T.e.: Origino kaj esenco de Esperanto estas dialogika. Gxi havas naturan rilaton al diversaj lingvaj elementoj kiujn gxi kunprenas kaj reduktante la gramatikon al la logiko ilin denove kunkonstruas. Per tio gxi estas en harmonio ankaux al la universala evoluo, gxenerale.
1. La evoluo ekestas en la rilato de diversaj elementoj.
Baza filozofia demando estas; cxu ekzistas iu cxiam restanta substanco, kio eble iam estos kaptebla; aux la universo, Dio, ne lasas sin kapti?
Por la scienca evoluo multe helpis la ideo de kaptebleco, kaj la imago de la grekoj pri la, por ili plej malgranda substanco, de atomo. Sed post iu tempo estigxis tiu imago ankaux bremsa por la pensado kaj la evoluo.
Realece ni cxiam denove devas konstati, ke cxiu substanco estis nur ideo, reale cxio sxangxigxas kaj okazas. Realece ni estas en la rilato al io, aux iu, nur tion mi povas sperti, cxiu iama kaj ioma unueco estas nur imago.
Tiu problemo speguligxas ankaux en la lingvofilozofio.
La klasika lingvofilozofio alproprigxis grandparte la ideon de la restanta substanco. Oni esploris por pruvi „altscience” ke ekzistas iu pralingvo, el kiu cxiuj aliaj ekestis.
El tio venis la konkuro, kiu lingvo estas nun la plej proksima al tiu arkaika.
Memkompreneble, kun la valorklasifikado, ke iu lingvo estas pli valora ol la aliaj.
Aliaj esploroj venis poste al la rezulto; ke la lingvoj havas kelkajn praulojn. Mi ne certas kiel staras nun la esploro, sed en tiu konekso kiun mi volas montri, pli gravas, ke la lingvoj estis en la historio en rilato kaj influis unu la alian.
La gxenerala filozofia observo, pri la evoluo, koncernas ankaux la lingvojn.
Lingvoj evoluigxis en la rilato unu kun la alia. Estas observebla, ke lingvoj kiuj longtempe ne havis la eblecon aux nur malmulte kontaktigxis kun aliaj lingvoj kaj kulturoj, restis en la baroj de la propraj elementoj.
Kvankam la speciala proprajxo de cxiu lingvo estas kultura valoro, ili povas havi kontrauxevoluan efikon, en sia dialektika memasertado, returnigxante al si mem.
Tamen, spite de cxiu memaserta forto, en la moderna mondo, neniu vivanta lingvo povas resti nuntempe nur en la memturnigxinteco, cxar tiu signifus praktike memmotigon.
Ili cxiuj devas cedi la premon de la tempo. La reago estas, ke la naciaj lingvoj alproprigxas fleksante kaj rompante la fremdajn elementojn en la propra karaktero kaj plejofte post ioma tempo estos tute forgesita la fremdeco de iu vorto aux esprimmaniero.
2. Esperanto havas naturan rilaton al la universala evoluo de la lingvoj
Por esperanto ne ekzistas la problemoj kun la fremdaj elementoj.
Gxi ekestis en la natura akcepto de la univesala evoluo de la lingvoj, el la sintezo de elementoj el diversaj influoj. Gxi ne kontrauxstaras fremdajn elementojn, sed integrigxas kaj ricxigxas per tiuj kaj staras klare al tiu sia karaktero, ne volas kovri aux alie misinterpreti la realecon. (Kion ofte faras la naciaj lingvoj.)
Esperanto estas la plej fleksebla lingvo, gxi kunigxas gxuste tion kio en la naciaj lingvoj aperas kiel fremdeco kaj absorbas al nova, gxis nun ne konata lingvokvalito.
Tiu povo estas dialogika, kiu fremdas por naciaj lingvoj, sed gxenerale helpas al universala evoluo de la lingvoj.
Gxis nun en la lingvistiko nekonata kapableco de iu lingvo, portas Esperanto en si mem. Tio estas la povo: En si mem purigi idiomoj kaj idiotizmoj, kunprenitaj el naciaj lingvoj.
Cxar internacie povas la komprenigxo nur tiam funkcii, se la proprajxoj de la naciaj lingvoj estas logike klerigitaj. Tiun kapablecon portas Esperanto necese en sia esenco, cxar alie gxi ne povus plenigi la taskon kiu kreis gxin.
