Esperantofilozofia prelego, je la 15. marto 2021, en la Skajpo, organizita de la Munkena Esperanto Klubo.

Tiu prelego estas videbla kaj audebla ankau rete en: Eugen MackoYou Tube; Esperanto transpashis la klasikon.

www.youtube.com/watch?v=_-W5817pyOU&t=397s


Antau tri jaroj somere, kadre de EDE kunvenoj en Alsóörs che Balatono, okazis jam seminario pri tiu temo. Fakte mi volas nur kunfandi la esencon de tiuj pensoj.

Enkonduke mi volas iomete klarigi la nociojn, klasiko kaj transpashi.

Chiu de Vi jam audis ion pri la klasiko. En europa kulturchirkauajho en lernejoj jam por infanoj estas klerigita, ke la klasiko estas la plej alta valoro de nia kulturo. La plej belaj artaj kreajhoj kaj la plej gravaj sciencaj eltrovajhoj, estas rezultaj devenoj el la oldgreka klasiko.

La nocio estas uzata por esprimi la hierarhion de diverzaj klasoj en la realeco. Ekz. por grekoj, sklavo kaj liberulo shajnis esti natura diferenco inter la homoj. Al tiu venis la kredo al virtoj, kiuj influis la formon de la kunvivado en socioj ghis en nia estanteco. Nur la plej konataj; ekz. hejmlandamo, patriotismo, kun heroeca batalado, kaj multaj aliaj sintenvirtoj.

La superpasho de la klasiko komencis jam che ghia komenco en la antiko. Char jam tiam, samtempe ekshajnisla relativeco de la hierarhio de la plej bono kaj la malbono. Ankau jam en la sama kulturchirkauajho (kvankam ankorau sen la konscio pri aliaj kulturoj), komencis jam la unuaj sociaj ribeloj de sklavoj, en dialektikaj kontrauajhoj (ekz. de Spartakuso), poste en multoblighintaj klasbataloj che diversaj historiaj epokoj, ghis en nia estanteco.

Sed jam en la antiko okazis kelkfoje, ankau senkontrauajhaj reagoj al la maljusta klasika ordo. La plejkonataj en la posta europkulturo estas la eltirigho de Judoj el Egiptio kaj en la sama sintenmaniero lasis sin krucigi de la Romia klasiko, la juda junulo Jeshuo. Ankau en aliaj kulturchirkauajhoj en la mondo okazis similaj senkontrauajhaj sintenmanieroj, sed por ne dispeli la kadron de chi tiu prezento , mi restas nur che Europo.

Ankorau nur ion, pri l a memsignifo de la vortoj, transpashi au superpashi. Tiuj unufoje volas esprimi, ke tiel ne estos io detruita, sed estas lasita en sia ekzisto. Chi kaze, che la klasiko, char chi tie devas esti esprimata ankau la tempa evoluo. Ne resti fiksita sur la sama impreso, sed senteme reagi al shanghoj, por plu evolui. Sed evolui eblas nur lernante el la estanto. Pro tio por superpashi la klasikon necesas unue lerni kaj ekkoni kiel estas mem la esto de tio, kio estas superpashebla.

Novtempe, post la klasika mezepoko en Europo, komencis la superpasho sociologie en burghaj revolucioj, paralele kun la mondvastaj malkovroj kaj sciencaj eltrovajhoj. Por pli vasta publiko rimarkeble ghi ekshajnis en la arto.

Post la franca revolucio, koncentrighis en Parizo la superpashoj en diversaj artajhoj. Ghis la konservative reakcijaj fortoj en Europo subprenis la pluevoluon, pro tio la proceso devis elmigri. Artistoj, sciencistoj, prominentaj personoj iris al Usono, por povi en demokrata libereco pluevoluighi.

Ekde tiam tie okazis la superpasho de laklasiko. Europo chiam denove povas re-igi la evoluon kaj kelkfoje nur postlamas che multaj novaj ekkonoj. Plej bedaurinda estas, ke ankorau nun post kelkaj kauzintaj katastrofoj, chiam denove ekestas provoj haltigi la historian pluiradon. Ofte, ne ekkonante la aktualecon de la tempo.

Eble la plej grava ekzemplo estas, la ne-ekkono en la pasinta jarcento la influon de internacieco kaj la falsa socia provo tion en dialektikaj kontrauajhoj atingi. Usono estighis granda kaj forta per tiu principo. Kiu fakte komencis en la multpopola Europo, sed siatempe en ghia signifo ne estis ekkonata.

