La prelego estas ankau audi-videbla en youtobe: www.youtube.com/watch?v=Sq-3HN7YTro

Montrighis la fino de la klasikhistoriaj militoj por necesa uzo de dialogikaj solvoj

Kion ni nomas historio, au kio estas klasika historio? Ghenerale tio kio okazis kaj pasis , kio ne plu estas restarigebla. De tiu restas ekzisti nur iu parto, kiu konsciighis, el kiu estighis la klasiko. Tamen la plejparto de la okazintoj estis forgesita, kiu sekvas el la malgranda komprenkapablo de la homo.

La konsciighon de la historio decidas la estanto. Tio kio necesas por la plurestado de la esto, tion ni rememoras. Katastrofoj, militoj, negativaj okazadoj, pro tio restas en nia memoro, ke ni lernu de ili kaj laueble evitu.

Sed, char nia estado dependas de pozitivoj (ekz. amo), la neagativajhojn ni ofte forgesas. Pro tio oni malkovris la skribajhon, ke ni lernu de tiuj. El negativajhoj sekvas la lernado kaj scio, kiun ni peradas kaj pludonas per skribajhoj.

La pozitivoj ne bezonas kaj lernadon kaj scion. En la amo okazintajho ech ne estas vorte kaj skribe esprimebla kaj ankau ne bezonas esti. Tiun staton ni nomas „paradiza“, se nia esto plenas, kiam ni ne plu bezonas ion ajn alion aldoni.

Pro tio estas precipe negativaj okazadoj en la historio priskribitaj, ekde kelkaj popoloj estighis skribkapablaj. Tio estas relative malonga tempo, nur preskau 4-5 jarmiloj, ekde la homa evoluigho sur la tero. Sed ekzistas ankau tielaj popoloj kiuj ilian plumiljarajn skribajhkapablecojn uzis nur por priskribo de diaj revelighoj (t.e. pozitivajhoj) kaj artaj esprimajhoj.

Ekz. la sanskrit lingve skribitaj vedoj estas kreditaj, ke nur diaj vortoj estas fiksitaj. Sekve de tiu kompreno estas evidenta, ke en la hindua Barato, ne trovighis aplikon la historia priskribo, (t.e. negativajhoj) tamen ke la sanskrito estas unu de la plej aghaj lingvoj en la mondo.

La chinoj, norde kaj oriente de la Himalajo, jam alie opinias. Ili ekde de ilia skribkapableco, kiu etendas ankau antau 4-5 mil jaroj, provis la gravajn okazadojn, kiel povshanghoj tra dinastioj, militoj inter regionoj, au sciencaj malkovrojn, skribe fiksigi. De kiuj la venontaj generacioj povis lerni.

Se ni legas la t.n. nacian historion de la europaj popoloj, senekscepte altrudighas la militagresivaj priskriboj. Unuparte estas prezentata la venko kun kuragha herojeco. Ghis la sama okazado, samtempe prezentighas sur la alia flanko, kiel malprava sufero.

Tiel ekshajnas la dialektike klasika europa historio. Tiun priskribmanieron ni heredis de la antikvaj grekoj. Kiuj sin metis en la centro de la mondo kaj por la chirkauajho donis nur akcidentalajn karakterojn. La grekoj estis la helenoj kaj la aliaj popoloj la barbaroj.

Tiu klasika komprenmaniero restis ghis en la hodiauaj tagoj en europo. Sisteme plifortigite, prilaborita kun la romia juro, tra jarcentoj enshovighis en la plej profundaj psikaj tavoloj de la civitanoj kiel, moroj, reguloj, kutimoj, ktp.. Al kiuj, tra la historia evoluo, estighis chiam pli danghera kaj malfacila, iu konscie libera rilato. De kiuj montrighis nuntempe, evidente la liberigho necesa.

El tiu komprenmaniero, post la 18, 19 jc. elformighintaj naciaj kulturoj, estighis interpopolaj dialektikaj kontrauajhoj, enfluinte al naciismaj katastrofoj en la 20-a j.c. Preskau nekredeble, sed jam post du granda t.n. mondmilito, kun la sufero de tielaj popoloj, ghis la hodiauj tagoj ili ne povis liberighi de tiu kauzo. Tion montras klarvideble, la nuna katastrofa milito en mezeuropo, kiel dauro de la klasikdialektika historio.