3. Esperanto estis kreita de la dialogika pensado
La realeco okazas. Se ni perceptas kio sin montras en la realeco, por ne perdi, ni devas pripensi kio okazis, ordigi, sistemigi, por povi la gravajn spertojn denove uzi.
La kapableco de tiu faro estas pensado. La pensado estas poste relative kapabla kelkajn vojon por la estonteco ankaux antauxpensi.
Esperanto estis kreita je antauxpensanta dialogika vojo.
La filozofo Martin Heidegger diris ke; pensado estas survojo en liberaj pejzagxoj. Tio signifas ke la pensado estas libera kaj ne povas esti limigita de iu ajn baro, ekz. de la proprajxoj de la naciaj lingvoj. La pensado devas trapasxi tiujn limojn kaj movigxi en liberaj pejzagxoj. Nun, kie montrigxas tiu vojo, liberigxinta de la altrudintaj limoj de la naciaj lingvoj?
Konkrete en Esperanto.
Esperanto ekestis kiel pensado en liberaj pejzagxoj, kiel dialogike konstruita vojo en la estonteco, por la solvo de, en si mem turnigxinteco de la naciaj lingvoj kaj iliaj limaj baroj.
Gxi estas la libera elkuro en la natura mondo sen limoj kaj baroj.
4. La pensado povas esti cxiam nur universala
La pensoj estas liberaj. (Ekzistas ankau la eldiro) Minimume, volas kaj devas esti. Tamen ekzistas kelkaj metodoj, ecx la pensadon malliberigi, nur tio tiam ne plu estas pensado, sed io alio; sistemo, institucio, ideologio, ideo, ismo, ktp., kiuj ofte konfuze sxajnas kiel pensado.
En nia estanteco efikas multflankaj influoj al la pensado. La plej konata, preskaux sovagxa, la cxie kaj cxiam prezenta komercvarbado.
Sed pli dangxeraj estas la subtilaj, ne klare distingeblaj kaj ekkoneblaj influoj, kiuj determinas niajn subkonscion kaj de tie la pensadon.
Tiuj povas havi longan historian tradicion ekestante jam moroj kaj kutimoj, konstruante ecx nian identecon, kiuj sxajnas al ni tute memkompreneblaj.
Tiun memkompreneblecon povas klerigi plejbone la realeco kaj la movigxo en realaj liberaj pejzagxoj. (simpla ekz.: Konkrete povas helpi iu mondvojagxo, se ni konscie pripensas kion ni je tiu spertas.)
Grandan kaj decidan influon havas al la pensado la lingvoj.
Ili havas tra la longa historio starigitajn strukturojn, kiuj spegulas en niaj pensadoj kaj sintenoj.
Ni reagas ofte emocie al la kritikoj de niaj memkompreneblecoj, ofendante ecx neracie, t.e. ni preskaux ne kapablas pripensi tiun situacion.
Gxis ni el iu eble ne antauxvidata kialo trovigxas en iu situacio, kie la realeco nin devigas akcepti la faktojn kaj ilin pripensi.
5. La naciaj lingvoj limigas la pensadon, dialektike.
La unua, la natura reago al kritiko estas, ke ni defendas niajn morojn, kutimojn kaj memkompreneblecojn, sen pridemandi ilin.
Unue ni pravigas nian starpunkton senreflekte kaj kontrauxatakas la kritikanton. Ni volas nin kun cxiuj al ni disponeblajn rimedojn defendi, ofte ni nomas tion „scienco“ kaj pruvi, ke ni pravas.
Ni batalas dialektike, kelkfoje heroe, por nia afero, sed ni malmulte, aux nenion komprenas de la afero de niaj kontrauxuloj.
En unu de tiuj sxajnsciencaj pruvoj enfalis jam ankaux la klasika lingvistiko. Gxi estis kaptita de la dialektika metodo.
Lingvistiko apartenas ankaux al tiu parto de la homa scienco, kie ne eblas tiel akurataj ekkonoj kiel ekz. en la natursciencoj. Kune, kun la sociaj, religiaj, politikaj, ktp., -sciencoj, bonvenis la relativa libereco, kiun promesis la dialektiko.