Plej konkreta ekzemplo por ignoro, estas la proponata solvo per Esperanto. Anstatau la ekkono kaj pluevoluo de tiu principo, la reago estis re-akcija. La respondo al la bezono de la tempo estis re-efika, naziisma kaj fashisma, kun la sekvontaj klasikaj tragedioj.

Ghis nun chiu perforta provo superpashi la klasikon malsukcesis. Multnombraj revolucioj en Europo nur inversigis la regadon per alia potenco. Tiel la vero devus esti decidita per dialektika konvinkpotenco. Ghis en internaciaj rilatoj, por la grandpotencoj montrighis la limo kaj fino de tiu metodo.

Samtempe ofte preskau nerimarkeble ekestis novaj ekkonoj, kiuj tute shanghis la antauajn klasikajn mondkonceptojn. Tute novaj sociaj sciencoj komencis disvolviĝi, kiel ekz. psikologio, socipsikologio, sociologio, politologio, pacesploro, ktp. Ankau la natur-kaj teknikaj sciencoj profitis el la liberigho de la klasiko. La aristotela logiko en la filozofio estis superpashita, kiu ghis tiam regulis kaj reduktis la sciencan pensmanieron.

Malfermighis por la pensado la „libera vasteco“ en kiu relativighis la klasiko. Relativecteorio de Einstein kaj la kvantum mekaniko de Max Planck estis rezultoj de superpasho la klasikan fizikon. La nuna teknika vivmaniero de la homo estas plene determinata de tiu evoluo. Tiel en la senfina makrospaco de la astronomio, kiel en la mikrospaco la nanoteknologio.

Ghis en nia tempo klare montrighis la problemoj kaj en la naturo kaj en la socio. Ne plu eblas tiel regi kiel antaue de la klasiko estis pensata. Ne en la socio, kie post la fiasko de dialektikaj revolucioj, ekshajnis la neceseco de dialogika demokratio. Ne en la naturo, kie montrighis la limoj de la ekspluatado de la resorcoj, post kiam devas esti senteme t.e. dialogike observata ankorau kio estas eltenebla por la naturo.

Kiel la arto superpashis la klasikan belecon, en la pentroarto, muziko kaj aliaj artajhoj, tiel superpashis esperanto la belecon de la klasikaj lingvoj, Restis nur la esence grava de la lingvo, la esprim- kaj kompren-kapableco. La idealisme klasika beleco, retirighis en la relativan fonon. Esprimi kaj kompreni unu la aliajn estas la baza tasko de chiuj lingvoj. Sur tiu grundo poste sedimentas la kutimoj, kiuj produktas idiomajhojn kaj idiotismojn.

Reuzataj, la subjektivaj kutimoj ricevas tiam en la literaturo tradicion kaj ekestas la klasikaj beletrajhoj. Bedaurinde esperantistoj plejofte postkuras tiujn klasikajn valorojn kaj samtempe forgesas sian propran gravan karakteron, kiu manifestighas en la dialogikeco. La moderna arto mem, jam superpashis komence de kelkcent jaroj ghenerale la klasicismon (kiu ankau nuntempe dauras).

Esperanto kunportas en si mem la tradicion de superpasho de la klasiko. Ghi ekestis en la spirita turnigho disde la idealismo al la reala neceso de aktuala komprenigho, en la situacio, kiam pruvighis la nesuficheco de klasikaj lingvoj. Ne en kontraueco al tiuj, sed helpante en dialogika kunordigo de iliaj elementoj al pli klara kaj senpere komprenebla nova sistemo.

Estas memkompreneble, ke la klasikaj lingvoj ne povas kaj volas akcepti tiun gheneralan kompren-evolushtupon, prenitan el iliaj propraj dialektikaj karakteroj. Ili staras ne nur unu kontrau la alia en konkurenco, volante chiu esti ekskluzive la plej bona, sed ankau kontrau esperanto, kiu portas ne nur iliajn proprajn elementojn, sed ankau tiujn de iliaj kontrauuloj.

La klasika lingvistiko estas ekskluzive dialektika. Ech la klasika lingvokomparado ne liberighis de la klasika logiko, kiam ili ordigas kaj klasifikas la kelkmil ekzistantajn lingvojn de la mondo. Mankas ankorau la kvalito de interlingvistiko, kiu observas chiun lingvon en ties unueca kvalito de universala komprenigho.