De tiu historio volis la US-amerikanoj, jam antau 200 jaroj liberighi, kiam ili deklaris la „finighon de la historio“ en Usono. La tiama provo evidente ne sukcesis. Poste, niatempe F. Fukuyama historisto pensis, ke post la disfalo de la komunismo, alvenis ankau “la fino de la mondhistorio”. Sed tiu konstato devas esti ankau nuntempe per spertoj korigata, char povas temi nur pri la “klasika historio”, la socia evoluo en la historio monde pludauras.

Bedaurinde ghis nun, ankorau la fino de la klasiko ne estis ghenerale ekkonata, sed (vere plejintensive de Usono) estis metita antau la alternativo, de la esto kaj la neniigho de la esto. Sekve, la Usono devas „denove“ enpashi en la historio, ke nun provas (se povas) evitigi la neniighon de la estanto.

Char la dialektike klasika historio atingis kun la evoluo de la scienco kaj tekniko tiun kulminstaton, post kiam la grandpovoj ne plu povas solvi la kontrauajhojn per militoj. De tiu stato sekvas necese; ke la “nova dialogika pensado”, devas solvi la nuntempajn problemojn.

Ekzemplodone negative, por ekskluziva lernado, ekshajnis nuntempe, la t.n. milito en Europo, inter Rusio kaj Ukrajnio, (fakte nur konflikto inter Usono kaj Rusio). Kaj montras samtempe ankau, ghenerale la limon de la nuntempaj “militoj”, se la konfliktpartioj volas ankorau pluresti vivantaj sur la tero.

Tio signifas samtempe, ankau la finon de la klasika historio.Char ne plu eblas kiel antaue, che klasikaj militoj, kiam la konfliktpartioj enmetis sian tutan povon por la venko. Tiel oni volis decidi, ke la “venko havu la veron”. Sed tiu solvo nuntempe ne plu funkcias. Anshtatau iu venko, minacas la neniigho.

Pro tio en la nuntempa situacio en la mondo, neniu klasikherojeca batalo havas plu sencon, kiam post „venko“ ne estus nur la kontrauulo neniigita, sed ankau mem, t.e ambau kaj neniu venkinto restas. Sekve de tiu, hodiau fakte chiu milito estas nur duonserioza ludo, kiam infantilaj shtatestroj ludas kun la vivo de civitanoj, kiam junaj homoj estas devigataj, kontrau la „homaj rajtoj“ batali kaj mortigi unu la alian.

Unua solvo por junaj individuoj, kun matura homa konscienco, kiuj ne volas partopreni la mortigon , estas, ne sekvi la soldatan envokilon, au poste dezerti el la batalo. Nuntempe nur tio estas „vera heroajho“ (se ni restas tamen che la klasika nocio). Jam en la antaua historio, ni havis multe da ekzemploj por rifuzo la mortigon en la milito, superpashante la klasikan heroecon, sekve sin mem sanktighinte, kiu ofte finighis en ekzekuto de la shtato.

Samtempe kiu estas ankau la senco de kristaneco. Jam ekde pli ol dumil jaroj anoncante, transpashi la barbarismon kaj ankau la heroece klasikan kulturon de la antiko. Por kiu fakte kaj reale nur, nuntempe revelighis la fino.

Por tio estas la nuna „milito“ inter Rusio kaj Ukrainio, (t.e. Rusio kaj Usono) la pruvo, kiam la tuta milito estas nur iu mensoga farso, de sin politikiston nomitajn pajacojn, kiam miloj da junaj senkulpaj homoj estas en la morto pelitaj.

Alikaze ekkoneblas, ke nek Rusio nek Usono volas, povas, kuraghas, (tiel longe ghis ie iu frenezulo ne enpashas) unu kontrau alia veran militon fari. Sed en la malantaueco, trovighas kelkaj militperantaj krimuloj,kiuj havas diversajn interesojn al milito. Au iu ideologia celo, au dauri la regadon, au instali novan regadon, au simple gajni monon kun la milito, ktp.