La metodo funkciis tiel longe, gxis siaj limoj ne estis en aliaj brancxoj atingitaj kaj ekkonataj.
Post la neplu uzebleco de la dialektika metodo en kelkaj sociaj sciencoj, montrigxis la limoj ankaux en aliaj brancxoj, kie estis uzata la sama metodo.
La klasika lingvistiko evoluigxis al interlingvistiko kie montrigxis nova lingva kvalito.
Post kelkaj ekkonoj de la inter-sciencoj, en tiu kazo de la inter-lingvistiko, montrigxis la dialektika limigiteco de la naciaj lingvosciencoj.
Cxar kiel la lingvoj unuflanke influas la pensadon, tiel aliflanke ili ankaux limigas gxin.
La liberigxo alvenis post la aperintaj kaj konscie ekkonintajn limojn, en la elkuro al novaj lingvaj konceptoj.
Sed la pensado devas esti el la propra esenco libera, sen limoj kaj baroj, universala.
Pro tio gxi pretas forlasi sian malliberujon, elkuri en la liberaj pejzagxoj kaj aligxi kun tiuj malnetoj, kiuj lasas sian liberecon kaj universalecon.
6. Esperanto akcelas universalan pensadon, dialogike
La baroj de la naciaj lingvoj estas en la cxiutaga moderna vivo por cxiuj spertebla, kiuj volas informigxi kaj partopreni la internacian vivon.
Unue; cxar la komunikativa lingvo ne certas esti gxuste sia gepatra lingvo, kaj due; cxar la naciaj lingvoj gxenerale en si mem portas la dialektikan limigitecon por internacia komunikado.
La filozofia pensado ekkonis jam antaux pli ol cent jaroj tiun komunikativan handikapecon kaj sercxis elirvojon en la „ne-dialektika pensado“, de la t.n. „nova pensado“ (F. Rosenzweig, M. Heidegger). Preskaux samtempe aperis ankaux la konkreta propono (L. Zamenhof) solvi la dialektikajn enplektitecojn de la naciaj lingvoj pere de la dialogike konstruita lingvo Esperanto.
Lingvoj spegulas cxi-est-strukturojn, kiuj en la tempo sxangxigxas. Jupli longe dauras iu strukturo, sistemo, ordo, vivmaniero ktp. en la historio, despli profunde gxi influas ankaux la pensmanieron. La influoj tra la tempo enmetigxas en la plej profundaj tavoloj de nia subkonscio kaj de tie ili ordonas ankoraux multe pli longe nian pensmanieron, ol la strukturoj mem dauxras kiuj ilin ekmetis.
Tiel, ekz. efektigxas manieroj en nia pensado el la greka kaj romia epoko de la sklaveco, ankaux se tiu socia ordo jam delonge cxesis.
Por la konscia sperto de tiuj arkaikaj srukturoj kaj por ilia superigo, bezonas la pensado unukaze liberecon. Por esprimi la spertojn en la nova tempo estas bezonata nova pensmaniero kaj ilo por perigi, t.e. nova lingvo.
La pensado ricevas sian universalan liberecon en Esperanto.
7. Esperanto estas la lingvo de la pensado
Se la pensado devas esti libera, kaj universala, kaj ni bezonas iun esprimmedion la pensenhavojn, tiel adekvate kiel nur eblas esprimi, kiu alia lingvo estas pli proksima plenigi tiujn kriteriojn, ol Esperanto?
Nur tiu lingvo estas gxis nun sole, kiu sin liberigis de la dialektika enplektiteco de la lingvoj.
Se ni komprenas la pensadon kiel iun liberan spiritan aktivecon de la homo, tiam ni povas samtempe diri, ke:
pensado komencas unue post la dialektiko.
Cxar dialektiko multfoje limigas kaj baras la pensadon.
La pensado pensas en la pejzagxoj.
En la libera pejzagxo renovigxas la, tra la tempo en limoj barigita pensado, denove al universala pensado.
La dialogika pensado mem jam liberigxis de la dialektiko per la inter-ec-eco.
Esperanto ekestis per la dialogika pensado inter-ece.
Pro tio mi ne vidas iun alian lingvon kiu estus pli proksime al la pensado ol Esperanto.
Mi dankas por Via atento
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2026
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
X
Sign-in to write a comment.