Granda misprezento de esperanto fare de la klasiko estas la miskompreno, ke ghi volas forigi aliajn lingvojn kaj resti nur unu universala lingvo. Aliflanke por tiu antaujugho kulpas ne nur malmulte la esperantistoj mem, char dum sia historio ili ne klarigis kaj rifuzis sufiche kompreneble tiun eraron. Ech ili nomas la mondan Esperanto-organizon „Universala Esperanto Asocio“. Tiu estas nur unu ekzemplo, kie la esperantistoj mem devas liberighi de la klasiko.

Esperanto estas tiusence miskomprenata kun la latina lingvo. La latina estis siatempe universala lingvo ankau kun la postulo de la katolikismo esti tutmond-ampleksa kiel religio. Sed la historio montris tute alian evoluon. La latino mem disfalis en diversaj latinidaj popollingvoj. Male, esperanto estis kreita el la klasikaj popolingvoj, kaj volas solvi iliajn en la historio ekestintajn kontrauajhojn.

Post la universaleco de la latina, la simplaj popollingvoj transprenis la gramatikan strukturon de la latina kaj klasikigis la iamajn popollingvojn al klasikaj popollingvoj- kun la rezulto de klasik-dialektika kontraueco. Tio komencis okazi en la renesanco, t.e. antau kvin-ghis sescent jaroj.

La postan rezulton ni bone konas el la historio. En la 18-20-a jarcento disvolvighis tiu diferencigho ghis nuntempe al shovinismoj kaj naciismoj. Ne estas troigo aserti, ke tio eksplodis du kruelajn militojn en Europo, kun tutmonda efiko.

Se chi tiuj karaktertrajtoj de la klasiko estus konscie pripensitaj, tiam estus malfermita la ebleco kompreni la proprajn ecojn de esperanto kaj liberighi de potencialaj subprenoj en la historio. Por atingi forton, esperanto mem devas uzi la historion, kie jam sufiche longe komencis tiu liberigho. Ankau pro tio, ke ja esperanto mem ekestis el la posta rezulto de tiu chi liberigho.

Tamen la reago flanke de la klasiko restis ghis la nuntempo sufiche forta. Por ghuste kompreni la econ de esperanto, ghi devas esti eksplikata en rilato kun la evoluhistorio de la socio, kie manifestighas la ligiteco al ties kunecoj. Esperanto neniam estis nur iu izolita movado, sed chiam trovighis en ligiteco kaj lukto por iu nova, pli bona mondo en la socio.

Nuntempe ghenerale montrighis necesa la turniĝo al la nova pensado. La scienco kapablas nun antauvidi, ke la vivo endangherighos, se ankaŭ plu restas efikantaj la klasike dialek­tikaj principoj, kiel persvado, fiereco, heroeco, venko, regado, subpremo ktp, kiuj kondukas al klasika trage­dio. Ili estas konataj jam ekde la antikvaj tempoj, sed ni nur antaŭ nelonge ekkonis, ke ni ne plu povas facile superregi ilin, kaj la afero fariĝis serioza por la vivo sur nia planedo.

Fakte la klasiko estis subigita en la natursciencoj, en la filozfio kaj ankau en la sociaj spertoj de la lastproksima historio. En tiu situacio aperis por esperanto tute nova komprenebleco, liberigita de la klasika subpremo en la pasinta historio. Sekve, esperanto kiel arte-farita lingvo, ne plu estas malmultvalora, sed inverse, pli evoluinta ol la klasikaj naciaj lingvoj.

Se ni komencas kompreni la transpashon che la arto, ghi estis tiu, kiu faris la unuajn pashojn de la subigo de la klasiko jam antau kelkcent jaroj, kiam por la pensado kaj kaj la konscia kompreno ankorau ech ne vidighis tiu alternativo, tiam montrighas la arto kaj la artefaritajhoj kiel iu pli alta spirita okupigho, ol nur en la klasikaj reguloj enfermite funkcianta mondo de la pasinteco. Tie estas la arte-farita lingvo Esperanto en tre bona socia kuneco.

Kaj la kritike eksplikata t.n. ne-natureco, sed arte-fariteco de esperanto, ekshajnas tiel en tute alia lumo. Char ankau la t.n. naturaj lingvoj ne estas pure naturaj, ja ili mem de la komenco, de sia klasikeco, kiel simplaj popollingvoj estis konstruitaj el la latinaj sistemo kaj gramatiko. Tamen en chi tiu kazo esperanto ne volas sin altigi super la naciaj lingvoj, char ghi konfesas sian devenon de tiuj, sed ne ekskluzive sed dialogike, en kunmetita evoluo de iliaj elementoj al nova statuso, pli utilebla por internacia komprenigho.

Mi dankas por Via atento