Sed la plej malplacha estas akcepti la devigon, ke simplaj civitanoj, de demokratia plimulto, ne plu povas kontraustari la povon de tiuj krimuloj, kiuj volas daurigi la militon kaj malebligas chiun pacintertrakton. Tamen de grandaj demonstracioj mondvaste. Kiel antau kelkaj semajnoj apud la t.n. „sekurec konfernco“ en Munkeno, kie kelkdekmil civitanoj postulis kriegante kaj sur transparentoj grandlitere skribitan PACON!

Anshtatau audi la vochon de popoloj, la statestroj kaj multinfluaj personoj, antaue jam en europa parlamento kaj nun en tiu, t.n. sekureckonferenco, kun dauraplaudo salutis iun personon, kiu postulis la kontraulon ataki per atomarmiloj. Chu havas tiuj aplaudantoj, chiuj la saman klasikdialektikan, nuntempe dangheran pensmanieron, same kiel tiu militpelanto?

Nuntempe tiun konflikton en mezeuropo, oni ech ne povas nomi „militon“. Char seriozaj militoj estis en la historio chiam kontrauajhoj, kiam chiuj al dispono starantaj rimedoj estis enmetitaj por la venko. Sed se tio ne okazas, la konflikto ne povas nomita “milito”. Au alie esprimite, ne estas klasika milito.

Char la malvenkinto estis au tute neniigita, kiel antaue en la barbaraj tempoj, (kiam tutaj popoloj estis ekstermitaj), au ankau en kulturklasikaj tempo,j la malvenkintoj estis ensklavigitaj, al laboro devigite ekspluatataj de la venkintoj. Kiel tio jam che la oldaj grekoj okazis kaj post la europklasikkulturaj militoj iel turnighinte, ankau ghis en hodiauaj tagoj dauras.

Kompato ekshajnis ekde la kristanoj, kiam la eksaj militkontrauuloj de la venkintoj, ne plu estis ekstermitaj au ensklavigitaj, sed „nur“ politike eluzitaj kaj homdigne subprenitaj. Iliaj antauaj reghsistemoj kaj teritorioj estis dissolvitaj, per kiu la malvenkintoj perdis siajn privilegiajn postenojn. Kiel ekzemple post la unua mondmilito nobelaj privilegioj kaj parte ankau la jam komence starigitaj burghaj richajhoj. La malvenkita dua mondmilio trafis denove ankau la iamaj malvenkitoj de la unua, post kiam ili provis per revengho restarigi la antaue perditan.

Chu ripetighas la historio? Se ni observas la okazadojn, antau de la unua kaj dua t.n. mondmilito kaj komparas nuntempe en europo, ni povus sekvi ke; jes. La postmilitaj rezultoj avertas historie, (se intertempe ne alvenas iu turnigho) por la Europa Unio la saman sorton suferi, kiel antaue la multpopola Austrio en mezeuropo.

Jam tiam konkuris ekonomie kaj politike fortaj povoj el Usono malantau la registaro, kiuj havis la intereson malfortigi la jam kelkjarcentoj disvolvighintan mult-inter-popolan shtaton. Ili ekkonis la signifan forton de la inter-naci-eco, naskighintan precipe en mezeuropo kaj transprenis en la propra hemisferio. Por propra favoro, ili eluzis postulante la ekevoluintan naciismon, kiu gvidis al disfalo de la multpopola shtato kaj al malgajnita milito, sekvante dispartigon fare de la militgajnintoj.

Nuntempe estas aktualaj demandoj: Kion sencon povas havi iu milito? Batali por iu nacia shtato, por iu patrujo, se la tuta tero estas endangherita ? Chu ne limigas tiu sinteno al egocentra frenezeco, por la propra shtato, propra popolo, propra familio, propra sin mem? Kio estas kun la sinteno al la homaro ghenerale, al nia homa domo tero, kiu estas el diversaj direktoj agreseme atakita, la naturo kaj nia vivmedia chirkauajho?

Kial la fino de iu ajn? En nia tempo en la proksimeco de milito, kun la chion eblan detruarmilojn, oni kelkfoje ricevas ankau la senton de chiu ajna fino. Jes, la klasiko estas ghenerale for. La klasike dialektika politiko estas for. La klasike deviga milito estas for. Kion nun fari, se ni volas chiresti, sed ne chion kun mem detrui? Tiam proponighas la dialogikaj solvoj de diplomatio por konfliktpartioj.

Dankon por Via atento